본문으로

vi kuras KIAL vi timas = vi kuras al la kaŭzo de via timo

글쓴이: amigueo, 2018년 9월 28일

글: 31

언어: Esperanto

sergejm (프로필 보기) 2018년 10월 26일 오후 6:55:56

Nu, certe, mi eraris. Kaj foje Google klavaro korektas miaj 'erarojn' - necesas esti atentema.
Infano ploras por tio ke patrino donu al ĝi dolĉaĵojn - celo, por kio?
Infano ploras pro tio ke/ĉar doloras vundita piedo - kaŭzo, kial? pro kio?

amigueo (프로필 보기) 2018년 10월 31일 오후 5:52:50

sergejm:Mi ŝatas kion? Tion, kie vi loĝas = mi ŝatas tion, kie vi loĝas => mi ŝatas kie vi loĝas.
Sed mi ne konsilas forigi "tion" ĉi tie.
Sed oni ne povas demandi "kion mi fuĝas?", nur "Pro kio mi fuĝas?" Kun respondo "mi fuĝas pro timo". Nenia "kial"!
Kaj ne forgesu:
Kial? = por kio? germane warum?, ruse зачем? - demandas celon
Por kio? ruse почему? en Esperanto ne estas parolebla per unu vorton - demandas kaŭzon
Ĉar = pro tio, ke ruse потому, что - indikas kaŭzon
Necesas distingi ilin.
fuĝi ion, kuri ion, iri ion, eliri domon, nu, ili estas alia temo.

"mi fuĝas (na/el tio) kial timas" = "mi fuĝas el/na la kaŭzo de mia timo"
"mi fuĝas pro timo" estas alia ideo.

la kaŭzo de mia timo povas esti misinformo, miraĝo, drogo…
tio kion mi timas povas esti aŭ eblas absurdaĵo. mi timas araneojn, ekz.

se mi fuĝas kial mi timas, mi ne fuĝas araneojn, mi fuĝas drogon (se mi konas la kaŭzon), aŭ mi evitas trovi kaŭzon, laŭ la frojda skemo.

"mi fuĝas kial mi timas" estas psikoterapia vortludo.

sergejm (프로필 보기) 2018년 11월 1일 오전 4:51:17

Mi komprenas 'mi scias kial mi timas', 'mi vidas kial mi timas', 'mi diras kial mi timas' - la verboj estas transitivaj, sed ne 'mi kuras kial mi timas', 'mi fuĝas kial mi timas' - la verboj netransitivaj. Necesas diri 'mi kuras/fuĝas de tio, kial mi timas', 'de/el tio' estas nepra, 'tion/na tio' ne eblas, 'mi kuras al tio, kial mi timas' - estas stranga, sed eblas.
amigueo:"mi fuĝas kial mi timas" estas psikoterapia vortludo.
Ĝuste ĉi tio ĝi estas, normale tiel oni ne diras.

Kirilo_instruas (프로필 보기) 2018년 11월 6일 오후 1:37:01

Estas terure!

Post longa paŭzo mi vizitas tiun forumon, kaj konstatas, ke la sekcio pri demando preskaŭ komplete dronas en la sencelaj lingvoludoj de Amigueo, kiu ŝajne eltondis E-ajn morfemojn kaj miksas ilin laŭplaĉe.

Damne, tio estas ejo, kie komencantoj ekhavu helpon kaj ne konfuziĝu per tiaj stultaĵoj. Se mi estrus la paĝon, mi jam longe barus la eniron al Amigueo pro spamado aŭ trolado.

amigueo (프로필 보기) 2018년 11월 16일 오전 12:08:00

mi dankas diversajn klarigojn surtuto de sergejm.
ridulo.gif

Gehel (프로필 보기) 2018년 12월 11일 오후 4:33:22

Kirilo_instruas:Estas terure!

Post longa paŭzo mi vizitas tiun forumon, kaj konstatas, ke la sekcio pri demando preskaŭ komplete dronas en la sencelaj lingvoludoj de Amigueo, kiu ŝajne eltondis E-ajn morfemojn kaj miksas ilin laŭplaĉe.

Damne, tio estas ejo, kie komencantoj ekhavu helpon kaj ne konfuziĝu per tiaj stultaĵoj. Se mi estrus la paĝon, mi jam longe barus la eniron al Amigueo pro spamado aŭ trolado.
Prave! La komencanto, kiu mi estas, eknervoziĝas.

StefKo (프로필 보기) 2018년 12월 11일 오후 10:13:27

amigueo:mi dankas diversajn klarigojn surtuto de sergejm.
ridulo.gif
Kial surtuto kaj ne ekz. antaŭ ĉio, ĉefe, precipe, unuavice?

sergejm (프로필 보기) 2018년 12월 11일 오후 10:39:27

StefKo:
amigueo:mi dankas diversajn klarigojn surtuto de sergejm.
ridulo.gif
Kial surtuto kaj ne ekz. antaŭ ĉio, ĉefe, precipe, unuavice?
Li verŝajne havas subkomprenata 'sur tuto', sed eble mi eraras. Amigueo ofte estas malfacile komprenata pro liaj in-ventoj.

Metsis (프로필 보기) 2018년 12월 12일 오전 8:24:36

Surtuto estas vesto laŭ PIV. Sed jes, Amigueo estas reta trolo de Lernu, eble ĉiu retejo devus havi sian propran ridego.gif

Turfalko (프로필 보기) 2018년 12월 22일 오후 3:38:46

"vi kuras pro timon" devas esti "vi kuras pro timo"

다시 위로