Messaggi: 23
Lingua: Esperanto
ito (Mostra il profilo) 31 ottobre 2017 04:11:17
Mi petas instruon pri tradiciaj gramatikaj terminoj.
Ekz.1 Mi havas belajn bildojn.
Mi: subjekto
havas: predikato
belajn: epiteto? objekan komplemento? aŭ alia?
bildojn: objekto
Ekz.2 Mi farbis la muron blanka.
Mi:subjekto
fabris: predikato
muron: objekto
blanka: objekta komplemento? objekta predikativo? predikativa komplemento? aŭ alia?
Mi ne povas kompreni precipe "belajn" kaj "blanka".
Antaŭdankon.
amigueo (Mostra il profilo) 31 ottobre 2017 15:20:38
sergejm (Mostra il profilo) 31 ottobre 2017 22:43:11
'blanka' en la dua frazo estas predikativo.
ito (Mostra il profilo) 01 novembre 2017 00:00:24
sergejm:'belajn' en la unua frazo estas epiteto.Danke al via instruo, nuna mia kompreno estas jene:
'blanka' en la dua frazo estas predikativo.
'belajn' : rekta priskribo -> epiteto
'blanka' : perverba priskribo (priskribo pri subjekto aŭ objekto) -> predikativo
predikativo estas memstara frazparto same kiel subjekto, predikato, objekto.
komplemento ne estaŝ memstara frazparto.
Ĉu la predikativo, kiu priskribas ne subjekton sed objekton, havas propran terminon? Kiel oni povas ĝin esprimi distingigante kaj uzante tradician terminon?
nornen (Mostra il profilo) 01 novembre 2017 00:33:11
ito:Ĉu la predikativo, kiu priskribas ne subjekton sed objekton, havas propran terminon? Kiel oni povas ĝin esprimi distingigante kaj uzante tradician terminon?Rekta priskribo ankaŭ nomiĝas atributo aŭ atributa frazo.
Oni parolas pri "subjektaj perverbaj priskriboj" aŭ "subjektaj predikativoj" kaj pri "objektaj perverbaj priskriboj" aŭ "objektaj perverbaj priskriboj" por ilin distigi.
En Esperanto rektaj priskriboj akordas kun la frazo, al kiu rilatas, kaj nombre kaj kaze, tamen perverbaj priskriboj nur nombre kaj ne kaze.
Speciala okazo: Kiam la perverba priskribo estas (a) participo kaj samtempe (b) rilatas al la subjekto, ĝi prenas la finaĵon -e, kaj sekve akordas kun la subjekto nek nombre nek kaze.
Ni alvenis sanaj.
"Sana" estas subjekta perverba priskribo de "ni", kaj sekve akordas nombre.
Ni alvenis dormante.
"Dormante" estas subjekta perverba priskribo de "ni", tamen ĉar ĝi estas participo, ĝi prenas la finaĵon -e.
Ni pentris ilin nudaj.
Ĉar la perverba priskribo neniam akordas kaze, oni ne povas scii, ĉu ni estis nudaj, ĉu ili estis nudaj.
Ni pentris ilin sidante.
Ĉi tie sendube "sidante" rilatas al "ni".
Ni pentris ilin sidantaj.
Ĉi tie sendube "sidantaj" rilatas al "ilin".
ito (Mostra il profilo) 01 novembre 2017 01:47:34
nornen:Dankon!, sed mi demandis tiel:ito:Ĉu la predikativo, kiu priskribas ne subjekton sed objekton, havas propran terminon? Kiel oni povas ĝin esprimi distingigante kaj uzante tradician terminon?Rekta priskribo ankaŭ nomiĝas atributo aŭ atributa frazo.
Oni parolas pri "subjektaj perverbaj priskriboj" aŭ "subjektaj predikativoj" kaj pri "objektaj perverbaj priskriboj" aŭ "objektaj perverbaj priskriboj" por ilin distigi.
