Į turinį

(unu kaj alia)-es

amigueo, 2017 m. gruodis 10 d.

Žinutės: 22

Kalba: Esperanto

Altebrilas (Rodyti profilį) 2017 m. gruodis 17 d. 16:34:50

Aliel (kiu povas esti analizata kiel al+iel) ne plaĉas al mi ĉar ĝi ne estas zamenhofa, kaj kondukas al esceptoj aŭ malpermesoj kiuj kontraŭas la spiriton de nia lingvo.

Mi ne komprenas vian analizon de "aliiel", ĉar alia ne estas sinonimo de "iu alia"

amigueo (Rodyti profilį) 2017 m. gruodis 23 d. 17:25:03

Altebrilas:Aliel (kiu povas esti analizata kiel al+iel) ne plaĉas al mi ĉar ĝi ne estas zamenhofa, kaj kondukas al esceptoj aŭ malpermesoj kiuj kontraŭas la spiriton de nia lingvo.

Mi ne komprenas vian analizon de "aliiel", ĉar alia ne estas sinonimo de "iu alia"
slt Altebrilas

mi konsentas pri "aliiel". rezulte mi defendas na "unel" = unu-certa-maniere
"la-tiel" = tiu-jam-konita-maniere

AL-IEL estas utila vorto (mi gapas la mensajn limojn al kiuj oni kutimigxas).
samkiel NE-EBLA; streketo distingigas

Altebrilas (Rodyti profilį) 2017 m. gruodis 24 d. 17:28:46

Unuel estis kaŝnomo de Zamenhof:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Unuel

Certamaniere, iumaniere aŭ tutsimple iel estus pli klaraj, por distingi de iel-ajn, ol *unel, ĉar "un" ne estas radiko.

amigueo (Rodyti profilį) 2017 m. gruodis 25 d. 12:21:09

Altebrilas:Unuel estis kaŝnomo de Zamenhof:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Unuel

Certamaniere, iumaniere aŭ tutsimple iel estus pli klaraj, por distingi de iel-ajn, ol *unel, ĉar "un" ne estas radiko.
kompreneble UN ne estas radiko, sed nur laste akceptita per PMEG por pli komforte UN DU TRI.
nur feliĉa koincido ke UNUJ kaj IUJ iom zin ŝajnas sufiĉas por konstrui serion UNU/J UNO UNA UNES UNEL UNAM UNOM kiu per feliĉa koincido tute konvenas, kaj do klaras al unuafoje leganto kiu VOLAS kompreni.

(kaj pri LA-TIEL, LA-TIOM, LA-KIU ktp, evidentas ke TI-/KI- kelkfoje prezentas novajn informojn, kelkfoje jam konitaj, kaj se oni volas precizi, LA povas tre klare helpi. tamen, tio estas temo por alia temfadeno.)

yugary (Rodyti profilį) 2018 m. gegužė 2 d. 04:31:26

Tiaj provoj krei novajn vortetojn por aldoni al la tabelvortoj estas tute nenecesaj.
Anstataŭ "alies" oni povas uzi "aliula": aliula laboro, aliulaj suferoj, ktp.

Altebrilas (Rodyti profilį) 2018 m. gegužė 14 d. 15:40:07

Alleluja! okulumo.gif

Altebrilas (Rodyti profilį) 2018 m. gegužė 14 d. 15:44:05

Mi unue reagis ŝerceme, sed via sugesto estas bona. "alihoma" taŭgas same (se ne temas ankaŭ pri bestoj, kiuj ja povas suferi kaj labori).

amigueo (Rodyti profilį) 2018 m. rugpjūtis 2 d. 15:33:10

dankon, Altebrilas, yugari, ktp.
mi ankoraŭ insistas:

ekzisto de jam akceptitaj formoj kiel ALIES, klare montras tendencon trapasi limojn de la vorttabelo.

-es, -om, -am, -el, -al estas sufiksoj facile uzeblaj pretere: stultes, etom, ĉerizam, samel, belal

kelkaj akjektivoj tre utile kunmetiĝas kun tabelvortoj:
kial? tial. plikial? plitial

un- estas praktika kaj defia elemento por la vorttabelo.

sergejm (Rodyti profilį) 2018 m. rugpjūtis 2 d. 18:37:51

Amigueo, en historio de Esperanto estis periodo kiam oni uzis vortojn proponitaj de vi en antaŭa mesaĝo. Sed nun oni ne uzas iliin.
Tio estas priridita en La Verda Biblio.

amigueo (Rodyti profilį) 2018 m. rugpjūtis 3 d. 09:45:20

dankon, sergejm,
kiu periodo?

Atgal į pradžią