לתוכן העניינים

kio estas la xgusta vorto por mona translokigo ?

של klara_akvo, 27 באוקטובר 2018

הודעות: 9

שפה: Esperanto

klara_akvo (הצגת פרופיל) 27 באוקטובר 2018, 03:43:22

kio estas la xgusta vorto por mona translokigo ?

sergejm (הצגת פרופיל) 27 באוקטובר 2018, 11:21:01

Laŭ Kondratjev:
перево́д
~ де́нег на друго́й счёт transigo de mono en alian konton;
~ де́нег на депоне́нт transigo de mono en deponkonton; depono de mono;
~ де́нег по по́чте transigo de mono per poŝto;
~ де́нег по телегра́фу transigo de mono per telegrafo;
~ до́лларов в рубли́ transigo (или konverto) de dolaroj en rublojn;
почто́вый ~ poŝtmandato;
перевести́ де́ньги почто́вым ~ом transigi monon per poŝtmandato; transigi monon poŝtmandate;
перевести́ чек в де́ньги transigi ĉekon en monon; monigi ĉekon;

Tamen en PIV tian signifon 'transigi' ne havas. 'monigi' en PIV ĉeestas.

thyrolf (הצגת פרופיל) 27 באוקטובר 2018, 14:10:32

laŭ vortaro.net:

ĝiri (tr)
1 £ Transpagi iun sumon el sia konto en la konton de iu alia: K-do B. ĝiris hodiaŭ per ŝtata banko la sumon de 200 eŭroj en la konton de SAT.

klara_akvo (הצגת פרופיל) 27 באוקטובר 2018, 14:15:31

En PIV 'monigi' estas indikita por transformi en monon. Do, ne estas la bona vorto, xcar en la devena konto la mono estas jam mono !

Ne estis klara, sed mia demando estis pri transigo de mono inter du kontoj

Mi proponas simple diri 'banka monsendo'

Metsis (הצגת פרופיל) 27 באוקטובר 2018, 14:31:36

Via originala esprimo "mona translokigo" estas bona, ĉar ĝi havas prefikson "trans-", kiu indikas, ke temas pri du kontoj. "Translokigo" ankaŭ ne specifas kiel la transigo okazas. Al mi "ĝiro" asocias kun "ĝirilo", iu papero, kaj tiamaniere estas iu malmoderna, ne plu uzata metodo.

sergejm (הצגת פרופיל) 27 באוקטובר 2018, 17:17:36

Taŭgas 'transpagi', uzata por defini 'ĝiri'
Sed vorto 'transpagi' mem mankas en PIV.

klara_akvo (הצגת פרופיל) 27 באוקטובר 2018, 21:48:07

Mi ne xsatas 'translokigi' xcar la mono ne estas en ia loko sed en konto !

La vorto ke mi serxcis estas 'xgiri' kaj do 'xgiro'.

Se xgirilo estas formulpapero, tio ne implicas ke xgirilo estas la sola kielo por xgiri !

Do mi opinias ke mi diros 'reta xgiro'

Urho (הצגת פרופיל) 28 באוקטובר 2018, 10:47:24

La vortoj ĝiri, ĝiro estas bonaj.

Parenteze: klara_akvo, bonvolu legi la fadenon Pri X-metodo en lernu!.

klara_akvo (הצגת פרופיל) 28 באוקטובר 2018, 19:29:51

Mi legis la fadenon "Pri X-metodo en lernu!" kaj mi dankas vin.

לראש הדף