Zum Inhalt

Instruon pri gramatika termino

von ito, 31. Oktober 2017

Beiträge: 23

Sprache: Esperanto

ito (Profil anzeigen) 31. Oktober 2017 04:11:17

Karaj samlingvanoj

Mi petas instruon pri tradiciaj gramatikaj terminoj.

Ekz.1 Mi havas belajn bildojn.

Mi: subjekto
havas: predikato
belajn: epiteto? objekan komplemento? aŭ alia?
bildojn: objekto

Ekz.2 Mi farbis la muron blanka.

Mi:subjekto
fabris: predikato
muron: objekto
blanka: objekta komplemento? objekta predikativo? predikativa komplemento? aŭ alia?

Mi ne povas kompreni precipe "belajn" kaj "blanka".

Antaŭdankon.

amigueo (Profil anzeigen) 31. Oktober 2017 15:20:38

"perverba priskribo". tio ne estas tradicia termino.

sergejm (Profil anzeigen) 31. Oktober 2017 22:43:11

'belajn' en la unua frazo estas epiteto.
'blanka' en la dua frazo estas predikativo.

ito (Profil anzeigen) 1. November 2017 00:00:24

sergejm:'belajn' en la unua frazo estas epiteto.
'blanka' en la dua frazo estas predikativo.
Danke al via instruo, nuna mia kompreno estas jene:

'belajn' : rekta priskribo -> epiteto
'blanka' : perverba priskribo (priskribo pri subjekto aŭ objekto) -> predikativo
predikativo estas memstara frazparto same kiel subjekto, predikato, objekto.
komplemento ne estaŝ memstara frazparto.

Ĉu la predikativo, kiu priskribas ne subjekton sed objekton, havas propran terminon? Kiel oni povas ĝin esprimi distingigante kaj uzante tradician terminon?

nornen (Profil anzeigen) 1. November 2017 00:33:11

ito:Ĉu la predikativo, kiu priskribas ne subjekton sed objekton, havas propran terminon? Kiel oni povas ĝin esprimi distingigante kaj uzante tradician terminon?
Rekta priskribo ankaŭ nomiĝas atributo aŭ atributa frazo.
Oni parolas pri "subjektaj perverbaj priskriboj" aŭ "subjektaj predikativoj" kaj pri "objektaj perverbaj priskriboj" aŭ "objektaj perverbaj priskriboj" por ilin distigi.

En Esperanto rektaj priskriboj akordas kun la frazo, al kiu rilatas, kaj nombre kaj kaze, tamen perverbaj priskriboj nur nombre kaj ne kaze.
Speciala okazo: Kiam la perverba priskribo estas (a) participo kaj samtempe (b) rilatas al la subjekto, ĝi prenas la finaĵon -e, kaj sekve akordas kun la subjekto nek nombre nek kaze.

Ni alvenis sanaj.
"Sana" estas subjekta perverba priskribo de "ni", kaj sekve akordas nombre.
Ni alvenis dormante.
"Dormante" estas subjekta perverba priskribo de "ni", tamen ĉar ĝi estas participo, ĝi prenas la finaĵon -e.
Ni pentris ilin nudaj.
Ĉar la perverba priskribo neniam akordas kaze, oni ne povas scii, ĉu ni estis nudaj, ĉu ili estis nudaj.
Ni pentris ilin sidante.
Ĉi tie sendube "sidante" rilatas al "ni".
Ni pentris ilin sidantaj.
Ĉi tie sendube "sidantaj" rilatas al "ilin".

ito (Profil anzeigen) 1. November 2017 01:47:34

nornen:
ito:Ĉu la predikativo, kiu priskribas ne subjekton sed objekton, havas propran terminon? Kiel oni povas ĝin esprimi distingigante kaj uzante tradician terminon?
Rekta priskribo ankaŭ nomiĝas atributo aŭ atributa frazo.
Oni parolas pri "subjektaj perverbaj priskriboj" aŭ "subjektaj predikativoj" kaj pri "objektaj perverbaj priskriboj" aŭ "objektaj perverbaj priskriboj" por ilin distigi.
Dankon!, sed mi demandis tiel:
Ito:"kiel oni povas ĝin esprimi distingigante kaj uzante tradician terminon?"
Mi demandis unue:
Ito:blanka: objekta komplemento? objekta predikativo? predikativa komplemento? aŭ alia?
"objekta komplemento" kaj "predikativa komplemento" kredeble ne ĝustas. Do ĉu "objekta predikativo" ĝustas? Eble ankaŭ ne. Mi volas scii, kiel oni uzas tradiciajn terminojn por esprimi "objektaj perverbaj priskriboj".

nornen:En Esperanto rektaj priskriboj akordas kun la frazo, al kiu rilatas, kaj nombre kaj kaze, tamen perverbaj priskriboj nur nombre kaj ne kaze.
Speciala okazo: Kiam la perverba priskribo estas (a) participo kaj samtempe (b) rilatas al la subjekto, ĝi prenas la finaĵon -e, kaj sekve akordas kun la subjekto nek nombre nek kaze.

