Missatges: 58
Llengua: Esperanto
thyrolf (Mostra el perfil) 4 de desembre de 2017 10.57.09
Mi konstatis, ke se oni volas esprimi komplikajn konceptojn en unu frazo per lingvoj, kiuj ne havas fleksiojn, oni nepre bezonas iujn markilojn (partiklojn?), ekz. por substantivoj, verboj, substantivoj ktp. Ju pli kompleksaj la frazoj estu, des pli oni havas tiun bezonon. Ĉu ne?
nornen (Mostra el perfil) 4 de desembre de 2017 17.07.59
thyrolf:Mi konstatis, ke se oni volas esprimi komplikajn konceptojn en unu frazo per lingvoj, kiuj ne havas fleksiojn, oni nepre bezonas iujn markilojn (partiklojn?), ekz. por substantivoj, verboj, substantivoj ktp. Ju pli kompleksaj la frazoj estu, des pli oni havas tiun bezonon. Ĉu ne?Komplikeco kaj komplekseco ne devige estas interrilataj.
Kion ni bezonas por esprimi penseron?
Ni bezonas semantikon, tio estas, simbolojn, kiuj interkonsente reprezentas difinitajn aferojn. Ekzemple la skriba simbolo kaj la parola simbolo [hund] reprezentas beston el la familia canis.
Ni bezonas sintakson, tio estas, informacion pri kiu simbolo rolas kiel rilate al aliaj simboloj. Ĉu ĝi estas aganto, suferanto, celo, kondiĉo, etc. Alidire, ni bezonas marki temajn rolojn.
Ne estas multe da malsamaj roloj en la homa parolado, eble kelkaj 15 aux 20. Ankaux estas grava la fakto, ke semantikaj strukturoj estas rekursivaj kaj memsimilaj. Tial la komplekseco estas limitata, sendepende kiel oni ĝin kodigas.
(A) La homo, kiu kantis, mortis.
(B) La homo, kiu kantis la kanton, kiun mi sciigis al mia patro, kiu amas sian hundon, kiu ĉasis mian katon, kiu ne manĝas ratojn, mortis.
A kaj B estas same kompleksaj pro la memsimileco. Se oni sukcesas kompreni la relativan subpropozicion en A, oni ankaux eblas analizi la relativajn subpropoziciojn en B.
Nun evidente tiu rola informacio bezonas esti kodigata iel. Kelkaj lingvoj uzas kazojn, aliaj adpoziciojn, aliaj vortordon, aliaj funkciajn verboj, aliaj funkciajn substantivojn, ktp. Ĉiuj uzas iun mikson el tiuj metodoj. Kaj ĉiuj metodoj estas sampotencaj, ĉar ili povas vortigi la samojn penserojn. Eble certa pensero A estas pli facile vortigebla en lingvo B kaj malpli facile en lingvo C, tamen samtempe con alia pesnero Z, tio estos male.
Ekzemple minimuma imlementado de sintakso povas uzi nur verbajn frazojn kaj atributajn frazojn. Mi estas preskaux certa, ke tio sufiĉus.
Ekz:
A) Mi veturas de Parizo al Londono per droŝko pro mia laboro.
B) Mi veturas, mi forlasas Parizon, mi alvenas Londonon, mi uzas droŝkon, la kialo estas la laboro, kiun mi havas.
Ni ne bezonas ekz prepoziciojn kaj se la vortordo estas neŝangeble S-V-O, ni nek bezonas akuzativan markadon, nek derivajn sufiksojn por marki vortspecojn:
C) * Mi vetur, forlas Pariz, alven London, uz droŝk, kial – laboro kiu mi hav.
Mi ne scias certe, tamen mi kredas ke tokiponao ne permesas atributivajn subpropoziciojn. Tamen nur permesante tiajn subpropoziciojn, mi kredas ke la esprimebla komplekseco de tokiponao estos la sama kiel ĉe naturaj homaj lingvoj.
thyrolf (Mostra el perfil) 5 de desembre de 2017 6.33.01
Altebrilas (Mostra el perfil) 5 de desembre de 2017 9.57.15
nornen:Tio ne estas la semantiko, sed la leksikono (vort- aro). La semantiko estas la reprezentitaj aferoj. Sed kiel krei tiun interkonsenton? (Ĉefe kiam la lingvo precize celas interkonsentigi homojn kune)? Ĉu uzante alian lingvon?
Kion ni bezonas por esprimi penseron?
Ni bezonas semantikon, tio estas, simbolojn, kiuj interkonsente reprezentas difinitajn aferojn.
...
Altebrilas (Mostra el perfil) 5 de desembre de 2017 10.14.46
Jen estas anekdoto, kiu ne bezonas tradukon:Minimuma sintakso, ĉu ne? Semantiko ŝajnas interkonsentita nur per reklamo.
7:00 Casio
7:00-7:30 Colgate, Oral-B, Gillette, Old Spice
7:30-7:50 Nescafe, Hochland, Orbit
8:00-8:30 Toyota
8:30-13:00 Pentium 4, Epson, Nokia (Connecting people)
13:00-14:00 McDonalds, Coca-cola, Orbit
14:00-17:00 Pentium 4, Epson, Nokia (Connecting people)
17:00-17:30 Toyota
17:30-20:00 Tuborg, Tuborg, Tuborg
22:00-22:05 Colgate, Oral-B
22:10 Durex, Durex, Durex, Durex
Ĉu vi ankaŭ rigardis loglan/lojban ?
nornen (Mostra el perfil) 5 de desembre de 2017 16.13.13
Semantike (semiotike) ke cxiu signifanto (cxiu produkto) signifas ne nur la produkton mem tamen ankaux la agon tipan rilate al gxi.
Sintakse sxajnas ke cxiu propozicio povas esti priskribita tiel
Propozicio < tempo produktaro
Tempo < tempopunkto
Tempo < tempodauxro
Tempopunkto < hh:mm
Tempodauxro < tempopunkto - tempopunkto
Produktaro < produkto
Produktaro < produktaro produkto
Produkto < el leksikono
Tiu cxi gramatiko sendube estas mininuma tamen mi dubas ke gxi estas sampova kiel homaj lingvoj.
Kiel oni esprimus kiun oni durexas?
Altebrilas (Mostra el perfil) 5 de desembre de 2017 23.45.43
2. eble listo de vestaĵoj kaj beligiloj
nornen (Mostra el perfil) 6 de desembre de 2017 3.27.19
Altebrilas:Tio ne estas la semantiko, sed la leksikono (vort- aro). La semantiko estas la reprezentitaj aferoj. Sed kiel krei tiun interkonsenton? (Ĉefe kiam la lingvo precize celas interkonsentigi homojn kune)? Ĉu uzante alian lingvon?Boot-strapping
Altebrilas (Mostra el perfil) 6 de desembre de 2017 16.49.20
Eble la ideo estas memdifina lingvo. Temas pri lingvo, kiu enhavas la eblecon difini novajn vortojn, kiel en la naturaj lingvoj (kvankam simpla klarigo plejofte rolas kiel difino). Ankaŭ en la programlingvoj oni povas difini donitaĵojn kaj funkciojn, por plivastigi la lingvaĵon.
Se en tia lingvo oni ĉiam povas anstataŭigi vorton per sia difino, kaj forigi ĝin el la leksikono, ĝis kiam oni povas ripeti la procezon? Kiu estus la minimuma lingvo, kiu havus tiun econ?
thyrolf (Mostra el perfil) 6 de desembre de 2017 20.01.42