訊息: 15
語言: Esperanto
Ruslan3737 (顯示個人資料) 2019年2月22日下午2:11:02
StefKo:Ne, en la vorto взяв estas letero В - V, kvankam eble vi pravas, ĉar ĝi similas al Ŭ en tiu vorto. Kaj Л estas L, Ŭ tute ne ekzistas en rusa alfabeto, sed V kaj U povas simili al ĝi en kelkaj vortojRuslan3737:La letero kiu estis pli malpli malfacila por mi estis Ŭ. Mi estas ĉeĉena kaj parolas ruse kaj ĉeĉene, Ŭ estas ununura esperanta letero kiu ne ekzistas en la Ĉeĉena lingvo kaj ankaŭ en la RusaKiele ne ekzistas? Ekz. Ja vzjaŭ tio estas: "Mi prenis".
Rusa "л" estas esperanta "ŭ" (Temas pri la oficiala rusa lingvo, ne dialektoj). Ja la fadeno koncernas sonojn, ne literojn.
StefKo (顯示個人資料) 2019年2月22日下午3:44:11
Ruslan3737:Mi skribis pri prononco, ne litero! Vorto "vzjaŭ" mi ekskribis kiel oni prononcas ĝin! Analogie ja ponjaŭ, ja praĉitaŭ, paŭovina, ŭadoĉki, kaj miloj aliaj vortoj skribitaj fonetike. Ĉie la rusa "л" mi ekskribis kiel esperanta "ŭ", ĉar ili estas prononcitaj tiel same.StefKo:Ne, en la vorto взяв estas letero В - V, kvankam eble vi pravas, ĉar ĝi similas al Ŭ en tiu vorto. Kaj Л estas L, Ŭ tute ne ekzistas en rusa alfabeto, sed V kaj U povas simili al ĝi en kelkaj vortojRuslan3737:La letero kiu estis pli malpli malfacila por mi estis Ŭ. Mi estas ĉeĉena kaj parolas ruse kaj ĉeĉene, Ŭ estas ununura esperanta letero kiu ne ekzistas en la Ĉeĉena lingvo kaj ankaŭ en la RusaKiele ne ekzistas? Ekz. Ja vzjaŭ tio estas: "Mi prenis".
Rusa "л" estas esperanta "ŭ" (Temas pri la oficiala rusa lingvo, ne dialektoj). Ja la fadeno koncernas sonojn, ne literojn.
sergejm (顯示個人資料) 2019年2月22日下午3:50:24
Sed en iuj dialektoj 'л' (en certaj pozicioj) estas prononcataj kiel pola 'ł', kiu sonas kiel 'ŭ'.
Sed pli ofte kiel 'ŭ' oni prononcas 'в' - same en certaj pozicioj.
ja ponjaŭ, ja praĉitaŭ, paŭovina, ŭadoĉkiNe! 'ja ponjal, ja praĉitál, palavína, ládaĉki' - almenaŭ en literatura rusa lingvo.
Iuj povas prononci 'aŭtóbus, aŭditórija, Jeŭrópa' - kvankam en literatura lingvo 'aftóbus, auditórija, Jevrópa'.
kvarelcentenorvega (顯示個人資料) 2020年8月18日下午7:38:40
al mia samparano mi provas lernigi E~on. estas malsukcese. tiu baraktas kontraŭ ``kv``. mi ankoraŭ ne menciis al tiu la vortojn knabo, gvati.......
kvarelcentenorvega (顯示個人資料) 2020年8月20日上午12:36:06
kion ĝuste mi diras? jen: la vorto ``punkto`` malfacilegas por mi.