본문으로

100.000 artikoloj en la Esperanto-vikipedio!

글쓴이: novatago, 2008년 6월 15일

글: 38

언어: Esperanto

Clet (프로필 보기) 2009년 5월 24일 오전 10:46:14

R2D2!:Tıo estas kıel “XX estas urbo en lando XX, kaj havas XX loĝantoj”, kaj la komputılo nur anstataŭıgas XX por la vortoj.

—Ilhuıtemoc δ
Tute prave, jen la artikolo pri "mia" urbo Ville-la-Grand
volapüka roboto:Ville la Grand binon zif in ziläk: [[[Haute-Savoie]], in topäd: [[[Rhône-Alpes]], in Fransän.

Sürfat ela Ville la Grand binon mö 4,4 km².

Ville la Grand labon belödanis 6 989 (1999).
(Bedaŭrinde nenia artikolo esperante)

Ne estas mia urbo, ĉar mi ne estas urb-posedanto. Pli ĝuste estus diri ke mi estas ĝia loĝanto...

horsto (프로필 보기) 2009년 5월 24일 오전 11:36:40

Clet:Bedaŭrinde nenia artikolo esperante
Saluton Clet,
ni ja povus verki (aŭ traduki) artikolon en vikipedio!
Surprizis min, ke la germana vikipedio havas pli da teksto pri la urbo ol la franca.

Clet (프로필 보기) 2009년 5월 24일 오후 6:05:28

Saluton, Horsto !

Jes, ni povas ! mi eĉ komencis !

La "Kunlaboraĵo de la semajno" temas pri Viŝnugupta Ĉanakja, Barata antikvulo... ne tre estas mia fako... Mi do kreis artikolon pri mia urbeto... kaj baldaŭ la ĉirkaŭajn urbetojn...

horsto:....Surprizis min, ke la germana vikipedio havas pli da teksto pri la urbo ol la franca.
Kompreneble, la germana estas la dua lingvo de Wikipedio...

Rogir (프로필 보기) 2009년 5월 25일 오후 5:56:24

Al ĉiuj lernuanoj: faru vikipedian artiklon pri via propra urbo! Mi jam komencas!

dobri (프로필 보기) 2009년 5월 26일 오후 1:29:14

Rogir:Al ĉiuj lernuanoj: faru vikipedian artiklon pri via propra urbo! Mi jam komencas!
Bona ideo, sed mi faris ĝin jam antaŭ 2 jaroj. Bonvolu fari artikolon ankaŭ pri via ĉirkaŭaĵo! Pri proksimaj urboj, vilaĝoj aŭ vidindaĵoj. Ekzemple mi lastatempe fotis novkonstruitan malgrandan belvidturon ĉe proksima vilaĝo kaj nun strebas doni la foton al Vikipedio. Dume mi ne sukcesis!

Clet (프로필 보기) 2009년 5월 27일 오후 9:42:38

Rogir:Al ĉiuj lernuanoj: faru vikipedian artiklon pri via propra urbo! Mi jam komencas!
Jes! ankaŭ mi !
Kaj kiam mi estos fininta, mi transloĝiĝos por verki artikolon pri 'mia' nova urbeto...

Espi (프로필 보기) 2009년 5월 27일 오후 11:49:05

Clet:Kompreneble, la germana estas la dua lingvo de Wikipedio...
... kaj la plej preciza ... (pli preciza ol la angla!, laŭ Vikipedi-fondinto)

Amike
Klaus-Peter

Rogir (프로필 보기) 2009년 5월 28일 오후 12:36:26

Nur ĉar li ne konas esperanton. Kaj fakte, kiu lingvo ne estas pli preciza ol la angla?

Espi (프로필 보기) 2009년 5월 28일 오후 9:28:37

Rogir:Kaj fakte, kiu lingvo ne estas pli preciza ol la angla?
Bonege, Rogir! sal.gif

Rogir (프로필 보기) 2009년 5월 29일 오후 2:23:26

Kaj mi ankaŭ scias la ĝustan respondon: gne ?
Tio estas ege malpreciza.

다시 위로