Ni alvenis sanaj.
"Sana" estas subjekta perverba priskribo de "ni", kaj sekve akordas nombre.
Ni alvenis dormante.
"Dormante" estas subjekta perverba priskribo de "ni", tamen ĉar ĝi estas participo, ĝi prenas la finaĵon -e.
Ni pentris ilin nudaj.
Ĉar la perverba priskribo neniam akordas kaze, oni ne povas scii, ĉu ni estis nudaj, ĉu ili estis nudaj.
Ni pentris ilin sidante.
Ĉi tie sendube "sidante" rilatas al "ni".
Ni pentris ilin sidantaj.
Ĉi tie sendube "sidantaj" rilatas al "ilin".
Dankon pro via detala klarigo.

amigueo (Profil anzeigen) 1. November 2017 12:32:30

ni nudaj pentris ilin nenaj (ne nudaj)

ho kompliko malkomplikiginda:
1. ni na nudaj pentris ilin fa nudaj (NA antaŭestas objekta priskribo, FA antaŭestas subjekta priskribo)
2. ni antaj kankroj pentris ilin / ni pentris ilin ante kankroj (ANTA antaŭestas objekta priskribo, ANTE antaŭestas subjekta priskribo)
3. ili pentris ilin si nudaj nudaj (SI klarigus ke la subjekto rilatas kaj la objekto preferencus en proksimo) / ili ĥi nudaj pentris ilin (ĤI antaŭestas la objekta priskribo)

ĥi? ĥia amiko telefonis Petron = Petro ricevis telefonadon de sia amiko. Petron telefonis ĥia amiko ĥi duondormanta si kolera

ito (Profil anzeigen) 2. November 2017 06:05:23

Die Nachricht wurde versteckt.

Metsis (Profil anzeigen) 4. November 2017 16:30:04

Ito,

Estas kvar aroj de terminoj
  • parolpartoj, kiuj montras la leksikan klason de vorto
  • kazoj, kiuj montras gramatika fleksio de substantivecaj vortospecoj
  • verbotempoj, kiuj montras ial tempon de agado
  • frazelementoj, kiuj montras funkcion de vorto en frazo
Parolpartoj en E-o estas plejparte facile distingi, ĉar E-o uzas la bone konatajn finaĵojn:
  • -o por substantivoj
  • -a por adjektivoj
    ktp.
E-o havas nur du kazoj
  • nominativo (neniu finaĵo)
  • akuzativo (finaĵo -n)
La Wikipedia artiklo pri la kazoj listigas 52 (se mi kalkulis ĵuste) kazoj, sed neniu lingvo havas ĉiujn. La finno-ugraj lingvoj havas multe da kazoj, preskaŭ aŭ ĉirkaŭ dudek. E-o bazas sur kelkaj hindeŭropaj lingvoj (https://eo.wikipedia.org/wiki/Hindeŭropa_lingvaro) kaj tial uzas prepociziojn anstataŭ kazojn.

E-o havas tri simplaj verbotempojtensoj
  • prezenco (as-tempo)
  • preterito (is-tempo)
  • futuro (os-tempo)
Oni formas kompleksajn tensojn (ekz. perfekto kaj plukvamperfekto) en E-o uzante esti + participo.
Notu, ke E-a is-tempo povas esti tradukata al preterito, imperfekto, perfekto aŭ pluskvamperfekto en aliaj lingvoj.
Notu ankaŭ, ke la verba finaĵo -us montras modon, ne tempon.

Distingi frazelementoj kutime postulas, ke oni lernas tiujn en lernejo. Problemo estas, ke varias inter lingvoj, kiuj elementoj en frazoj formas kiujn frazelementojn. El kiu lingvo oni pruntus la terminan sistemon al E-o? Por eviti parcialo multaj verkistoj de E-a gramatiko uzas "esperantigitan" terminaron, ekz. Bertil Wennergren en sia PMEG.

Metsis (Profil anzeigen) 4. November 2017 17:28:46

Do la frazo Mi havas belajn bildojn

havas sekvajn parolpartojn:
mi: pronomo
havas: verbo
belajn: adjektivo
bildojn: substantivo

La kazoj estas
mi: nominativo
belajn: akuzativo
bildojn: akuzativo

La verbotempoj, tensoj estas
havas: prezenco

La frazelementoj estas
mi: subjekto
havas: predikato
belajn: adjektiva atributo
bildojn: objekto

Zurück nach oben