Viestejä: 125
Kieli: Esperanto
StefKo (Näytä profiilli) 30. syyskuuta 2018 13.32.16
Hundida aĝo – juneca, infana aĝo (aŭ: hundidaj jaroj).
StefKo (Näytä profiilli) 30. syyskuuta 2018 13.33.14
Malsata kiel hundo – tre malsata
sergejm (Näytä profiilli) 30. syyskuuta 2018 18.50.16
sergejm (Näytä profiilli) 30. syyskuuta 2018 18.56.23
Kvar kvarumoj, du disstarumoj, unu turnumo estas hundo
StefKo (Näytä profiilli) 1. lokakuuta 2018 10.20.14
sergejm:Enigmo: Четыре четырки, две растопырки, один вертунKio estas: "kvarumo", "disstarumo" kaj "turnumo"?
Kvar kvarumoj, du disstarumoj, unu turnumo estas hundo
sergejm (Näytä profiilli) 1. lokakuuta 2018 17.56.38
Две растопырки (du disstarumoj, 2 disstarigitaj aĵoj) estas 2 oreloj.
Один вертун (1 turnumo - aĵo kiun la hundo turnas) estas vosto.
StefKo (Näytä profiilli) 2. lokakuuta 2018 7.09.44
sergejm:Четыре четырки (mi tradukis kvar kvarumoj - signifo de rusa sufikso ne tro klara, aĵoj en kvanto 4) estas 4 piedoj.Bone, sed kial ne: kvaropo, disstaraĵo, tordilo (turnilo)?
Две растопырки (du disstarumoj, 2 disstarigitaj aĵoj) estas 2 oreloj.
Один вертун (1 turnumo - aĵo kiun la hundo turnas) estas vosto.
StefKo (Näytä profiilli) 2. lokakuuta 2018 7.19.06
Franca hundeto – persono delikata, elektema, subtila, kapricema. Oni uzas ĝin plejofte rilate al viraj personoj.
StefKo (Näytä profiilli) 2. lokakuuta 2018 7.20.04
Hundo de Pavlov – persono kiu reagas impulseme, instinkte, aŭtomate. Plejofte oni uzas ĝin kun pronomo "kiel" kaj "tia", ekz. Mia edzino estas kiel hundo de Pavlov - reagas senprokraste kaj nepensinte. Aŭ: Mia edzino estas tia hundo de Pavlov - reagas senprokraste kaj nepensinte.
sergejm (Näytä profiilli) 2. lokakuuta 2018 17.03.57
StefKo:Tordilo verŝajne estas pli bone; alie taŭgas respondo kato, sed kato povas turni aŭ svingi sian voston, sed neniam tordas.sergejm:Четыре четырки (mi tradukis kvar kvarumoj - signifo de rusa sufikso ne tro klara, aĵoj en kvanto 4) estas 4 piedoj.Bone, sed kial ne: kvaropo, disstaraĵo, tordilo (turnilo)?
Две растопырки (du disstarumoj, 2 disstarigitaj aĵoj) estas 2 oreloj.
Один вертун (1 turnumo - aĵo kiun la hundo turnas) estas vosto.