Ke daftar isi

fr : au fur et à mesure

dari Kriketo, 16 Januari 2018

Pesan: 8

Bahasa: Esperanto

Kriketo (Tunjukkan profil) 16 Januari 2018 16.47.54

Kiel oni tradukus la francan esprimon "au fur et à mesure"

Ekz. nous dépensions notre argent au fur et à mesure que nous le gagnions, aŭ au fur et à mesure de leur progression.

Dankon!

StefKo (Tunjukkan profil) 16 Januari 2018 18.58.21

Kriketo:Kiel oni tradukus la francan esprimon "au fur et à mesure"

Ekz. nous dépensions notre argent au fur et à mesure que nous le gagnions, aŭ au fur et à mesure de leur progression.

Dankon!
Ĝi estas la adjekto. Oni povas esprimi ĝin per diversaj elementoj de parolo. Pro sia multesignifo, tiu ne estas unu vorto aŭ esprimo, ekz.:

ĝis, tuj, tujage, tujprete, ĉi-momente, en momento, je ĉi momento, senprokraste, prompte, senpere, rekte, konforme al, submane, ĉi-etape, laŭmezure kiel, k.t.p.

Mi konsideras la plej taŭgan: laŭmezure..., laŭmezure kiel..., laŭmezure de..., laŭmezure, kiel...

nornen (Tunjukkan profil) 17 Januari 2018 00.43.23

proporcie

Balbutanto (Tunjukkan profil) 17 Januari 2018 02.29.57

Miavide, oni povus esprimi tion per diversaj manieroj. Ekz.:

nous dépensions notre argent au fur et à mesure que nous le gagnions,
Gajninte monon, ni tuj elspezis ĝin, aŭ Ni tuj elspezis la gajnitan monon.

aŭ au fur et à mesure de leur progression.
Dum ili antaŭeniris (aŭ progresis), aŭ laŭ ilia progresado.

Mi ankaŭ proponas konsultadon de Tatoeba, en kiu vi trovos plurajn aliajn eblajn solvojn.

sudanglo (Tunjukkan profil) 17 Januari 2018 12.58.08

Guglo-Traduko proponas 'kiel kaj kiam' - ni elspezas kiel kaj kiam ni enspezas

Altebrilas (Tunjukkan profil) 17 Januari 2018 15.16.33

ni elspezas samritme kiel ni enspezas
ni elspezas laŭritme ke ni enspezas
ni elspezas *kiomkiam ni enspezas

Tio neologismo eble estas nefundamenta, sed ĝi aspektas bela kaj sonas popole kiel la franca esprimo. Ĝi same legitimas kiel "bluverda"

Kriketo (Tunjukkan profil) 18 Januari 2018 08.35.29

Bluverda??

Altebrilas (Tunjukkan profil) 22 Januari 2018 10.26.28

Kembali ke atas