Al la enhavo

Republikado de mia blogo

de novatago, 2019-januaro-20

Mesaĝoj: 136

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2022-aprilo-19 10:06:21

Ĉu vi iam aŭdas fajfon, kiun nur vi aŭdas? Jen mito pri tio.

nornen (Montri la profilon) 2022-aprilo-21 20:52:04

Ho ve, ekde kiam mi suferis du akustikajn traŭmatojn, ŝajne la tuta mondo parolas pri mi la tutan tempon.

novatago (Montri la profilon) 2022-majo-15 09:18:23

Laŭ statistiko, la unua seksumado de viroj malfruiĝas. Mi donas eblan, verŝajnan, kialon.

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-junio-10 17:47:08

Mi ne scias pri la reala seksum-situacio en malproksima Hispanio, sed rusiaj gejunuloj, inter kiuj mi havas nemalmulte da parencoj kaj konatuloj, seksumas sufiĉe aktive, inkluzive dank' al poŝ-telefonoj.

novatago (Montri la profilon) 2022-julio-15 18:32:51

novatago (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-17 12:07:09

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-19 10:34:55

Provu pli klare kaj konkrete esprimi viajn opiniojn, señor Novatago.

novatago (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-19 11:14:15

SlavikDze:Provu pli klare kaj konkrete esprimi viajn opiniojn, señor Novatago.
Nu, mi ne povas diveni tion, kion vi ne bone komprenis. Tamen, mi relegis la tekston kaj mi trovis eraron, kaj kelkajn frazojn, kuij povus esti pli bone kaj pli klare esprimitajn. Mi korektis ilin sed eble ne ĉio, laŭ via vidpunkto.

Metsis (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-19 14:34:45

Nun mi iĝis scivola kaj ankaŭ legis la pastintapreritan artikolon. Mi samopinias kun SlavikDze. Vi multe uzas senligajn aldonaĵojn, kaj mi ne certas, ĉu oni povas havi infinitivon kiel objekton al la verbo "defendi". Kutime oni defendas iun aŭ ion. Se vi celas diri, ke vi defendas ies rajton fari ion, vi ne povas forlasi la vorton "rajto".

novatago (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-19 16:39:43

Metsis:mi ne certas, ĉu oni povas havi infinitivon kiel objekton al la verbo "defendi". Kutime oni defendas iun aŭ ion. Se vi celas diri, ke vi defendas ies rajton fari ion, vi ne povas forlasi la vorton "rajto".
Mi ne diskutos pri la afero, kaj mi ne diras, ke mi certe aŭ nepre pravas ĉar eble mi ne pravas. Tamen, mi eksplikos min: verboj estas agoj. Se mi diras "mi defendas konsciiĝi" mi celas diri "mi defendas la agon iĝi konscia", kaj fakte, ĉi-kaze, mi tute celas diri "agon -i" ĉar mi ne celas diri devon, rajton, neceson aŭ ion alian. Nu, laŭ mi, diri "defendi agon -i" tute samas al simple diri "defendi -i".

Fakte, mia sola demando por vi, Metsis, estas ĉu la teksto estas komprenebla.

Reen al la supro