본문으로

„Ĉu vi estas elbojema?” k. aliaj diraĵoj kun „hundo”

글쓴이: StefKo, 2018년 9월 13일

글: 125

언어: Esperanto

StefKo (프로필 보기) 2018년 9월 30일 오후 1:32:16

Hundida aĝo

Hundida aĝo – juneca, infana aĝo (aŭ: hundidaj jaroj).

StefKo (프로필 보기) 2018년 9월 30일 오후 1:33:14

Malsata kiel hundo

Malsata kiel hundo – tre malsata

sergejm (프로필 보기) 2018년 9월 30일 오후 6:50:16

Hundo estas amiko de homo.

sergejm (프로필 보기) 2018년 9월 30일 오후 6:56:23

Enigmo: Четыре четырки, две растопырки, один вертун
Kvar kvarumoj, du disstarumoj, unu turnumo estas hundo

StefKo (프로필 보기) 2018년 10월 1일 오전 10:20:14

sergejm:Enigmo: Четыре четырки, две растопырки, один вертун
Kvar kvarumoj, du disstarumoj, unu turnumo estas hundo
Kio estas: "kvarumo", "disstarumo" kaj "turnumo"?

sergejm (프로필 보기) 2018년 10월 1일 오후 5:56:38

Четыре четырки (mi tradukis kvar kvarumoj - signifo de rusa sufikso ne tro klara, aĵoj en kvanto 4) estas 4 piedoj.
Две растопырки (du disstarumoj, 2 disstarigitaj aĵoj) estas 2 oreloj.
Один вертун (1 turnumo - aĵo kiun la hundo turnas) estas vosto.

StefKo (프로필 보기) 2018년 10월 2일 오전 7:09:44

sergejm:Четыре четырки (mi tradukis kvar kvarumoj - signifo de rusa sufikso ne tro klara, aĵoj en kvanto 4) estas 4 piedoj.
Две растопырки (du disstarumoj, 2 disstarigitaj aĵoj) estas 2 oreloj.
Один вертун (1 turnumo - aĵo kiun la hundo turnas) estas vosto.
Bone, sed kial ne: kvaropo, disstaraĵo, tordilo (turnilo)?

StefKo (프로필 보기) 2018년 10월 2일 오전 7:19:06

Franca hundeto

Franca hundeto – persono delikata, elektema, subtila, kapricema. Oni uzas ĝin plejofte rilate al viraj personoj.

StefKo (프로필 보기) 2018년 10월 2일 오전 7:20:04

Hundo de Pavlov

Hundo de Pavlov – persono kiu reagas impulseme, instinkte, aŭtomate. Plejofte oni uzas ĝin kun pronomo "kiel" kaj "tia", ekz. Mia edzino estas kiel hundo de Pavlov - reagas senprokraste kaj nepensinte. Aŭ: Mia edzino estas tia hundo de Pavlov - reagas senprokraste kaj nepensinte.

sergejm (프로필 보기) 2018년 10월 2일 오후 5:03:57

StefKo:
sergejm:Четыре четырки (mi tradukis kvar kvarumoj - signifo de rusa sufikso ne tro klara, aĵoj en kvanto 4) estas 4 piedoj.
Две растопырки (du disstarumoj, 2 disstarigitaj aĵoj) estas 2 oreloj.
Один вертун (1 turnumo - aĵo kiun la hundo turnas) estas vosto.
Bone, sed kial ne: kvaropo, disstaraĵo, tordilo (turnilo)?
Tordilo verŝajne estas pli bone; alie taŭgas respondo kato, sed kato povas turni aŭ svingi sian voston, sed neniam tordas.

다시 위로