Mesaĝoj: 14
Lingvo: Esperanto
cimmic (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-27 23:36:08
Mi povas trovi "notora"-n en neniu vortaro. Ĉu vi ofte trovas vortojn en Esperanto, kiu ne estas konstruita per aliaj vortoj kaj ne troviĝas en vortaro?
nornen (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-28 01:21:44
Mi konjektas, ke ĝi signifu notorious (en), notorisch (de), notorio (es), notorisk (da).
Tamen tio estas nura konjekto mia.
mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-28 05:22:35
nornen:Nek mi sukcesis trovi tiun vorton en vortaro..ankaŭ mi ne sukcesis...
not-ora
notinda
rimarkinda
mi almenaŭ tiel komprenis la vorton
nornen (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-28 05:37:58
mimoprobegal:not'or'a estas tute regula analizo de tiu vorto. Tamen ĝian signifon mi ne komprenas.nornen:Nek mi sukcesis trovi tiun vorton en vortaro..ankaŭ mi ne sukcesis...
not-ora
notinda
rimarkinda
mi almenaŭ tiel komprenis la vorton
not' noter | note | notiren | записывать, отмѣчать | notować.
or' or (métal) | gold | Gold | золото | złoto.
a marque l’adjectif; ex. hom' homme ― hom'a humain | termination of adjectives; e. g. hom' man ― hom'a human | bezeichnet das Adjektiv; z. B. hom' Mensch ― hom'a menschlich | означаетъ прилагательное; напр. hom' человѣкъ ― hom'a человѣческій | oznacza przymiotnik; np. hom' człowiek ― hom'a ludzki.
Tamen kion signifu tiuj tri vortoj kune?
Frano (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-28 07:50:51
P. 6 - http://www.hokkajda-esp-ligo.jp/jp/HEROLDO_PDF/Her...
Eblas, ke Notoro estas propra (geografia ?) nomo.
mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-28 08:23:01
cimmic:Mi komencis provi legi Esperantan libron. En ĝi estas ĉi tiu frazo: "Oni devis tuj aboli la notoran leĝon 'por la ordo de la socio' [...]"pri kiu libro temas?
se la vorto 'notora' efektive devenas de la angla vorto 'notorious' (bedaŭrinda, malbonfama, malgajkonata), tio signifas, ke esperanto kapitulacis antaŭ la angla kaj vera internacia lingvo nun en ambaŭ sencoj estas la angla.
Metsis (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-28 09:38:57
cimmic,
Använder man faktiskt i dansk typografi både hakparenteser och ellips för att markera utelämnad del? Hilsning fra Finland!
StefKo (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-28 10:58:59
Multaj lingvoj havas vortoj devenintaj de tiu vorto. Kial do "de la angla"?
mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-28 13:00:25
StefKo:Latine notorius - ĝenerale, publike konata.esperante 'ĝenerale, publike konata' estas fama, eminenta, elstara, ne notora
Multaj lingvoj havas vortoj devenintaj de tiu vorto. Kial do "de la angla"?
kvankam fama = fame, eminenta = eminent
cimmic (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-28 15:08:20
Frano:Mi pensas, ke temas pri Japanujo.Probablas, ke estas geografia nomo. La libro estas "18 jaroj en malliberejoj", kiu estas traduko el japana libro.
P. 6 - http://www.hokkajda-esp-ligo.jp/jp/HEROLDO_PDF/Her...
Eblas, ke Notoro estas propra (geografia ?) nomo.
Mi ne komprenas la ligilo, kiu vi sendis.
Ŝajnas ke Notoro estas japana vilaĝo proksime de Abaŝiri-o en Hokajdo.
Dankon, Frano