Į turinį

Nekonata vorto: "enmaŝi"

Holli, 2018 m. kovas 12 d.

Žinutės: 10

Kalba: Esperanto

Holli (Rodyti profilį) 2018 m. kovas 12 d. 16:24:29

En la rakonto kiun mi legas nun troviĝas la vorto "enmaŝi". Mi ne povis trovi tiun vorton nek en la vortaro nek en la reto. Ĉu iu konas ĝin kaj povas klarigi, kio ĝi signifas? Dankon, amikoj!

sergejm (Rodyti profilį) 2018 m. kovas 12 d. 17:19:15

PIV:
*maŝ/o
1 Ĉiu el la nodoj, kiun formas la lanaj, silkaj ks fadenoj en trikita teksaĵo aŭ en reto: rekta, inversa maŝo; kuntriki du maŝojn; aldoni maŝon; surmetu 84 maŝojn; ŝi komencis preterlasi maŝojn, por ke la ŝtrumpo pli mallarĝiĝuB. ➞ maŝtenilo.
2 Ĉiu el la aperturoj, kiujn tiuj nodoj lasas inter si: la fiŝoj sin ŝovis tra la maŝoj de la reto.
3 Buklo, laŭvole streĉebla aŭ malstreĉebla, formita per ŝnuro k povanta servi por ĉirkaŭkapti, ĉirkaŭlaĉi, premsufoki kc. ☞ lazo.
4 Aro da branĉoj, kiuj interkonektiĝas ĉe nodoj k formas fermitan cirkviton.
maŝaro. Tuto da interkonektitaj aparatoj, stacioj aŭ homgrupoj: maŝaro de radiotelefonio; maŝaro da spionoj, da rezistantoj. ☞ reto.
dismaŝigi. Malstreĉi aŭ malfari la maŝojn de io: dismaŝigi malnovamodan trikaĵon.
nedismaŝiĝa. Tia, ke ĝiaj maŝoj ne malnodiĝas aŭ rompiĝas: nedismaŝiĝaj nilonaj ŝtrumpoj.

sergejm (Rodyti profilį) 2018 m. kovas 12 d. 17:19:31

sergejm (Rodyti profilį) 2018 m. kovas 12 d. 17:19:50

Ruse tio estus "лезть в петлю" Mi elektas la trian sencon de PIV. Ankaŭ mi aldonus -igi aŭ -iĝi

thyrolf (Rodyti profilį) 2018 m. kovas 12 d. 20:06:21

Ĉu povas estis, ke la vorto fakte skribiĝas "enmarŝi" ?

sergejm (Rodyti profilį) 2018 m. kovas 13 d. 04:45:21

Jen estas ekzemplo el tekstaro.com:
Monato:Vilaĝanino estis Katja, junulino, kiu enmaŝiĝis en la homkomercista reto.
Sed tie estas "enmaŝiĝis", kun "-iĝi".
Eblas, ke en la teksto de Holli estas mistajpo, li donu al ni la kuntekston.

amigueo (Rodyti profilį) 2018 m. kovas 13 d. 23:11:20

laŭ mi, "enmaŝi" havas similan sencon al "enliti" (esti lite; pli ofte, enlitiĝi), aŭ "enami" (esti en amo, pli ofte, enamiĝi/enamigi), aŭ "ennodi", aŭ "enmaĉi". do "fiŝo enmaŝis kaj ne kapablis fuĝi la reton"

sergejm (Rodyti profilį) 2018 m. kovas 14 d. 01:27:00

'ami' kaj 'maĉi' estas verbaj radikoj kaj tio estas tute alia afero, 'en-' estas aldonata al verbo.
Pri 'enliti', mi pensas, vi pravas: 'enliti'='esti en lito', 'enlitiĝi'='veni (estiĝi) en liton', simile pri 'nodo'.
Pri 'enmaŝi': same, sed 'maŝo' estas multsignifa, necesas vidi la kuntekston.

thyrolf (Rodyti profilį) 2018 m. kovas 14 d. 06:44:59

la fiŝo enretiĝas kaj ne enmaŝiĝas, ĉu ne? (Mi ne estas fiŝisto, cetere)

sergejm (Rodyti profilį) 2018 m. kovas 14 d. 17:36:24

Laŭ la ekzemplo de PIV, enretiĝinta fiŝo povas tramaŝi por liberiĝi. (signifo 2)
Bovisto povas enmaŝigi bovon, sed lian instrumenton oni kutime nomas 'lazo' ('lasso'). (signifo 3)
Oni povas maŝi teksaĵon per trikiloj (signifo 1)
Kaj oni povas enmaŝigi ampermetron kaj voltmetron (signifo 4)

Atgal į pradžią