Messages: 38
Language: Esperanto
Clet (User's profile) May 24, 2009, 10:46:14 AM
R2D2!:Tıo estas kıel “XX estas urbo en lando XX, kaj havas XX loĝantoj”, kaj la komputılo nur anstataŭıgas XX por la vortoj.Tute prave, jen la artikolo pri "mia" urbo Ville-la-Grand
—Ilhuıtemoc δ
volapüka roboto:Ville la Grand binon zif in ziläk: [[[Haute-Savoie]], in topäd: [[[Rhône-Alpes]], in Fransän.(Bedaŭrinde nenia artikolo esperante)
Sürfat ela Ville la Grand binon mö 4,4 km².
Ville la Grand labon belödanis 6 989 (1999).
Ne estas mia urbo, ĉar mi ne estas urb-posedanto. Pli ĝuste estus diri ke mi estas ĝia loĝanto...
horsto (User's profile) May 24, 2009, 11:36:40 AM
Clet:Bedaŭrinde nenia artikolo esperanteSaluton Clet,
ni ja povus verki (aŭ traduki) artikolon en vikipedio!
Surprizis min, ke la germana vikipedio havas pli da teksto pri la urbo ol la franca.
Clet (User's profile) May 24, 2009, 6:05:28 PM
Jes, ni povas ! mi eĉ komencis !
La "Kunlaboraĵo de la semajno" temas pri Viŝnugupta Ĉanakja, Barata antikvulo... ne tre estas mia fako... Mi do kreis artikolon pri mia urbeto... kaj baldaŭ la ĉirkaŭajn urbetojn...
horsto:....Surprizis min, ke la germana vikipedio havas pli da teksto pri la urbo ol la franca.Kompreneble, la germana estas la dua lingvo de Wikipedio...
Rogir (User's profile) May 25, 2009, 5:56:24 PM
dobri (User's profile) May 26, 2009, 1:29:14 PM
Rogir:Al ĉiuj lernuanoj: faru vikipedian artiklon pri via propra urbo! Mi jam komencas!Bona ideo, sed mi faris ĝin jam antaŭ 2 jaroj. Bonvolu fari artikolon ankaŭ pri via ĉirkaŭaĵo! Pri proksimaj urboj, vilaĝoj aŭ vidindaĵoj. Ekzemple mi lastatempe fotis novkonstruitan malgrandan belvidturon ĉe proksima vilaĝo kaj nun strebas doni la foton al Vikipedio. Dume mi ne sukcesis!
Clet (User's profile) May 27, 2009, 9:42:38 PM
Rogir:Al ĉiuj lernuanoj: faru vikipedian artiklon pri via propra urbo! Mi jam komencas!Jes! ankaŭ mi !
Kaj kiam mi estos fininta, mi transloĝiĝos por verki artikolon pri 'mia' nova urbeto...
Espi (User's profile) May 27, 2009, 11:49:05 PM
Clet:Kompreneble, la germana estas la dua lingvo de Wikipedio...... kaj la plej preciza ... (pli preciza ol la angla!, laŭ Vikipedi-fondinto)
Amike
Klaus-Peter
Rogir (User's profile) May 28, 2009, 12:36:26 PM
Espi (User's profile) May 28, 2009, 9:28:37 PM
Rogir:Kaj fakte, kiu lingvo ne estas pli preciza ol la angla?Bonege, Rogir!

Rogir (User's profile) May 29, 2009, 2:23:26 PM
Tio estas ege malpreciza.