Vai all’indice

"bonvolu" aŭ "bonvole"

di vaaspuhr, 30 marzo 2019

Messaggi: 11

Lingua: Esperanto

vaaspuhr (Mostra il profilo) 30 marzo 2019 04:38:20

Mi elektus "bonvole". mi kredas ke uzi "u" ĉi tie ne estas konvena ĉar ni ne volas ordoni bonvolon. tamen ĉi tiu okaze "bonvole" havus du uzon. se iu dirus "bonvolu" mi povus respondi "bone" aŭ "ne gravas por vi (mind your business)". bedaŭrinde "bone" ankaŭ havas du uzon!

StefKo (Mostra il profilo) 30 marzo 2019 09:13:56

vaaspuhr:mi elektus "bonvole". mi kredas ke uzi "u" ĉi tie ne estas konvena ĉar ni ne volas ordoni bonvolon. tamen ĉi tiu okaze "bonvole" havus du uzon. se iu dirus "bonvolu" mi povus respondi "bone" aŭ "ne gravas por vi (mind your business)". bedaŭrinde "bone" ankaŭ havas du uzon!
vaaspuhr, legu (bonvolu legi) tiujn 4 frazojn:

1. vaaspuhr, ĉiam uzu majusklon (A,B,C…) komencante novan frazon.
2. vaaspuhr, bonvolu ĉiam uzi majusklon (A,B,C…) komencante novan frazon.
3. vi, vaaspuhr, bonvole uzas majusklon je komenco de frazo.
4. vaaspuhr, bonvole uzu majusklon (A,B,C…) komencante novan frazon.

1-a estas mia ordono, malĝentila. Mi ordonas al vi uzadon de la majuskloj kiel instruisto al lernanto.
2-a estas mia ĝentila peto – mi petas vin, ĉu vi ne estus tiel bona por uzadi majusklojn.
3-a – tie ĉi mi nur konstatas cirkonstancon en kiu vi uzas majusklojn.
4-a frazo – en ĝi mi petas ke vi uzu majusklojn kiam vi volas. Kia peto? Nesenca, stranga! Ja esperanta ortografio estas fiksita.

„Bonvole” estas e-vorto esprimanta tian cirkonstancon. Pri e-vortoj PMEG skribas:

Vorton kun la finaĵo E oni nomas E-vorto. E-vortoj rolas kiel komplementoj kaj en diversaj aliaj frazroloj (§6.2). Ili montras manierojn, lokojn, tempojn, kvantojn k.s.
"
El Vortaro.net:
"bonvoli. Esti tiel bona, ke oni afable konsentas: (...) princa moŝto, ĉu vi ne bonvolos ripozi?"

Tiel mi, kiel komencanto, komprenas uzado de la vorto „bonvoli”.
Se la citita princo estus knabo, la frazon el Vortaro.net oni povus esprimi pli decideme, kiel ĝentilan peton (mi ne scias, ĉu tiel konvenas ĉe princo, ĉar en Polujo forestas princoj): Princa moŝto, bonvolu ripozi!

MiMalamasLaAnglan (Mostra il profilo) 30 marzo 2019 14:24:34

Mi pensas, ke oni devus uzi la vorton "bonvolu" kun sendifinaj verboj kaj la vorton "bonvole" kun ordonaj verboj. Mi pliŝatas la vorton "bonvole", sed la vorton "bonvolu" uzas pli da homoj. Ne estas signifa malsameco inter la du vortoj.

Metsis (Mostra il profilo) 30 marzo 2019 17:49:03

Ne. La vorto "bonvole" estas adverbo, kaj adverboj iel priskribas la verbon (ĉi tiu bindaĵo inter adverbo kaj verbo estas tre forta en E-o kaj konsekvence oni ofte skribas adverbon ĝuste antaŭ la verbon). Do "vaaspuhr bonvole uzas ion" signifas, ke vaaspuhr uzas ion laŭ bonvola maniero. Vd. la eltiraĵojn, kiujn Stefko poŝtis.

Se oni admonas aŭ petas iun fari ion, oni uzas "bonvolu + i-formo de verbo".

vaaspuhr (Mostra il profilo) 30 marzo 2019 19:14:18

StefKo:
2. vaaspuhr, bonvolu ĉiam uzi majusklon (A,B,C…) komencante novan frazon.
Dankon pro uzi vian tempon por mi. kio estas deveno aŭ radiko de "bonvolu, bonvoli"? mi kvankam tiun esprimon ankoraŭ sentas stranga, aspektas ke mi nune devas neeviteble akcepti vorton "bonvolu". mi pensas ke vorto "bonvolu" devus esti adverbo, ne en ordona formo. ĉu tiu similas al iu lingvo?
mi preferas duan signifon de "bonvoli" : 2.Voli fari bonon al iu

sergejm (Mostra il profilo) 30 marzo 2019 19:26:39

'Bonvolu' signifas 'bone volu', 'estu via bona volo'. Komparu rusan 'извольте', latinan 'nolite' (ne volu) - ambaŭ estas uzata kun infinitivo.
Sed 'bonvolu' estas uzata ankaŭ se la verbo de ago mankas:
"Tason da teo, bonvolu!" = "Bonvolu alporti tason da teo!"

vaaspuhr (Mostra il profilo) 30 marzo 2019 19:37:09

sergejm:'Bonvolu' signifas 'bone volu'. Komparu rusan 'извольте', latinan 'nolite' (ne volu) - ambaŭ estas uzata kun infinitivo.
Kiu estas la gramatika rolo de vortoj 'извольте', 'placet'?

sergejm (Mostra il profilo) 30 marzo 2019 19:43:44

vaaspuhr:Kiu estas la gramatika rolo de vorto 'извольте'?
La sama kiel de esparanta 'bonvolu'. Sed ĝi estas iom arkaika, de XIXa jarcento, kiam Z. kreis Esperanton.
En la nuna rusa oni pli ofte uzas 'пожалуйста!', uzata simile al la angla 'please!'
Traduko de latina 'si placet' = 'se (ĉi tio) plaĉas (al vi)' - povas esti alternanivo al 'bonvolu', sed havas tute alian gramatikan rolon.

MiMalamasLaAnglan (Mostra il profilo) 31 marzo 2019 15:50:37

Metsis:Ne. La vorto "bonvole" estas adverbo, kaj adverboj iel priskribas la verbon (ĉi tiu bindaĵo inter adverbo kaj verbo estas tre forta en E-o kaj konsekvence oni ofte skribas adverbon ĝuste antaŭ la verbon). Do "vaaspuhr bonvole uzas ion" signifas, ke vaaspuhr uzas ion laŭ bonvola maniero. Vd. la eltiraĵojn, kiujn Stefko poŝtis.

Se oni admonas aŭ petas iun fari ion, oni uzas "bonvolu + i-formo de verbo".
Mi scias, ke la vorto "bonvole" estas adverbo, kaj mi ŝatas uzi ĝin, ĉar ĝi bezonas la u-formon de la ordona verbo. Tamen, kiel vi diris, "bonvole" signifas "kun bona volo". Kio estas la malsameco inter "havu la bonon volon por fari ion" (bonvolu) kaj "faru ion kun bona volo" (bonvole)?

sergejm (Mostra il profilo) 31 marzo 2019 17:46:43

Bonvolu fari tion! - Mi bonvole faris tion.
Du 'bonvole' pli estas uzata kun verbo sen u-formo.

Torna all’inizio