Kio estis la plej malfacilaj sonoj por vi lerni en Esperanto?
de Gusar00ni, 2019-februaro-17
Mesaĝoj: 15
Lingvo: Esperanto
Ruslan3737 (Montri la profilon) 2019-februaro-22 14:11:02
StefKo:Ne, en la vorto взяв estas letero В - V, kvankam eble vi pravas, ĉar ĝi similas al Ŭ en tiu vorto. Kaj Л estas L, Ŭ tute ne ekzistas en rusa alfabeto, sed V kaj U povas simili al ĝi en kelkaj vortojRuslan3737:La letero kiu estis pli malpli malfacila por mi estis Ŭ. Mi estas ĉeĉena kaj parolas ruse kaj ĉeĉene, Ŭ estas ununura esperanta letero kiu ne ekzistas en la Ĉeĉena lingvo kaj ankaŭ en la RusaKiele ne ekzistas? Ekz. Ja vzjaŭ tio estas: "Mi prenis".
Rusa "л" estas esperanta "ŭ" (Temas pri la oficiala rusa lingvo, ne dialektoj). Ja la fadeno koncernas sonojn, ne literojn.
StefKo (Montri la profilon) 2019-februaro-22 15:44:11
Ruslan3737:Mi skribis pri prononco, ne litero! Vorto "vzjaŭ" mi ekskribis kiel oni prononcas ĝin! Analogie ja ponjaŭ, ja praĉitaŭ, paŭovina, ŭadoĉki, kaj miloj aliaj vortoj skribitaj fonetike. Ĉie la rusa "л" mi ekskribis kiel esperanta "ŭ", ĉar ili estas prononcitaj tiel same.StefKo:Ne, en la vorto взяв estas letero В - V, kvankam eble vi pravas, ĉar ĝi similas al Ŭ en tiu vorto. Kaj Л estas L, Ŭ tute ne ekzistas en rusa alfabeto, sed V kaj U povas simili al ĝi en kelkaj vortojRuslan3737:La letero kiu estis pli malpli malfacila por mi estis Ŭ. Mi estas ĉeĉena kaj parolas ruse kaj ĉeĉene, Ŭ estas ununura esperanta letero kiu ne ekzistas en la Ĉeĉena lingvo kaj ankaŭ en la RusaKiele ne ekzistas? Ekz. Ja vzjaŭ tio estas: "Mi prenis".
Rusa "л" estas esperanta "ŭ" (Temas pri la oficiala rusa lingvo, ne dialektoj). Ja la fadeno koncernas sonojn, ne literojn.
sergejm (Montri la profilon) 2019-februaro-22 15:50:24
Sed en iuj dialektoj 'л' (en certaj pozicioj) estas prononcataj kiel pola 'ł', kiu sonas kiel 'ŭ'.
Sed pli ofte kiel 'ŭ' oni prononcas 'в' - same en certaj pozicioj.
ja ponjaŭ, ja praĉitaŭ, paŭovina, ŭadoĉkiNe! 'ja ponjal, ja praĉitál, palavína, ládaĉki' - almenaŭ en literatura rusa lingvo.
Iuj povas prononci 'aŭtóbus, aŭditórija, Jeŭrópa' - kvankam en literatura lingvo 'aftóbus, auditórija, Jevrópa'.
kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-18 19:38:40
al mia samparano mi provas lernigi E~on. estas malsukcese. tiu baraktas kontraŭ ``kv``. mi ankoraŭ ne menciis al tiu la vortojn knabo, gvati.......
kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-20 00:36:06
kion ĝuste mi diras? jen: la vorto ``punkto`` malfacilegas por mi.