Al la enhavo

Kion signifas "notora"?

de cimmic, 2018-aŭgusto-27

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

cimmic (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-28 15:11:09

@Metsis
På dansk bruger man firkantede parenteser i citater til at vise, at man har ændre eller fjernet noget.

StefKo (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-28 18:53:06

mimoprobegal:
StefKo:Latine notorius - ĝenerale, publike konata.

Multaj lingvoj havas vortoj devenintaj de tiu vorto. Kial do "de la angla"?
esperante 'ĝenerale, publike konata' estas fama, eminenta, elstara, ne notora

kvankam fama = fame, eminenta = eminent
Evidente!

Frano (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-29 09:59:51

cimmic:
Frano:Mi pensas, ke temas pri Japanujo.
P. 6 - http://www.hokkajda-esp-ligo.jp/jp/HEROLDO_PDF/Her...
Eblas, ke Notoro estas propra (geografia ?) nomo.
Probablas, ke estas geografia nomo. La libro estas "18 jaroj en malliberejoj", kiu estas traduko el japana libro.
Mi ne komprenas la ligilo, kiu vi sendis.
Ŝajnas ke Notoro estas japana vilaĝo proksime de Abaŝiri-o en Hokajdo.
Dankon, Frano ridulo.gif
Sur la sesa paĝo oni povas legi: "Unuvorte ĝi enhavas riskon reaperigi la "Leĝon per Publika Ordo" antaŭ kaj dum la imperialista milito ..." ,
kaj: "Siatempe nia lingvo estis subpremegita de la registaro, pretekstante la notoran leĝon, ĉar ĝi arbitre juĝis Esperanton kiel danĝeran lingvon."

Ĉu la vilaĝo en Hokajdo? Probable - ĉar la citaĵoj estas el "Heroldo de Hokajda Esperanto-Ligo"! okulumo.gif

Tamen, plej probable, ke la aŭtoroj de tiu alvoko uzis la dek-kvinan regulon de Fundamento: "The so-called "foreign" words, i. e. words which the greater number of languages have derived from the same source, undergo no change in the international language, beyond conforming to its system of orthography."

Do, notora = "ĝenerale konata" aŭ "fifama" (?)

Frano (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-29 10:52:37

notora (Neo) - konata (kun aĉa nuanco)

Hektor Alos, Kiril Velkov: Tabuaj vortoj en Esperanto
i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20alos%20&%20velkov%20-%20tabuaj%20vortoj%20en%20esperanto.pdf

Reen al la supro