ورود به محتوا

Revolucio aŭ ne

از Miland, 17 ژوئن 2008

پست‌ها: 19

زبان: Esperanto

Miland (نمایش مشخصات) 17 ژوئن 2008،‏ 18:33:49

Ĉu ĉi tiu rakonto devas esti vera aŭ ne?

Viro sonĝis ke, dum la franca revolucio, li estis aristokrato kiu kondamniĝis al morto. Oni prenis lin al la gilotino kaj fiksis la kapon. Sed, kiam la granda klingo falis, la ŝoko kauzis al li koratakon, kaj, kiam li sentis la klingon sur la kolo, li tuj mortis.

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Filu (نمایش مشخصات) 17 ژوئن 2008،‏ 19:07:26

Miland:Ĉu ĉi tiu rakonto devas esti vera aŭ ne?
La rakonto verŝajne estas vera: tute eblas, ke viro pri tio sonĝis.

Miland (نمایش مشخصات) 17 ژوئن 2008،‏ 19:22:26

Nu, ni estu demokratiaj, serĉante pli ol unu opinion. Bone eltrovi tion, kion Nordulino aŭ aliaj opinias pri la stranga afero, kaj ilia kialoj.

NORDULINO (نمایش مشخصات) 17 ژوئن 2008،‏ 23:09:02

Mi tute samopinias kun Filu senkulpa.gif

Miland (نمایش مشخصات) 17 ژوئن 2008،‏ 23:51:07

Ne forgesu ke vi bezonas kialon por la opinio. Ne sufiĉas simple diri ekzemple 'Mi konsentas kun Filu', ĉar ne estas garantio ke Filu pravas. Bonan nokton!

NORDULINO (نمایش مشخصات) 18 ژوئن 2008،‏ 0:59:26

Sed mi ja havas gravan kialon konsenti kun Filu, eĉ se li eble ne pravas. Ĉar li estis tiom kavalireca al mi dum la batalo pri la steloj.
Bonan nokton, espereble sen sonĝoj pri gilotino ktp. rideto.gif

NORDULINO (نمایش مشخصات) 18 ژوئن 2008،‏ 8:28:27

Dumnokte mi spertis alian solvon de la enigmo:
Same kiel mi, la viro vekiĝis pro sia kriego jam kiam la granda klingo falis.
Do, la rakonto ne estas vera.

Miland (نمایش مشخصات) 18 ژوئن 2008،‏ 10:31:31

NORDULINO:Dumnokte mi spertis alian solvon..Do, la rakonto ne estas vera.
Gratulon! Jes, se la viro mortus tuj, li ne povus diri al aliaj ajn pri lia sonĝo.
Vi gajnas la verdan stelon. Bone farita!

*

NORDULINO (نمایش مشخصات) 18 ژوئن 2008،‏ 12:08:45

Ĉu li ne nur sonĝis, ke li mortis? Tiuokaze Filu tamen pravis, kaj mi ne meritas la stelon!

Miland (نمایش مشخصات) 18 ژوئن 2008،‏ 13:12:08

NORDULINO:Ĉu li ne nur sonĝis, ke li mortis? Tiuokaze Filu tamen pravis, kaj mi ne meritas la stelon!
La punkto de la solvo estas ke, se la rakonto estus vera, ni ne povus lerni pri la sonĝo, pro la morto de la viro. Tial la rakonto ne estas vera.
Ĉu tiu estis via kompreno?

بازگشت به بالا