Kion vi pensas pri la actuala situacio en Honkongo ?
של Zam_franca, 21 באוגוסט 2019
הודעות: 60
שפה: Esperanto
Zam_franca (הצגת פרופיל) 26 באוגוסט 2019, 07:23:06
IgorSokoloff (הצגת פרופיל) 26 באוגוסט 2019, 11:44:24
Al tiuj, kiuj efektive volas scii pri la reala situacio en Honkongo kaj en aliaj lokoj de l' mondo, mi konsilas de tempo al tempo spekti "kremlan propagandecan" TV-kanalon RT (Russia Today), kiun "demokratiaj" okcidentaj registaroj strebas silentigi. Oni ankaŭ povas spekti "sendependajn" vid-materialojn en Youtube, en kiuj videblas agoj de honkongaj protestantoj kaj ankaŭ "instrukciistoj" kun eŭropecaj vizaĝoj, kelkaj el kiuj estas identigitaj kiel "okcidentaj" diplomatiaj funkciuloj.
baba79 (הצגת פרופיל) 26 באוגוסט 2019, 14:47:48
IgorSokoloff:Mi mem ofte spektas CNN, DW, BBC, France 2, Euronews, kaj mi vidas, ke pri multaj gravaj eventoj ĉi-informiloj aŭ silentas, aŭ komunikas pri ili supraĵe. Kaj koncerne al Rusio, Ĉinio kaj aliaj "kontraŭloj" oni plej ofte prezentas ne tiom da reala informo, kiom da primitivaj antaŭjuĝaj komentoj..Mi estus ŝatanta, ke vi klerigu al ni ĉuij tiujn gravajn eventojn kaŝataj, kaj tiujn primitivajn antaŭjuĝajn komentojn.
IgorSokoloff:Al tiuj, kiuj efektive volas scii pri la reala situacio en Honkongo kaj en aliaj lokoj de l' mondo, mi konsilas de tempo al tempo spekti "kremlan propagandecan" TV-kanalon RT (Russia Today), kiun "demokratiaj" okcidentaj registaroj strebas silentigi. Oni ankaŭ povas spekti "sendependajn" vid-materialojn en Youtube, en kiuj videblas agoj de honkongaj protestantoj kaj ankaŭ "instrukciistoj" kun eŭropecaj vizaĝoj, kelkaj el kiuj estas identigitaj kiel "okcidentaj" diplomatiaj funkciuloj.Se ĉi-tiuj registaroj strebas silentigi RT-on, mi povas konstati ilian plenan fiaskon. Almenaŭ en Francio, kie mi loĝas, mi ofte vidas RT-ajn artikolojn ĉe Google news.
Zam_franca (הצגת פרופיל) 26 באוגוסט 2019, 20:21:34
Se oni parolas pri la malbonaj gazetoj, eble ni devus ankaŭ paroli pri 'Sputnik' kreita per la rusa registaro, kiu ekzemple simple dissendis en unu el ĝiaj artikoloj pepon (en la angla "tweet") de iu, kiu diras ke Macron estas, mi citas "diktatoro".
Mi lasas vin diris, ke okcidentaj landoj kiel Hispanujo, Britanujo, Francujo aŭ Kanado ne estas demokratioj. Sed mi nur diros tion al vi : en okcidentaj landoj, la knaboj lernas kiel liberpensi kaj havi ilian propan opinion, memstare el registaroj.
Mi estimas, ke Garry Kasparov kaj la aliaj rusaj demokratoj ne deziras, ke Rusujo iĝi "sklavo de la "demokrataj" okcidentaj registaroj", sed memstara lando, el kiu la civitanoj vere elektas ilian registaron.
Zam_franca (הצגת פרופיל) 26 באוגוסט 2019, 20:22:37
Altebrilas (הצגת פרופיל) 27 באוגוסט 2019, 09:53:10
Demokratio estas anstataŭi militon per baloto. Sed tio postulas, ke ĉiuj flankoj agnoskos la rezulton de la baloto, kaj konsentos apliki ĝin. Tio supozas ordon, ĉar ne eblas organizi balotojn nek atenti lojalan aplikadon se estas tumultoj, ĉar la perdinto tuj provos obteni perforte tion, kion li ne obtenis balote.
