Mergi la conținut

Povi, ebl- & devi, end-

de Frankouche, 18 iulie 2008

Contribuții/Mesaje: 11

Limbă: Esperanto

Frankouche (Arată profil) 18 iulie 2008, 20:35:19

Saluton rideto.gif

Ĉu tiuj frazoj similas ? :

- vi povas legi tiun libron
- vi legeblas tiun libron

- vi devas manĝi la panon
- vi manĝendas la panon

黄鸡蛋 (Arată profil) 19 iulie 2008, 02:30:51

-ebl- ne estas povi, kaj -end- ne estas devi. Se la libro estas legebla, oni povas legi ĝin. Se la pano estas manĝenda, vi devas manĝi ĝin. -ebl- kaj -end- havas pasivajn signifojn.

horsto (Arată profil) 19 iulie 2008, 10:36:14

Mi tute ne komprenas la parajn frazojn.
Ĉu ne legeblas signifas estas legebla kaj manĝendas estas manĝenda?

mnlg (Arată profil) 19 iulie 2008, 12:28:48

Horsto: precize, jes.
-ebli kaj -endi ĉiam estas netransitivaj verboj.

Frankouche (Arată profil) 19 iulie 2008, 12:59:53

Nu, oni povas diri :

- tiu libro legeblas (per mi)
- la pano manĝendas

ĉu ne?

Ergazomai (Arată profil) 19 iulie 2008, 13:13:15

ĉu ne?
Jes, certe. Sed la libro ne legeblas per vi, sed de vi aŭ far vi.

Vi estas denaska franca parolanto, ĉu ne? En la franca oni uzas "par" por esprimi la ilon, kaj l'aganto... ne same estas en Esperanto: "per" por la ilo, kaj "de", "fare de" aŭ "far" por l'aganto. Ĉiel, tio estas ofta eraro inter la komencantoj rideto.gif.

Frankouche (Arată profil) 19 iulie 2008, 13:43:18

Bone, bone. Dankon rideto.gif

Fakte, mi preskaŭ neniam uzas la pasivon...
Mi ne konis la vorton "far", hmm mi vidos la PMEG... okulumo.gif

horsto (Arată profil) 19 iulie 2008, 16:08:14

Frankouche:
Mi ne konis la vorton "far", hmm mi vidos la PMEG... okulumo.gif
Vi certe konas la radikon "far-" (ekz. fari), ĝi ja estas unu el la plej oftaj vortaj en Esperanto. "fare de" estas uzata kiel prepozicon kaj havas la signifon "farita de". Nun estas kelkaj Esperantistoj kiuj mallongigas "fare de" per "far", sed tiu uzado ne estas oficiala.

diogotux (Arată profil) 19 iulie 2008, 21:00:55

Frankouche,

Vi jam diris ke vi legos la PMEGn, kaj certe vi trovos tie ke Bertilo Wennergren rekomendas uzi la verbon esti en okazoj kiam vi uzis la finaĵojn -as, -is, -os. Ekzemperoj:

Tio farendas.
Rekomendite: Tio estas farenda.

La pano manĝendas
Rekomendite: La pano estas manĝenda.

La regulo estas simpleco, kaj la rekomenditaj ekzempleroj estas pli uzataj en parola praktiko, laŭdire de PMEG.

mnlg (Arată profil) 20 iulie 2008, 00:01:46

Ergazomai:far vi.
"far" ne estas oficiala, kaj persone mi ne sugestas ĝian uzon. Mi same entuziasmas kontraŭ ĝia uzo nun, kiel mi entuziasmis por ĝia uzo, kiam mi estis freŝa esperantisto. Tempo montris al mi ke tiaj formoj tute ne bezoniĝas.

Înapoi mai sus