Contenido

Revolucio aŭ ne

de Miland, 17 de junio de 2008

Aportes: 19

Idioma: Esperanto

Miland (Mostrar perfil) 17 de junio de 2008 18:33:49

Ĉu ĉi tiu rakonto devas esti vera aŭ ne?

Viro sonĝis ke, dum la franca revolucio, li estis aristokrato kiu kondamniĝis al morto. Oni prenis lin al la gilotino kaj fiksis la kapon. Sed, kiam la granda klingo falis, la ŝoko kauzis al li koratakon, kaj, kiam li sentis la klingon sur la kolo, li tuj mortis.

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Filu (Mostrar perfil) 17 de junio de 2008 19:07:26

Miland:Ĉu ĉi tiu rakonto devas esti vera aŭ ne?
La rakonto verŝajne estas vera: tute eblas, ke viro pri tio sonĝis.

Miland (Mostrar perfil) 17 de junio de 2008 19:22:26

Nu, ni estu demokratiaj, serĉante pli ol unu opinion. Bone eltrovi tion, kion Nordulino aŭ aliaj opinias pri la stranga afero, kaj ilia kialoj.

NORDULINO (Mostrar perfil) 17 de junio de 2008 23:09:02

Mi tute samopinias kun Filu senkulpa.gif

Miland (Mostrar perfil) 17 de junio de 2008 23:51:07

Ne forgesu ke vi bezonas kialon por la opinio. Ne sufiĉas simple diri ekzemple 'Mi konsentas kun Filu', ĉar ne estas garantio ke Filu pravas. Bonan nokton!

NORDULINO (Mostrar perfil) 18 de junio de 2008 00:59:26

Sed mi ja havas gravan kialon konsenti kun Filu, eĉ se li eble ne pravas. Ĉar li estis tiom kavalireca al mi dum la batalo pri la steloj.
Bonan nokton, espereble sen sonĝoj pri gilotino ktp. rideto.gif

NORDULINO (Mostrar perfil) 18 de junio de 2008 08:28:27

Dumnokte mi spertis alian solvon de la enigmo:
Same kiel mi, la viro vekiĝis pro sia kriego jam kiam la granda klingo falis.
Do, la rakonto ne estas vera.

Miland (Mostrar perfil) 18 de junio de 2008 10:31:31

NORDULINO:Dumnokte mi spertis alian solvon..Do, la rakonto ne estas vera.
Gratulon! Jes, se la viro mortus tuj, li ne povus diri al aliaj ajn pri lia sonĝo.
Vi gajnas la verdan stelon. Bone farita!

*

NORDULINO (Mostrar perfil) 18 de junio de 2008 12:08:45

Ĉu li ne nur sonĝis, ke li mortis? Tiuokaze Filu tamen pravis, kaj mi ne meritas la stelon!

Miland (Mostrar perfil) 18 de junio de 2008 13:12:08

NORDULINO:Ĉu li ne nur sonĝis, ke li mortis? Tiuokaze Filu tamen pravis, kaj mi ne meritas la stelon!
La punkto de la solvo estas ke, se la rakonto estus vera, ni ne povus lerni pri la sonĝo, pro la morto de la viro. Tial la rakonto ne estas vera.
Ĉu tiu estis via kompreno?

Volver arriba