メッセージ: 5
言語: Esperanto
Miland (プロフィールを表示) 2008年6月13日 8:25:55
(a) Estas tri stacioj, A, B kaj C, havante respektivajn koordinatojn (1, 0, 0), (0, 0, 1) kaj (1, 1, 1). Kiom da gradojn havas la angulo inter la vojo de A al B, kaj tio de B al C?
(b) Supozu ke estas pli malgrandaj stacioj, I, J kaj K, respektive havante koordinatojn (0, 0, 0.5), (0.5, 0, 1) kaj (1, 0.5, 1). Kiel granda estas la angulo (en gradoj) inter la vojo de I al J, kaj tio de J al K?
Notu ke kvankam oni povas solvi la problemon uzante vektoran geometrion, estas pli simpla metodo, kiun multe da infanoj povus kompreni (se ili komprenus la koordinatojn de la stacioj per bildo aŭ modelo).
La ĝustaj solvoj gajnos po verda stelo!
Filu (プロフィールを表示) 2008年6月13日 14:25:23
(b) 120°
Miland (プロフィールを表示) 2008年6月13日 15:58:21
Filu:(a)..(b)..Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas ambaŭ verdajn stelojn:
* *
Jen la 'infana' metodo:
Prenu kubon, skribu la koordinatojn sur li kaj desegnu tra ili la vojojn. Vi povas aldoni liniojn por formi egalflankan triangulon en la unua kazo, kaj egalflankan sesangulon en la alia.
Filu (プロフィールを表示) 2008年6月13日 16:43:13
Miland:Jen la 'infana' metodo:Miland!!! Ne taŭgas tiu maniero por infanoj!!!
Vi povas aldoni liniojn por formi [...] egalflankan seksangulon en la alia.
Miland (プロフィールを表示) 2008年6月13日 18:05:43
Filu:Miland!!! Ne taŭgas tiu maniero por infanoj!!!Ve, mi komprenas - la eraro korektiĝis!