Messages: 9
Language: Esperanto
vaaspuhr (User's profile) March 30, 2019, 4:38:20 AM
StefKo (User's profile) March 30, 2019, 9:13:56 AM
vaaspuhr:mi elektus "bonvole". mi kredas ke uzi "u" ĉi tie ne estas konvena ĉar ni ne volas ordoni bonvolon. tamen ĉi tiu okaze "bonvole" havus du uzon. se iu dirus "bonvolu" mi povus respondi "bone" aŭ "ne gravas por vi (mind your business)". bedaŭrinde "bone" ankaŭ havas du uzon!vaaspuhr, legu (bonvolu legi) tiujn 4 frazojn:
1. vaaspuhr, ĉiam uzu majusklon (A,B,C…) komencante novan frazon.
2. vaaspuhr, bonvolu ĉiam uzi majusklon (A,B,C…) komencante novan frazon.
3. vi, vaaspuhr, bonvole uzas majusklon je komenco de frazo.
4. vaaspuhr, bonvole uzu majusklon (A,B,C…) komencante novan frazon.
1-a estas mia ordono, malĝentila. Mi ordonas al vi uzadon de la majuskloj kiel instruisto al lernanto.
2-a estas mia ĝentila peto – mi petas vin, ĉu vi ne estus tiel bona por uzadi majusklojn.
3-a – tie ĉi mi nur konstatas cirkonstancon en kiu vi uzas majusklojn.
4-a frazo – en ĝi mi petas ke vi uzu majusklojn kiam vi volas. Kia peto? Nesenca, stranga! Ja esperanta ortografio estas fiksita.
„Bonvole” estas e-vorto esprimanta tian cirkonstancon. Pri e-vortoj PMEG skribas:
„
Vorton kun la finaĵo E oni nomas E-vorto. E-vortoj rolas kiel komplementoj kaj en diversaj aliaj frazroloj (§6.2). Ili montras manierojn, lokojn, tempojn, kvantojn k.s.
"
El Vortaro.net:
"bonvoli. Esti tiel bona, ke oni afable konsentas: (...) princa moŝto, ĉu vi ne bonvolos ripozi?"
Tiel mi, kiel komencanto, komprenas uzado de la vorto „bonvoli”.
Se la citita princo estus knabo, la frazon el Vortaro.net oni povus esprimi pli decideme, kiel ĝentilan peton (mi ne scias, ĉu tiel konvenas ĉe princo, ĉar en Polujo forestas princoj): Princa moŝto, bonvolu ripozi!
Metsis (User's profile) March 30, 2019, 5:49:03 PM
Se oni admonas aŭ petas iun fari ion, oni uzas "bonvolu + i-formo de verbo".
vaaspuhr (User's profile) March 30, 2019, 7:14:18 PM
StefKo:Dankon pro uzi vian tempon por mi. kio estas deveno aŭ radiko de "bonvolu, bonvoli"? mi kvankam tiun esprimon ankoraŭ sentas stranga, aspektas ke mi nune devas neeviteble akcepti vorton "bonvolu". mi pensas ke vorto "bonvolu" devus esti adverbo, ne en ordona formo. ĉu tiu similas al iu lingvo?
2. vaaspuhr, bonvolu ĉiam uzi majusklon (A,B,C…) komencante novan frazon.
mi preferas duan signifon de "bonvoli" : 2.Voli fari bonon al iu
sergejm (User's profile) March 30, 2019, 7:26:39 PM
Sed 'bonvolu' estas uzata ankaŭ se la verbo de ago mankas:
"Tason da teo, bonvolu!" = "Bonvolu alporti tason da teo!"
vaaspuhr (User's profile) March 30, 2019, 7:37:09 PM
sergejm:'Bonvolu' signifas 'bone volu'. Komparu rusan 'извольте', latinan 'nolite' (ne volu) - ambaŭ estas uzata kun infinitivo.Kiu estas la gramatika rolo de vortoj 'извольте', 'placet'?
sergejm (User's profile) March 30, 2019, 7:43:44 PM
vaaspuhr:Kiu estas la gramatika rolo de vorto 'извольте'?La sama kiel de esparanta 'bonvolu'. Sed ĝi estas iom arkaika, de XIXa jarcento, kiam Z. kreis Esperanton.
En la nuna rusa oni pli ofte uzas 'пожалуйста!', uzata simile al la angla 'please!'
Traduko de latina 'si placet' = 'se (ĉi tio) plaĉas (al vi)' - povas esti alternanivo al 'bonvolu', sed havas tute alian gramatikan rolon.
sergejm (User's profile) March 31, 2019, 5:46:43 PM
Du 'bonvole' pli estas uzata kun verbo sen u-formo.
StefKo (User's profile) March 31, 2019, 6:30:59 PM
"faru ion bonvole" ne egalas "bonvolu fari ion"! En la unua la modo ordona temas pri FARI, en la dua - pri BONVOLI (dirmaniero ĝentileca do konvencia). Cetere la vorto "voli" ne estas unusenca, do gravas kiel oni komprenas ĝin.
Tiom mi, komencanto. Kiu povas, faru (bonvolu fari) pli!