Ito:"kiel oni povas ĝin esprimi distingigante kaj uzante tradician terminon?"Mi demandis unue:
Ito:blanka: objekta komplemento? objekta predikativo? predikativa komplemento? aŭ alia?"objekta komplemento" kaj "predikativa komplemento" kredeble ne ĝustas. Do ĉu "objekta predikativo" ĝustas? Eble ankaŭ ne. Mi volas scii, kiel oni uzas tradiciajn terminojn por esprimi "objektaj perverbaj priskriboj".
nornen:En Esperanto rektaj priskriboj akordas kun la frazo, al kiu rilatas, kaj nombre kaj kaze, tamen perverbaj priskriboj nur nombre kaj ne kaze.Dankon pro via detala klarigo.
Speciala okazo: Kiam la perverba priskribo estas (a) participo kaj samtempe (b) rilatas al la subjekto, ĝi prenas la finaĵon -e, kaj sekve akordas kun la subjekto nek nombre nek kaze.
Ni alvenis sanaj.
"Sana" estas subjekta perverba priskribo de "ni", kaj sekve akordas nombre.
Ni alvenis dormante.
"Dormante" estas subjekta perverba priskribo de "ni", tamen ĉar ĝi estas participo, ĝi prenas la finaĵon -e.
Ni pentris ilin nudaj.
Ĉar la perverba priskribo neniam akordas kaze, oni ne povas scii, ĉu ni estis nudaj, ĉu ili estis nudaj.
Ni pentris ilin sidante.
Ĉi tie sendube "sidante" rilatas al "ni".
Ni pentris ilin sidantaj.
Ĉi tie sendube "sidantaj" rilatas al "ilin".
amigueo (Mostra il profilo) 01 novembre 2017 12:32:30
ho kompliko malkomplikiginda:
1. ni na nudaj pentris ilin fa nudaj (NA antaŭestas objekta priskribo, FA antaŭestas subjekta priskribo)
2. ni antaj kankroj pentris ilin / ni pentris ilin ante kankroj (ANTA antaŭestas objekta priskribo, ANTE antaŭestas subjekta priskribo)
3. ili pentris ilin si nudaj nudaj (SI klarigus ke la subjekto rilatas kaj la objekto preferencus en proksimo) / ili ĥi nudaj pentris ilin (ĤI antaŭestas la objekta priskribo)
ĥi? ĥia amiko telefonis Petron = Petro ricevis telefonadon de sia amiko. Petron telefonis ĥia amiko ĥi duondormanta si kolera
ito (Mostra il profilo) 02 novembre 2017 06:05:23
Il messaggio é nascosto.
Metsis (Mostra il profilo) 04 novembre 2017 16:30:04
Estas kvar aroj de terminoj
- parolpartoj, kiuj montras la leksikan klason de vorto
- kazoj, kiuj montras gramatika fleksio de substantivecaj vortospecoj
- verbotempoj, kiuj montras ial tempon de agado
- frazelementoj, kiuj montras funkcion de vorto en frazo
- -o por substantivoj
- -a por adjektivoj
ktp.
- nominativo (neniu finaĵo)
- akuzativo (finaĵo -n)
E-o havas tri simplaj verbotempoj aŭ tensoj
- prezenco (as-tempo)
- preterito (is-tempo)
- futuro (os-tempo)
Notu, ke E-a is-tempo povas esti tradukata al preterito, imperfekto, perfekto aŭ pluskvamperfekto en aliaj lingvoj.
Notu ankaŭ, ke la verba finaĵo -us montras modon, ne tempon.
Distingi frazelementoj kutime postulas, ke oni lernas tiujn en lernejo. Problemo estas, ke varias inter lingvoj, kiuj elementoj en frazoj formas kiujn frazelementojn. El kiu lingvo oni pruntus la terminan sistemon al E-o? Por eviti parcialo multaj verkistoj de E-a gramatiko uzas "esperantigitan" terminaron, ekz. Bertil Wennergren en sia PMEG.
Metsis (Mostra il profilo) 04 novembre 2017 17:28:46
havas sekvajn parolpartojn:
mi: pronomo
havas: verbo
belajn: adjektivo
bildojn: substantivo
La kazoj estas
mi: nominativo
belajn: akuzativo
bildojn: akuzativo
La verbotempoj, tensoj estas
havas: prezenco
La frazelementoj estas
mi: subjekto
havas: predikato
belajn: adjektiva atributo
bildojn: objekto