Ku rupapuro rw'ibirimwo

Kion vi pensas pri vikipedio ?

ca, kivuye

Ubutumwa 45

ururimi: Esperanto

Vinisus (Kwerekana umwidondoro) 23 Nyandagaro 2019 13:05:00

Mi opinias, ke ĝi estas ege utila por vastigi mian etan konon pri aferoj, kiujn mi ankoraû ne konas aû dubas.

morico (Kwerekana umwidondoro) 23 Nyandagaro 2019 17:18:34

j

morico (Kwerekana umwidondoro) 23 Nyandagaro 2019 17:18:34

baba79:Mi ankaŭ volas precizi ke labori pri Vikipedio estas facila kaj tute ne necesas komputikan sperton. Mi konsilias krei konton, tio ebligas multajn aĵojn, interalie, en la agordoj, ŝanĝi la lingvon de la interfaco al via denaska lingvo, tio kio faciligos vian verkon se vi ne estas alt-nivela esperantisto. Ne hezitu legi la paĝon "Helpo" (ĉe la ĉefpaĝo, maldekstre), en vikipedio aŭ en via denasklingva vikipedio (ili ĉiuj funkcias preskaŭ same).
Tiel, ne hezitu krei, kompleti, plibonigi, korekti artikolojn!!
Dankon pri viaj konsiloj

LaAnaso (Kwerekana umwidondoro) 29 Nyandagaro 2019 20:53:01

Parduno per malbonas esperanto, mi estas nova...

Vikipedo estas konsentite. Ne bona, ne malbonas. Mi pensas multaj temoj estas tre biasa, sed ne ĉiom. Multaj artikoloj estas informa. Mi legas multaj artikoloj pri arkeologio kaj historio. Sed ofte artikoloj de historio, precipe antikva historio, estas tre baza kaj havas malprava informado.

MiMalamasLaAnglan (Kwerekana umwidondoro) 29 Nyandagaro 2019 23:44:57

Vikipedio urĝe bezonas pli longajn artikolojn, ĉar la artikoloj estas etaj, foje nur unu aŭ du frazoj. Oni devus traduki artikolojn, kiuj jam ekzistas, el aliaj lingvoj en Esperanton.

baba79 (Kwerekana umwidondoro) 31 Nyandagaro 2019 12:22:59

Jenas kelkaj ekzemploj de gravaj artikoloj, kiuj ne estas inde traktataj:
- Pri muziko: Queen, Regeo, Akustika gitaro
-Pri politiko: Xi Jinping, Jair Bolsonaro, Obrador (ĉi lasta iom pli ampleksa, sed ne aktualigita de 2006!!) (Atenton! Se vi verkas pri politiko, memoru ke vikipedio estas enciklopedio: vi devas verki neŭtralajn kaj faktajn tekstojn!!)
-Pri astronomio: EKA, Marso (ampleksa, sed ne aktualigita de 2005!!), Peggy Whitson, unu el la plej famaj nuntempaj kosmonaŭtoj, ne havas artikolon...

Estas multaj aliaj...

MiMalamasLaAnglan (Kwerekana umwidondoro) 31 Nyandagaro 2019 14:25:18

baba79:Jenas kelkaj ekzemploj de gravaj artikoloj, kiuj ne estas inde traktataj:
- Pri muziko: Queen, Regeo, Akustika gitaro
-Pri politiko: Xi Jinping, Jair Bolsonaro, Obrador (ĉi lasta iom pli ampleksa, sed ne aktualigita de 2006!!) (Atenton! Se vi verkas pri politiko, memoru ke vikipedio estas enciklopedio: vi devas verki neŭtralajn kaj faktajn tekstojn!!)
-Pri astronomio: EKA, Marso (ampleksa, sed ne aktualigita de 2005!!), Peggy Whitson, unu el la plej famaj nuntempaj kosmonaŭtoj, ne havas artikolon...

Estas multaj aliaj...
Ĉu oni povas plibonigi jam-ekzistantaj artikoloj senkonte?

Azeneto (Kwerekana umwidondoro) 31 Nyandagaro 2019 14:43:54

Sciencaj artikoloj ofte estas tre bone verkitaj, sed artikoloj pri temoj de socio, historio aŭ politiko ne ĉiam estas objektivaj. Precipe kiam ili raportas al aktualaj eventoj, eble ili mankas pripensadon.

baba79 (Kwerekana umwidondoro) 31 Nyandagaro 2019 19:44:09

MiMalamasLaAnglan:

Ĉu oni povas plibonigi jam-ekzistantaj artikoloj senkonte?
Certe! Nur via IP-adreso aperos.

Zam_franca (Kwerekana umwidondoro) 1 Nyakanga 2019 12:33:58

jes, la artikoloj pri Bolsonaro kaj Xi Jinping estas mal-longaj.

Subira ku ntango