Al la enhavo

Verbo esti

de Ergazomai, 2008-junio-23

Mesaĝoj: 54

Lingvo: Esperanto

nigrarozo (Montri la profilon) 2008-julio-28 14:50:23

Jen la verbo "esti" en itala: "ESSERE"

Io sono
tu sei
egli/ella/lui/lei/esso/essa è
noi siamo
voi siete
essi/esse/loro/ sono

mnlg (Montri la profilon) 2008-julio-28 14:54:23

nigrarozo:Jen la verbo "esti" en itala: "ESSERE"
Oni jam montris ĝin je la unua mesaĝo. Ĉu ĉi tio signifas ke oni nun realdonu ĉiun alian lingvan version, ĉar la rado finis sian turniĝon kaj revenis je la komenciĝa punkto? okulumo.gif

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-julio-28 18:08:50

黄鸡蛋:Ha, ĉi-temo ŝajnas ne rilati al mi. lango.gif En la ĉina lingvo oni ne konjugacias verbojn. Nek en la japana lingvo. Do mi diru ion pri la "esti" en la ĉina lingvo.
En la ĉina lingvo moderna, la verbo "esti" estas "是"(shi4). Tamen oni ofte povas uzi adjektivon kiel predikon, kiel oni uzas [adjektiva radiko]-as en Esperanto.
Mi studis iom la ĉinan, kaj mi legis ke en la ĉina oni ne uzas tensojn por verboj (krom ia vorteto kiel "le" por la perfekto). Do kiel povas la ĉinoj interkompreni ĉiam kaj sendube?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-julio-29 03:11:21

Ergazomai:Mi studis iom la ĉinan, kaj mi legis ke en la ĉina oni ne uzas tensojn por verboj (krom ia vorteto kiel "le" por la perfekto). Do kiel povas la ĉinoj interkompreni ĉiam kaj sendube?
Do ĉinoj demandus: kial necesas verboformoj por interkompreni? Estas multaj vortoj kaj kelkaj vortetoj por montri la tempon, kaj eĉ esprimi la modon. Iam la tono povas esprimi la imperativon. Ja estas neniu problemo. rideto.gif

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-julio-29 18:39:56

Mi trovis malfacilega la legado de pinyin. Tiu havas strangajn sonojn por la okcidenta prononco.

annadahlqvist (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-03 09:16:44

Sveda:

att vara
Jag är
du är
hon/han/det/den är

vi är
ni är
de är

esti=att vara
estas=är
estis=var/har varit
estos=kommer vara/ska vara

horsto (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-03 10:47:29

黄鸡蛋: Iam la tono povas esprimi la imperativon. Ja estas neniu problemo. rideto.gif
Ĉu tio ne estas problemo por la skribita lingvo?

krajono (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-03 12:16:25

La verbo "esti" en estona:

olema - esti
Ma olen - mi estas
Sa oled - vi estas (singularo)
Ta on - li/ŝi/ĝi estas
Me oleme - ni estas
Te olete - vi estas (pluralo/ ĝentile)
Nad olevad - ili estas

Ma olin - mi estis
Sa olid - vi estis (singularo)
Ta oli - li/ŝi/ĝi estis
Me olime - ni estis
Te olite - vi estis (pluralo/ ĝentile)
Nad olid - ili estis

Ole! - estu! (singularo)
Olge! - estu! (pluralo/ ĝentile)
Oleks - estus

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-03 17:53:09

Tio, kion mi pleje trovas stranga en la ĉina gramatiko, estas la kalkulaj vortetoj (se ili diriĝas tiel), kiel ekz. "unu libro de vortaro" anstataŭ "unu vortaro".

Ĉu ili estas ne-necesaj? Kial devus oni bezoni je ili?

Kaj mi ne tute komprenas, kiel la ĉinoj povas interkompreni, ekz. per telefono. Tiu estas vere stranga lingvo, sed mi komprenas, ke eble eŭropaj lingvoj povus esti pli malfacilaj al ĉinoj, ol kiom la ĉina estas malfacila por ni eŭropanoj.

ora knabo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-03 23:19:45

Jen kroate:

En prezento ekzistas 3 (eĉ 4) formoj por "esti - biti":

1. akcentigita nefinita formo:
ja jesam
ti jesi
on jest
mi jesmo
vi jeste
oni jesu

2. neakcentigita nefinita formo:
ja sam
ti si
on je
mi smo
vi ste
oni su

3. finita formo:
ja budem
ti budeš
on bude
mi budemo
vi budete
oni budu

(4.) en iuj dialektoj oni iam mallongigas la finitan formon al:
ja bum
ti buš
on bu
mi bumo
vi bute
oni bu

Reen al la supro