Al la enhavo

Plu pri "la"

de StefKo, 2018-aprilo-28

Mesaĝoj: 54

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-07 09:46:13

Releginte min, mi konstatas, ke tio povas esti iom konfuza, ĉar mi traktis specialan kazon, en kiu la nomo estas difinita per relativa subfrazo (per adjektivo funkcias sammaniere):

La viro, kiu laboras kun mi en mia oficejo.
La pomo ruĝa.

Tiu antaŭsupozas, ke estas unu viro krom mi en la oficejo aŭ unu pomo kiu estas ruĝa (la aliaj plu estas verdaj).

La viro. (sen adjektivo nek relativo): tiu pri kiu ni pensas, ĉar ni parolis antaŭe pri li, ĉar li ĉeestas kaj estas la sola viro en la pejzaĝo (inter hundoj, virinoj, beboj, ktp), ĉar la gazetoj parolis pri iu viro kiun la polico serĉadas, ktp.

sergejm (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-08 05:11:51

Mi ĵus rigardis videon, kie anglalingvano parolas pri uzo de artikolo en angla lingvo.
"Oni uzu definitan artikolon, se la objekto ekzistas ununombre: la suno, la luno, la prezidento de Rusio"

Metsis (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-08 06:40:36

Altebrilas:Releginte min, mi konstatas, ke tio povas esti iom konfuza, ĉar mi traktis specialan kazon, en kiu la nomo estas difinita per relativa subfrazo (per adjektivo funkcias sammaniere):

La viro, kiu laboras kun mi en mia oficejo.
La pomo ruĝa.
Precise.
Altebrilas:
Altebrilas:Mi volas edziĝi kun knabino, kiun mi amas.
Mi volas edziĝi kun la knabino, kiun mi amas.

Ĉu vi vidas la malsamecon? La diranto de la dua frazo estas pli ŝanca!
En la dua kazo la knabino estas difinita, en la unua estas nur ajna membro de la kategorio "knabino".
La sola difino, kiu ekzistas ĉi tie, estas la subfrazo "kiun mi amas". Do, kion antaŭmenciitan indikas "la"? Nenion.

Aliflanke unu de la reguloj de "la" estas, ke oni uzas ĝin por "individuo, kiu reprezentas iun aron". Ekz-e La hundo estas la plej fidela de la bestoj. Ĉu oni ĉi tiam logike povas pensi, ke "knabino" reprezentas aron de homoj? La frazo sen "la" estus erara.

Mi rigardas la regulojn de la uzo de la difina artikolo:
  • alparolanto konas la aferon antaŭe
  • la afero estas menciita antaŭe
  • la afero estas ĝenerale konata kaj unika
  • individuo, kiu reprezentas iun aron
intere kontraŭstaraj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-08 08:50:39

Jes, la kvara kazo starigas problemon, kiu ankaŭ ekzistas en mia franca lingvo:

La hundo estas la plej fidela el la bestoj. signifas fakte: La hundoj estas la plej fidelaj el la bestoj.
Temas pri tipa hundo, kiu reprezentas la tuta hundaro. Imagu lernejan afiŝon kun diversaj bestoj, unuopaj, kiu estas, kompreneble tipaj (ekz pengveno estas birdo, sed ne tipa). Sur tia afiŝo, oni povas vidi la hundo, la kato, la fiŝo, ktp.. kaj la instruisto povas paroli pri ili uzante "la".

Mi ekzempligis la kvar kazoj, menciante parenteze la subkomprenitan vorton:

La (jena) hundo mordas mian pantalonon.
Hundo kaj kato estas en la korto. La (ĵusmenciita) hundo jam manĝis.
Oni ne jam kaptis la (faman) hundon, li povas mordi kaj fari aliajn viktimojn.
La (tipa) hundo estas fidela besto.

Kantoj14 (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-08 11:02:52

Mi volas edziĝi kun knabino, kiun mi amas.
- Mi volas edziĝi kun knabino (iu knabino), kiun mi amas. Se mi amas ŝin, mi volas edziĝi kun ŝi. Kiu ke ŝi estas ne gravas.

Mi volas edziĝi kun la knabino, kiun mi amas.
- Mi volas edziĝi kun la knabino (specifa knabino, kiun mi konas), kiun mi amas. Mi volas edziĝi kun specifa knabino. Tiu specifa knabino, kun kiu mi volas edziĝi, estas la SOLA knabino kiun mi amas. Mi ne amas alian knabinon.

sergejm (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-08 19:19:28

La (tipa) hundo estas fidela besto.
En la 1990-aj iuj rusoj uzis 'типа' por similaj celoj:
http://www.rusf.ru/lukin/books/tipa_artikl.htm

StefKo (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-09 06:28:23

Kantoj14:Mi volas edziĝi kun knabino, kiun mi amas.
- Mi volas edziĝi kun knabino (iu knabino), kiun mi amas. Se mi amas ŝin, mi volas edziĝi kun ŝi. Kiu ke ŝi estas ne gravas.

Mi volas edziĝi kun la knabino, kiun mi amas.
- Mi volas edziĝi kun la knabino (specifa knabino, kiun mi konas), kiun mi amas. Mi volas edziĝi kun specifa knabino. Tiu specifa knabino, kun kiu mi volas edziĝi, estas la SOLA knabino kiun mi amas. Mi ne amas alian knabinon.
Pole (en ĝi ne ekzitas artikoloj) tiel mi dirus:

1. Mi volas edziĝi kun iu knabino, kiun mi amas aŭ: Mi volas edziĝi kun tia knabino, kiun mi amas
2. Mi volas edziĝi kun tiu knabino, kiun mi amas aŭ pli precize: Mi volas edziĝi kun tiu knabino, kiun ĵus mi amas

Do malgraŭ manko de la artikolo, la eldiro (precipe la duaj versioj) estas sufiĉe preciza.
Cetere, kiom da amuzo kauzas dusencaĵoj! Sen ili la lingvo estus malpli riĉa. Sed, evidente, ĝi devas esti ankaŭ preciza.

Metsis (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-09 07:45:49

StefKo:
Pole (en ĝi ne ekzitas artikoloj) tiel mi dirus:

1. Mi volas edziĝi kun iu knabino, kiun mi amas aŭ: Mi volas edziĝi kun tia knabino, kiun mi amas
2. Mi volas edziĝi kun tiu knabino, kiun mi amas aŭ pli precize: Mi volas edziĝi kun tiu knabino, kiun ĵus mi amas
+1

StefKo (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-09 11:32:20

@Metsis:

Kion signifas +1?

Metsis (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-09 12:54:33

StefKo:Kion signifas +1?
Estas interreta esprimo, kiu signifas "mi samopinias kun vi" aŭ "mi subtenas vian ideon aŭ proponon".

Reen al la supro