Al la enhavo

100.000 artikoloj en la Esperanto-vikipedio!

de novatago, 2008-junio-15

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

Frankp (Montri la profilon) 2009-oktobro-15 13:56:12

Kiu laboras kun la Esperanto-Vikipedio?

Aslan (Montri la profilon) 2009-oktobro-15 14:39:49

De tempe al tempe mi laboras kun Esperanto-Vikipedio. Bedaŭrinde, mi ne parolas Esperanton sufiĉe bone (laŭ mi), do miaj artikoloj ne estas tre bone.

Clet (Montri la profilon) 2009-oktobro-17 19:30:14

Ankaŭ mi laboras por ĝi, sen nuntempe, pro venonta transloĝiĝo, mi havas tempo por redakti averaĝe nur po unu artikolo(n) ĉiutage.

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-decembro-15 10:58:38

Pri Vikipedio(j) nuntempe, ĉu mi estas la sola homo kiu estas ĉagrenata de la konstanta vido de la vizaĝo de Jimmy Wales?

dobri (Montri la profilon) 2010-decembro-15 18:46:48

Roberto12:Pri Vikipedio(j) nuntempe, ĉu mi estas la sola homo kiu estas ĉagrenata de la konstanta vido de la vizaĝo de Jimmy Wales?
Vi ne estas sola. Ankaŭ min li ĝenas. Tamen vi povas fermi la fenestreton.

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-decembro-16 10:17:16

dobri:
Roberto12:Pri Vikipedio(j) nuntempe, ĉu mi estas la sola homo kiu estas ĉagrenata de la konstanta vido de la vizaĝo de Jimmy Wales?
Vi ne estas sola. Ankaŭ min li ĝenas. Tamen vi povas fermi la fenestreton.
Aaa, mi ne sciis tion - dankon!

danielcg (Montri la profilon) 2011-januaro-06 01:23:58

Roberto12:Pri Vikipedio(j) nuntempe, ĉu mi estas la sola homo kiu estas ĉagrenata de la konstanta vido de la vizaĝo de Jimmy Wales?
Vi certe ne estas la sola kiun tio ĉagrenas.

Se vi uzas la retesplorilon Google Chrome, ekzistas kromprogramo kiu ĝuste fermas aŭtomate tiun anoncfenestreton.

Mi nuntempe uzas la esperantlingvan version de Firefox, kaj ankoraŭ ne trovis similan kromprogramon.

Via,

Daniel

sinjoro (Montri la profilon) 2011-januaro-06 02:09:14

Ĉu vi scias kio estis la celo de tiu "ĝeno"? Ĝi ja celis kolekti monon por ke Vikipedio plu ekzistu kiel senpaga kaj libera scio-fonto. Se vi ne volas finance kontribui en la projekto almenaŭ akceptu tion, ke danke al tia "ĉagrena vido" vi rajtas plu uzi la paĝaron.

Reen al la supro