Sadržaj

Kion signifas "notora"?

od cimmic, 27. kolovoza 2018.

Poruke: 14

Jezik: Esperanto

cimmic (Prikaz profila) 27. kolovoza 2018. 23:36:08

Mi komencis provi legi Esperantan libron. En ĝi estas ĉi tiu frazo: "Oni devis tuj aboli la notoran leĝon 'por la ordo de la socio' [...]"
Mi povas trovi "notora"-n en neniu vortaro. Ĉu vi ofte trovas vortojn en Esperanto, kiu ne estas konstruita per aliaj vortoj kaj ne troviĝas en vortaro?

nornen (Prikaz profila) 28. kolovoza 2018. 01:21:44

Nek mi sukcesis trovi tiun vorton en vortaro.
Mi konjektas, ke ĝi signifu notorious (en), notorisch (de), notorio (es), notorisk (da).
Tamen tio estas nura konjekto mia.

mimoprobegal (Prikaz profila) 28. kolovoza 2018. 05:22:35

nornen:Nek mi sukcesis trovi tiun vorton en vortaro..
ankaŭ mi ne sukcesis...

not-ora
notinda
rimarkinda
mi almenaŭ tiel komprenis la vorton

nornen (Prikaz profila) 28. kolovoza 2018. 05:37:58

mimoprobegal:
nornen:Nek mi sukcesis trovi tiun vorton en vortaro..
ankaŭ mi ne sukcesis...

not-ora
notinda
rimarkinda
mi almenaŭ tiel komprenis la vorton
not'or'a estas tute regula analizo de tiu vorto. Tamen ĝian signifon mi ne komprenas.

not' noter | note | notiren | записывать, отмѣчать | notować.
or' or (métal) | gold | Gold | золото | złoto.
a marque l’adjectif; ex. hom' homme ― hom'a humain | termination of adjectives; e. g. hom' man ― hom'a human | bezeichnet das Adjektiv; z. B. hom' Mensch ― hom'a menschlich | означаетъ прилагательное; напр. hom' человѣкъ ― hom'a человѣческій | oznacza przymiotnik; np. hom' człowiek ― hom'a ludzki.

Tamen kion signifu tiuj tri vortoj kune?

Frano (Prikaz profila) 28. kolovoza 2018. 07:50:51

Mi pensas, ke temas pri Japanujo.
P. 6 - http://www.hokkajda-esp-ligo.jp/jp/HEROLDO_PDF/Her...
Eblas, ke Notoro estas propra (geografia ?) nomo.

mimoprobegal (Prikaz profila) 28. kolovoza 2018. 08:23:01

cimmic:Mi komencis provi legi Esperantan libron. En ĝi estas ĉi tiu frazo: "Oni devis tuj aboli la notoran leĝon 'por la ordo de la socio' [...]"
pri kiu libro temas?

se la vorto 'notora' efektive devenas de la angla vorto 'notorious' (bedaŭrinda, malbonfama, malgajkonata), tio signifas, ke esperanto kapitulacis antaŭ la angla kaj vera internacia lingvo nun en ambaŭ sencoj estas la angla.

Metsis (Prikaz profila) 28. kolovoza 2018. 09:38:57

Baze de la frazo "Oni devis tuj aboli la notoran leĝon 'por la ordo de la socio' [...]" mi dirus, ke "notora" estas erara. La korekta estus ekz-e "fifama".

cimmic,

Använder man faktiskt i dansk typografi både hakparenteser och ellips för att markera utelämnad del? Hilsning fra Finland!

StefKo (Prikaz profila) 28. kolovoza 2018. 10:58:59

Latine notorius - ĝenerale, publike konata.

Multaj lingvoj havas vortoj devenintaj de tiu vorto. Kial do "de la angla"?

mimoprobegal (Prikaz profila) 28. kolovoza 2018. 13:00:25

StefKo:Latine notorius - ĝenerale, publike konata.

Multaj lingvoj havas vortoj devenintaj de tiu vorto. Kial do "de la angla"?
esperante 'ĝenerale, publike konata' estas fama, eminenta, elstara, ne notora

kvankam fama = fame, eminenta = eminent

cimmic (Prikaz profila) 28. kolovoza 2018. 15:08:20

Frano:Mi pensas, ke temas pri Japanujo.
P. 6 - http://www.hokkajda-esp-ligo.jp/jp/HEROLDO_PDF/Her...
Eblas, ke Notoro estas propra (geografia ?) nomo.
Probablas, ke estas geografia nomo. La libro estas "18 jaroj en malliberejoj", kiu estas traduko el japana libro.
Mi ne komprenas la ligilo, kiu vi sendis.
Ŝajnas ke Notoro estas japana vilaĝo proksime de Abaŝiri-o en Hokajdo.
Dankon, Frano ridulo.gif

Natrag na vrh