メッセージ: 54
言語: Esperanto
Altebrilas (プロフィールを表示) 2018年8月7日 9:46:13
La viro, kiu laboras kun mi en mia oficejo.
La pomo ruĝa.
Tiu antaŭsupozas, ke estas unu viro krom mi en la oficejo aŭ unu pomo kiu estas ruĝa (la aliaj plu estas verdaj).
La viro. (sen adjektivo nek relativo): tiu pri kiu ni pensas, ĉar ni parolis antaŭe pri li, ĉar li ĉeestas kaj estas la sola viro en la pejzaĝo (inter hundoj, virinoj, beboj, ktp), ĉar la gazetoj parolis pri iu viro kiun la polico serĉadas, ktp.
sergejm (プロフィールを表示) 2018年8月8日 5:11:51
"Oni uzu definitan artikolon, se la objekto ekzistas ununombre: la suno, la luno, la prezidento de Rusio"
Metsis (プロフィールを表示) 2018年8月8日 6:40:36
Altebrilas:Releginte min, mi konstatas, ke tio povas esti iom konfuza, ĉar mi traktis specialan kazon, en kiu la nomo estas difinita per relativa subfrazo (per adjektivo funkcias sammaniere):Precise.
La viro, kiu laboras kun mi en mia oficejo.
La pomo ruĝa.
Altebrilas:La sola difino, kiu ekzistas ĉi tie, estas la subfrazo "kiun mi amas". Do, kion antaŭmenciitan indikas "la"? Nenion.Altebrilas:Mi volas edziĝi kun knabino, kiun mi amas.En la dua kazo la knabino estas difinita, en la unua estas nur ajna membro de la kategorio "knabino".
Mi volas edziĝi kun la knabino, kiun mi amas.
Ĉu vi vidas la malsamecon? La diranto de la dua frazo estas pli ŝanca!
Aliflanke unu de la reguloj de "la" estas, ke oni uzas ĝin por "individuo, kiu reprezentas iun aron". Ekz-e La hundo estas la plej fidela de la bestoj. Ĉu oni ĉi tiam logike povas pensi, ke "knabino" reprezentas aron de homoj? La frazo sen "la" estus erara.
Mi rigardas la regulojn de la uzo de la difina artikolo:
- alparolanto konas la aferon antaŭe
- la afero estas menciita antaŭe
- la afero estas ĝenerale konata kaj unika
- individuo, kiu reprezentas iun aron
Altebrilas (プロフィールを表示) 2018年8月8日 8:50:39
La hundo estas la plej fidela el la bestoj. signifas fakte: La hundoj estas la plej fidelaj el la bestoj.
Temas pri tipa hundo, kiu reprezentas la tuta hundaro. Imagu lernejan afiŝon kun diversaj bestoj, unuopaj, kiu estas, kompreneble tipaj (ekz pengveno estas birdo, sed ne tipa). Sur tia afiŝo, oni povas vidi la hundo, la kato, la fiŝo, ktp.. kaj la instruisto povas paroli pri ili uzante "la".
Mi ekzempligis la kvar kazoj, menciante parenteze la subkomprenitan vorton:
La (jena) hundo mordas mian pantalonon.
Hundo kaj kato estas en la korto. La (ĵusmenciita) hundo jam manĝis.
Oni ne jam kaptis la (faman) hundon, li povas mordi kaj fari aliajn viktimojn.
La (tipa) hundo estas fidela besto.
Kantoj14 (プロフィールを表示) 2018年8月8日 11:02:52
- Mi volas edziĝi kun knabino (iu knabino), kiun mi amas. Se mi amas ŝin, mi volas edziĝi kun ŝi. Kiu ke ŝi estas ne gravas.
Mi volas edziĝi kun la knabino, kiun mi amas.
- Mi volas edziĝi kun la knabino (specifa knabino, kiun mi konas), kiun mi amas. Mi volas edziĝi kun specifa knabino. Tiu specifa knabino, kun kiu mi volas edziĝi, estas la SOLA knabino kiun mi amas. Mi ne amas alian knabinon.
sergejm (プロフィールを表示) 2018年8月8日 19:19:28
La (tipa) hundo estas fidela besto.En la 1990-aj iuj rusoj uzis 'типа' por similaj celoj:
http://www.rusf.ru/lukin/books/tipa_artikl.htm
StefKo (プロフィールを表示) 2018年8月9日 6:28:23
Kantoj14:Mi volas edziĝi kun knabino, kiun mi amas.Pole (en ĝi ne ekzitas artikoloj) tiel mi dirus:
- Mi volas edziĝi kun knabino (iu knabino), kiun mi amas. Se mi amas ŝin, mi volas edziĝi kun ŝi. Kiu ke ŝi estas ne gravas.
Mi volas edziĝi kun la knabino, kiun mi amas.
- Mi volas edziĝi kun la knabino (specifa knabino, kiun mi konas), kiun mi amas. Mi volas edziĝi kun specifa knabino. Tiu specifa knabino, kun kiu mi volas edziĝi, estas la SOLA knabino kiun mi amas. Mi ne amas alian knabinon.
1. Mi volas edziĝi kun iu knabino, kiun mi amas aŭ: Mi volas edziĝi kun tia knabino, kiun mi amas
2. Mi volas edziĝi kun tiu knabino, kiun mi amas aŭ pli precize: Mi volas edziĝi kun tiu knabino, kiun ĵus mi amas
Do malgraŭ manko de la artikolo, la eldiro (precipe la duaj versioj) estas sufiĉe preciza.
Cetere, kiom da amuzo kauzas dusencaĵoj! Sen ili la lingvo estus malpli riĉa. Sed, evidente, ĝi devas esti ankaŭ preciza.
Metsis (プロフィールを表示) 2018年8月9日 7:45:49
StefKo:+1
Pole (en ĝi ne ekzitas artikoloj) tiel mi dirus:
1. Mi volas edziĝi kun iu knabino, kiun mi amas aŭ: Mi volas edziĝi kun tia knabino, kiun mi amas
2. Mi volas edziĝi kun tiu knabino, kiun mi amas aŭ pli precize: Mi volas edziĝi kun tiu knabino, kiun ĵus mi amas
StefKo (プロフィールを表示) 2018年8月9日 11:32:20
Kion signifas +1?
Metsis (プロフィールを表示) 2018年8月9日 12:54:33
StefKo:Kion signifas +1?Estas interreta esprimo, kiu signifas "mi samopinias kun vi" aŭ "mi subtenas vian ideon aŭ proponon".