Mesaĝoj: 13
Lingvo: Esperanto
vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-marto-31 05:18:18
sudanglo (Montri la profilon) 2019-marto-31 12:15:39
Waterproof - akvo-imuna, hermetika
Child proof - infan-sekura
Bulletproof (literal) - paf-protektata, kuglo-rezista
Bulletproof (figurative) -fiasko-imuna
Foolproof - idiot-imuna, ne-fiaskigebla
StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-31 15:13:16
MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-marto-31 15:54:10
StefKo:Mi ne scipovas bone la anglan, do mia demando: Ĉu la vorton "proof" oni povas nomi "sufikso"?Jes, -proof estas sufikso en la angla.
vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-marto-31 18:38:25
sergejm (Montri la profilon) 2019-marto-31 19:19:43
vaaspuhr:Alia afiksmanko de nia ŝatita Esperanto.Se vi tro ŝatas anglajn afiksojn, por kio al vi Esperanto? Usu la anglan senpere.
Sudanglo montris al vi ke la sufikso estas tradukebla sen aldoni novajn afiksojn.
Metsis (Montri la profilon) 2019-marto-31 20:16:53
vaaspuhr:Alia afiksmanko de nia ŝatita Esperanto.Traduku sencojn, signifojn, ne vortojn. Kiel Sudanglo jam montris, la signifo de -proof multe varias. -sekura, -imuna kaj ne..-ebla estas kelkaj bonaj esprimoj por montri kelkajn signifojn de -proof.
vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-aprilo-01 04:44:32
sergejm:Se vi tro ŝatas anglajn afiksojn, por kio al vi Esperanto? Usu la anglan senpere.Supozu ke vi havus unu aŭton, aŭ vi tre šatus ĝin aŭ tre bezonus ĝin. nu, kion vi farus kiam ĝi estas paneita? aŭ kion vi farus kiam ekzemple ne havus lumilon?
Sudanglo montris al vi ke la sufikso estas tradukebla sen aldoni novajn afiksojn.
aŭ mi bezonas Esperanton multe aŭ mi ŝatas tiun multe aŭ ambaŭ.
Metsis:Traduku sencojn, signifojn, ne vortojnVi ja pravas. same mi diris aliloke "ne" ne estas afikso. kvankam strukturo "ne..-ebla" estas vera, sed mi pensas ĝi funkcias kun verboj plibone ol kun substantivoj.
Metsis (Montri la profilon) 2019-aprilo-01 13:45:17
"Ne-" estas taŭga antaŭafikso.
- malnigra = blanka
- malblank = nigra
- nenigra = blanka kaj ĉiuj 50 nuancoj de griza
- neblanka = nigra kaj ĉiuj 50 nuancoj de griza
Pravas, ke afiksoj havas certan karakteron, kun kiu klaso de vortoj oni preferas uzi tiun kaj tiun afikson. Do oni uzas "-ebl" kun verbaj radikoj (vd. PMEG supre).
sergejm (Montri la profilon) 2019-aprilo-01 18:09:12
Neblanka estas en nur ĉi tuj grizaj, sed ankaŭ ruĝa, verda, flava, blua k.t.p.
Kio estas malruĝa? Se temas pli koloroj de semaforo, tio estas verda.
Se temas pli civitana milito en Rusio post 1917 - tio estas blanka.
Do mi malkonsilas uzi mal- kun koloroj.