Aller au contenu

Kiu afikso estas egala al la angla sufikso "-proof"?

de vaaspuhr, 31 mars 2019

Messages : 13

Langue: Esperanto

vaaspuhr (Voir le profil) 31 mars 2019 05:18:18

Kiu afikso estas egala al la angla sufikso "-proof"?

sudanglo (Voir le profil) 31 mars 2019 12:15:39

La traduko iom dependas de tio kio antaŭas la '-proof'

Waterproof - akvo-imuna, hermetika

Child proof - infan-sekura

Bulletproof (literal) - paf-protektata, kuglo-rezista
Bulletproof (figurative) -fiasko-imuna

Foolproof - idiot-imuna, ne-fiaskigebla

StefKo (Voir le profil) 31 mars 2019 15:13:16

Mi ne scipovas bone la anglan, do mia demando: Ĉu la vorton "proof" oni povas nomi "sufikso"?

MiMalamasLaAnglan (Voir le profil) 31 mars 2019 15:54:10

StefKo:Mi ne scipovas bone la anglan, do mia demando: Ĉu la vorton "proof" oni povas nomi "sufikso"?
Jes, -proof estas sufikso en la angla.

vaaspuhr (Voir le profil) 31 mars 2019 18:38:25

Alia afiksmanko de nia ŝatita Esperanto.

sergejm (Voir le profil) 31 mars 2019 19:19:43

vaaspuhr:Alia afiksmanko de nia ŝatita Esperanto.
Se vi tro ŝatas anglajn afiksojn, por kio al vi Esperanto? Usu la anglan senpere.
Sudanglo montris al vi ke la sufikso estas tradukebla sen aldoni novajn afiksojn.

Metsis (Voir le profil) 31 mars 2019 20:16:53

vaaspuhr:Alia afiksmanko de nia ŝatita Esperanto.
Traduku sencojn, signifojn, ne vortojn. Kiel Sudanglo jam montris, la signifo de -proof multe varias. -sekura, -imuna kaj ne..-ebla estas kelkaj bonaj esprimoj por montri kelkajn signifojn de -proof.

vaaspuhr (Voir le profil) 1 avril 2019 04:44:32

sergejm:Se vi tro ŝatas anglajn afiksojn, por kio al vi Esperanto? Usu la anglan senpere.
Sudanglo montris al vi ke la sufikso estas tradukebla sen aldoni novajn afiksojn.
Supozu ke vi havus unu aŭton, aŭ vi tre šatus ĝin aŭ tre bezonus ĝin. nu, kion vi farus kiam ĝi estas paneita? aŭ kion vi farus kiam ekzemple ne havus lumilon?
aŭ mi bezonas Esperanton multe aŭ mi ŝatas tiun multe aŭ ambaŭ.

Metsis:Traduku sencojn, signifojn, ne vortojn
Vi ja pravas. same mi diris aliloke "ne" ne estas afikso. kvankam strukturo "ne..-ebla" estas vera, sed mi pensas ĝi funkcias kun verboj plibone ol kun substantivoj.

Metsis (Voir le profil) 1 avril 2019 13:45:17

Ekzistas antaŭ- kaj postafiksoj.

"Ne-" estas taŭga antaŭafikso.
  • malnigra = blanka
  • malblank = nigra
  • nenigra = blanka kaj ĉiuj 50 nuancoj de griza
  • neblanka = nigra kaj ĉiuj 50 nuancoj de griza
"-ebl" estas taŭga postafikso, kiu respondas al "povas esti farata" laŭ PMEG. Pli precize "fiaskigi" estas "fiaski + igi" kaj -ebla montras, ke io povas esti fiaskigata. Kaj fine oni neas ĝin.

Pravas, ke afiksoj havas certan karakteron, kun kiu klaso de vortoj oni preferas uzi tiun kaj tiun afikson. Do oni uzas "-ebl" kun verbaj radikoj (vd. PMEG supre).

sergejm (Voir le profil) 1 avril 2019 18:09:12

Ĉiu programisto scias, ke inter nigra kaj blanka estas 254 gradoj da griza.
Neblanka estas en nur ĉi tuj grizaj, sed ankaŭ ruĝa, verda, flava, blua k.t.p.
Kio estas malruĝa? Se temas pli koloroj de semaforo, tio estas verda.
Se temas pli civitana milito en Rusio post 1917 - tio estas blanka.
Do mi malkonsilas uzi mal- kun koloroj.

Retour au début