前往目錄

Plu pri "la"

貼文者: StefKo, 2018年4月28日

訊息: 54

語言: Esperanto

Altebrilas (顯示個人資料) 2018年5月13日下午11:09:26

Bedaŭrinde, homoj ne estas tiel memmastremaj! ridulo.gif

La signifo de la prepozicioj varias laŭ la lingvoj kaj ne estas unu-al-unu-eca korespondado inter la esperantaj kaj tiuj de la naciaj lingvoj. Ĉefe pri "en" kaj "sur".

Cetere, "la" ne signifas "ies propra" , sed "tiu, pri kiu vi certe pensas". Kaj koncerne mano kaj homo, oni tuj pensas al siaj propraj manoj.

Metsis (顯示個人資料) 2018年5月14日上午6:26:07

Altebrilas:
Cetere, "la" ne signifas "ies propra" , sed "tiu, pri kiu vi certe pensas". Kaj koncerne mano kaj homo, oni tuj pensas al siaj propraj manoj.
Ne ĝenerale sed la kunteksto ĉi tie ja estas korpopartoj. Do, pri kies pugno kaj kies vizaĝo temas en la frazo "Ŝi metis al li la pugnon sur la visaĝon"? Bonvolu, ne respondu per "tiu, pri kiu vi certe pensas", ĉar al mi "la" signifas nenion. Mi ne estas tiom egocentra, ke mi tuj pensus miajn proprajn manojn ridulo.gif Kial ne uzu pronomojn por klareco, ekz-e "Ŝi metis sian pugnon en lian visaĝon"?

Altebrilas (顯示個人資料) 2018年5月14日下午3:20:34

Vi pravas, tiu formo estas pli klara kaj pli internacia. Mi nur provis klarigi , kiel iuj esperantistoj komprenas la difinitan artikolon, kiam ĝi ekzistas en ilia propra lingvo. Se ĝi signifas nenion por vi, vi rajtas ne uzi ĝin. Tio gravas nur se en specifa kunteksto, la frazo sen artikolo estas dubsignifa.

sergejm (顯示個人資料) 2018年6月6日下午9:01:08

Mi vidis en youtube ke en eklezia-slava estis kvar montraj pronomoj enmetablaj en tabelon 2×2.
1 Proksima al mi kaj vi: (и)
2 Proksima al mi: сей
3 Proksima al vi: тот
4 Malproksima al mi kaj vi: он(ый)
En prarusa estis la samaj. Sed 'и', 'сей', 'оный' nun estas uzeblaj nur en fiksitaj frazoj, sed estas ankaŭ 'этот'.
'Он' nun signifas 'li' en nominativo, en ne-nominativo oni uzas 'его', 'ему' k.t.p. - nenominativajn formojn de 'и'.
Certe, kazo 1 estas malofta. 'и' estis uzebla ankaŭ kiel defina artikolo, prefere post akjekivoj kaj signifis 'tiu kiu'. Poste ĝi algluiĝis al adjektivo kaj faris plenan adjektivon.

Altebrilas (顯示個人資料) 2018年6月7日上午9:04:23

sergejm: Poste ĝi algluiĝis al adjektivo kaj faris plenan adjektivon.
Interese. Ĉu vi povas doni ekzemplon?

Mi ne scias ĉu tio rilatas kun semidaj lingvoj kie i povs signifi "mi" aŭ marki adjektivon. Mi ankaŭ ne scias, ĉu temas pri la sama litero.

Altebrilas (顯示個人資料) 2018年6月7日上午9:15:01

Metsis: Kial ne uzu pronomojn por klareco, ekz-e "Ŝi metis sian pugnon en lian visaĝon"?
Mi opinias, ke la kialo estas ŝparo de silaboj. La situacio estas tiel elvidebla, ke "vangofrapo" estas tuj komprenebla, sen precizigi pri kies vango kaj frapo temas.

En parola lingvo, tio ne gravas, ĉar la interparolanto povas respondi, ke li ne komprenas, kaj oni precizigas. En skriba lingvo, tio povas esti miskomprenita de alikulturano. Listo de tiaj atentindaj punktoj estas publikinda kiel rekomendoj en E-gramatikoj. Tio povus esti parto de la C-niveloj en la ekzamenoj de la Referenckadro.

sergejm (顯示個人資料) 2018年6月7日下午12:50:05

Altebrilas:
sergejm: Poste ĝi algluiĝis al adjektivo kaj faris plenan adjektivon.
Interese. Ĉu vi povas doni ekzemplon?

Mi ne scias ĉu tio rilatas kun semidaj lingvoj kie i povs signifi "mi" aŭ marki adjektivon. Mi ankaŭ ne scias, ĉu temas pri la sama litero.
Книга интересна - libro estas interesa
Книга интересна + я = книга интересная - libro tiu kiu estas interesa = la interesa libro
(я estas femina formo de и)

Sed nun preskaŭ ĉiam oni uzas plenajn adjektivojn.

И иже с ним - kaj tiu(j) kiu(j) estas kun li - fiksita frazo el biblio

amigueo (顯示個人資料) 2018年8月2日下午3:40:20

mi pensas ke "la" povus havi aldonan utilon en esperanto:

la tial = pro tiu kialo sola aŭ jam priparolita

sergejm (顯示個人資料) 2018年8月2日下午6:30:25

Tamen en Esperanto, 'la' estas uzebla nur kun substantivo kaj staras antaŭ ĝi. 'La' povas esti uzata kun adjektivo, sed tiam substantiva estas supozebla.
En rusa vorto 'же' iom simila al artikolo, oni metas ĝin post la vorto, kaj tiu vorto povas esti verbo, adverbo, adjektivo, substantivo, pronomo.

amigueo (顯示個人資料) 2018年8月3日上午9:54:49

ho, tre interesa 'же' !!

回到上端