Til indholdet

Demando ene de ke-frazo

af Oportet, 11. sep. 2018

Meddelelser: 17

Sprog: Esperanto

Oportet (Vise profilen) 11. sep. 2018 02.18.15

Saluton al ĉiuj! Mi neniam afiŝis al la forumo antaŭe, sed mi havas problemeton sintaksan. Ĝi temas pri demando kies ki-vorto estas en la ke-frazo. La ki-vorto staras ordinare kiel la komenca vorto, sed se ĝi estas en ke-frazo, kiel mi tradukus la frazon?

La frazo estas ĉi tio:
What kind of person do you think I am?

Do? Kiel devas mi traduki tion frazon, kaj ankaŭ, estas metodo traduki por la ki-vorto stari ankoraŭ komence en la frazo?
(Mi certas ke la solvo estas simpla, sed mi tute ne scias ĝin!)

Antaŭdankon!

mimoprobegal (Vise profilen) 11. sep. 2018 04.43.55

What kind of person do you think I am?

do you think = kiel vi opinias, laŭ via opinio

What kind of person I am = kiu tipo de homo (persono) mi estas, kia homo (persono) mi estas

do:
kia homo, laŭ via opinio, mi estas?
kiel vi opinias (pensas), al kiu tipo de homo mi apartenas?
de via vidpunkto, al kiu tipo de persono mi rilatas?

PS: la frazo ne estas ke-frazo. sed la respondo estos kun 'ke'. Mi opinias, ke vi estas romantiкulo.

ne danku

sudanglo (Vise profilen) 11. sep. 2018 10.24.44

Por kia persono vi prenas min The use of preni with por in this manner dates right back to the time of Zamenhof.

Mi prenis vin por iu pli merita (Hamleto).

Of course, there are other types of solutions for the general problem you raise

Kia idioto vi supozas min? - What sort of idiot do you think I am
Kia idioto vi imagas, ke mi estas?
Laŭ vi, mi estas kia idioto?
Kion vi volas, ke mi faru - what do you want me to do.
Je kiu horo, vi atendas, ke li revenos - When do you expect him to come back

mimoprobegal (Vise profilen) 12. sep. 2018 22.32.33

Чё, в натуре "What kind of person do you think I am?" означает "За кого ты меня держишь?"

sudanglo (Vise profilen) 13. sep. 2018 10.12.16

La problemo, kiun mencias PMEG - nome la dubo ĉu la demanda vorto aplikiĝu al la ĉefa verbo aŭ al la subfrazo - ankaŭ ekzistas (teorie) en la angla

When did the doctor say she was likely to die? Ĉu tio estas demando pri kiam la doktoro diris sian prognozon, aŭ pri la prognozo mem (kiam da jaroj ankoraŭ la paciento verŝajne vivos).

Sed la anglaligvanoj estas tute kontentaj interpreti tiajn frazojn laŭ la konteksto (en kia situacio la frazo estas elparolata).

Foje, anglaligvano eĉ ne rimarkus la teorian dusencon. Ekz. When did she say the train gets to Paris?.

Sed la tradicio en Esperanto estas absoluta klareco, au almenaŭ la Esperantistoj estas pri sentemaj pri tio.

Metsis (Vise profilen) 17. sep. 2018 06.24.43

Sudanglo verŝajne pravas, kiam li priskribas, kiel anglalingvano eble eĉ ne rimarkas la dusencon. Kiel ne-anglalingvano mi eksentas la diferencon kaj konsekvence tradukus

When did she say the train gets to Paris?

al "Kion ŝi diris, kiam la trajno alvenas al Parizo?"

What kind of person do you think I am?

al "Kion vi pensas, kia persono mi estas?", "Kia persono mi estas laŭ vi?"

sudanglo (Vise profilen) 17. sep. 2018 10.55.00

Kion ŝi diris, kiam la trajno alvenas al Parizo?
Mi aŭdas tion iom kiel du demandojn - kvazaŭ Kion ŝi diris - kiam la trajno alvenas al Parizo? Ĉu ne prefere Kion ŝi diris pri kiam la trajno alvenas al Parizo?

Cetere, se mi ĵonglus la verbo-tempojn, tio ŝangus la karakteron de la demandado, ne nur la priparolatan tempon.

Ekz. Kion ŝi diris, kiam la trajno alvenis al Parizo?

Tio ne plu estas la sam-tema demando. Sed Kion ŝi diris, pri kiam la trajno alvenis al Parizo? restas trajn-horara demando

Metsis (Vise profilen) 18. sep. 2018 11.23.18

sudanglo:
Ĉu ne prefere Kion ŝi diris pri kiam la trajno alvenas al Parizo?
Vi pravas. Estas pli bone kun "pri".

Hmm, ĉu la frazo

      Kion ŝi diris pri, kiam la trajno alvenis al Parizo?(*)

ne signifas, ke la trajno estas jam alvenita al Parizo en la momento de la demando? Kaj ĉu la frazo

      Kion ŝi diris pri, kiam la trajno alvenas (aŭ alvenos?) al Parizo?

ne signifas, ke la trajno ne ankoraŭ estas alvenita en la momento de la demando?

*: Kien oni metas komon? Antaŭ "pri", post "pri" aŭ pliprefere forlasas ĝin? Mia denaskolingva orelo volas havi komon ie, ĉar la frazo havas du propoziciojn kun apartaj subjektoj.

Altebrilas (Vise profilen) 23. sep. 2018 21.00.52

Mi emus konstrui la frazojn kiel en la franca:

Kia homo vi opinias, ke mi estas?

Kaj pri la trajna frazo, mi supozas ke temas pri misaŭdado, ekz. pro la bruo en la stacidomo. Do temas nur pri parola lingvo.

Gvidistino: La trajno alvenos je la (neaŭdebla)a kaj dudek...
Surdulo: Ŝi diris, ke la trajno alvenis kiam?
( aŭ: la kioma kaj dudek?)

Tilbage til start