المشاركات: 19
لغة: Esperanto
Miland (عرض الملف الشخصي) 17 يونيو، 2008 6:33:49 م
Viro sonĝis ke, dum la franca revolucio, li estis aristokrato kiu kondamniĝis al morto. Oni prenis lin al la gilotino kaj fiksis la kapon. Sed, kiam la granda klingo falis, la ŝoko kauzis al li koratakon, kaj, kiam li sentis la klingon sur la kolo, li tuj mortis.
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!
Filu (عرض الملف الشخصي) 17 يونيو، 2008 7:07:26 م
Miland:Ĉu ĉi tiu rakonto devas esti vera aŭ ne?La rakonto verŝajne estas vera: tute eblas, ke viro pri tio sonĝis.
Miland (عرض الملف الشخصي) 17 يونيو، 2008 7:22:26 م
NORDULINO (عرض الملف الشخصي) 17 يونيو، 2008 11:09:02 م
Miland (عرض الملف الشخصي) 17 يونيو، 2008 11:51:07 م
NORDULINO (عرض الملف الشخصي) 18 يونيو، 2008 12:59:26 ص
Bonan nokton, espereble sen sonĝoj pri gilotino ktp.
NORDULINO (عرض الملف الشخصي) 18 يونيو، 2008 8:28:27 ص
Same kiel mi, la viro vekiĝis pro sia kriego jam kiam la granda klingo falis.
Do, la rakonto ne estas vera.
Miland (عرض الملف الشخصي) 18 يونيو، 2008 10:31:31 ص
NORDULINO:Dumnokte mi spertis alian solvon..Do, la rakonto ne estas vera.Gratulon! Jes, se la viro mortus tuj, li ne povus diri al aliaj ajn pri lia sonĝo.
Vi gajnas la verdan stelon. Bone farita!
*
NORDULINO (عرض الملف الشخصي) 18 يونيو، 2008 12:08:45 م
Miland (عرض الملف الشخصي) 18 يونيو، 2008 1:12:08 م
NORDULINO:Ĉu li ne nur sonĝis, ke li mortis? Tiuokaze Filu tamen pravis, kaj mi ne meritas la stelon!La punkto de la solvo estas ke, se la rakonto estus vera, ni ne povus lerni pri la sonĝo, pro la morto de la viro. Tial la rakonto ne estas vera.
Ĉu tiu estis via kompreno?