İçerik Görüntüleme

100.000 artikoloj en la Esperanto-vikipedio!

başlangıç novatago, 15 Haziran 2008

Mesajlar: 38

Dil: Esperanto

Frankp (Profili görüntüle) 15 Ekim 2009 13:56:12

Kiu laboras kun la Esperanto-Vikipedio?

Aslan (Profili görüntüle) 15 Ekim 2009 14:39:49

De tempe al tempe mi laboras kun Esperanto-Vikipedio. Bedaŭrinde, mi ne parolas Esperanton sufiĉe bone (laŭ mi), do miaj artikoloj ne estas tre bone.

Clet (Profili görüntüle) 17 Ekim 2009 19:30:14

Ankaŭ mi laboras por ĝi, sen nuntempe, pro venonta transloĝiĝo, mi havas tempo por redakti averaĝe nur po unu artikolo(n) ĉiutage.

Roberto12 (Profili görüntüle) 15 Aralık 2010 10:58:38

Pri Vikipedio(j) nuntempe, ĉu mi estas la sola homo kiu estas ĉagrenata de la konstanta vido de la vizaĝo de Jimmy Wales?

dobri (Profili görüntüle) 15 Aralık 2010 18:46:48

Roberto12:Pri Vikipedio(j) nuntempe, ĉu mi estas la sola homo kiu estas ĉagrenata de la konstanta vido de la vizaĝo de Jimmy Wales?
Vi ne estas sola. Ankaŭ min li ĝenas. Tamen vi povas fermi la fenestreton.

Roberto12 (Profili görüntüle) 16 Aralık 2010 10:17:16

dobri:
Roberto12:Pri Vikipedio(j) nuntempe, ĉu mi estas la sola homo kiu estas ĉagrenata de la konstanta vido de la vizaĝo de Jimmy Wales?
Vi ne estas sola. Ankaŭ min li ĝenas. Tamen vi povas fermi la fenestreton.
Aaa, mi ne sciis tion - dankon!

danielcg (Profili görüntüle) 6 Ocak 2011 01:23:58

Roberto12:Pri Vikipedio(j) nuntempe, ĉu mi estas la sola homo kiu estas ĉagrenata de la konstanta vido de la vizaĝo de Jimmy Wales?
Vi certe ne estas la sola kiun tio ĉagrenas.

Se vi uzas la retesplorilon Google Chrome, ekzistas kromprogramo kiu ĝuste fermas aŭtomate tiun anoncfenestreton.

Mi nuntempe uzas la esperantlingvan version de Firefox, kaj ankoraŭ ne trovis similan kromprogramon.

Via,

Daniel

sinjoro (Profili görüntüle) 6 Ocak 2011 02:09:14

Ĉu vi scias kio estis la celo de tiu "ĝeno"? Ĝi ja celis kolekti monon por ke Vikipedio plu ekzistu kiel senpaga kaj libera scio-fonto. Se vi ne volas finance kontribui en la projekto almenaŭ akceptu tion, ke danke al tia "ĉagrena vido" vi rajtas plu uzi la paĝaron.

Başa geri dön