Sed ordon oni ne povas obteni kontraŭ la volo de la homoj, kaj se la regantoj devas foje "restarigi la ordon", ofte ili eniras en malvirtan rondon el kiu ili ne plu povas eliri: subpremo, malkontentigo, ribelo, tumultoj, subpremo, ktp...
Interesaj estas la vikipediaj statistikoj, ne pro sia objektiveco (mi supozas, ke ili iel spegulas "okcidentecan" vidpunkton), sed pri la evoluo de la nombroj laŭ la jaroj. Komparu Ĉinion, Rusion kaj Venezuelon.
Mia lando ne estas tiom demokrata ol mi deziras, sed sufiĉe por kritiki ĝin: ju pli kritikebla, des malpli kritikinda!
Metsis (הצגת פרופיל) 27 באוגוסט 2019, 13:58:39
Altebrilas:Demokratio estas anstataŭi militon per baloto. Sed tio postulas, ke ĉiuj flankoj agnoskos la rezulton de la baloto, kaj konsentos apliki ĝin.Ne sufiĉas. Aŭtokrataj reĝimoj organizas balotojn, sed tiuj ne estas liberaj. Ne iu ajn rajtas kandidati, kandidatoj ne rajtas prezenti siajn ideojn, ne ĉiuj rajtas voĉdoni, voĉdonintoj ne eblas libere formi siajn opiniojn, oni falsas la rezultojn ktp. Ĉi tial ĉiajn Vladimir Putin -ojn Xi Jinping -ojn oni elektas denove kaj denove, kaj ili povas diri, ke la popolo balotis ilin en povon.
La pli grava mezuro de demokratio estas reala ebleco ŝanĝi la nunan reganton per iu alia.
Zam_franca (הצגת פרופיל) 27 באוגוסט 2019, 14:24:03
Metsis:Jes, sed en demokrata ŝtato ĉiu devas ebli fari ĝin, ne nur militaro or riĉularo.Altebrilas:Demokratio estas anstataŭi militon per baloto. Sed tio postulas, ke ĉiuj flankoj agnoskos la rezulton de la baloto, kaj konsentos apliki ĝin.La pli grava mezuro de demokratio estas reala ebleco ŝanĝi la nunan reganton per iu alia.
IgorSokoloff (הצגת פרופיל) 27 באוגוסט 2019, 14:35:41
Okcidentaj amaskomunikiloj silentas aŭ mensogas koncerne Krimeon, kiu efektive "revenis hejmen" post laŭleĝa referendumo kaj kiu estis "rusa" eĉ dum la kurta periodo de ukrajna regado, kiam ukrajno Ĥruŝĉov arbitre transdonis ĉi tiun duoninsulon sub ukrajna administrado. Ili mensogis pri la "kartvela" milito en 2008-a jaro, silentis pri tio, ke tiun konflikton iniciatis la "usona" marioneto Saakaŝvili, ke la abĥazoj kaj la osetoj neniam volis esti kartvelaj regatoj, ke ĝuste kartvelo Stalin despote aligis tiujn regionojn al Kartvelio. Antaŭ dudek jaroj okcidentaj ĵurnalistoj mensogis pri la serboj kaj poste aprobis la bombadon de Serbio.
Okcidentaj ĵurnalistoj ne tre atentas la maljustan persekuton kaj areston de Julian Assange, kvankam ili devus esti solidaraj kun ĉi tiu reale libera kaj sendependa kolego kaj indigni pri tiela maljusteco koncerne lin. Ili ankaŭ ne tre atentis la revelojn de Edward Snowden kaj ne indignis pri tio ke usona NSA spionas eŭropajn ŝtat-estrojn.
Ili silentas pri tio, ke t.n. "dissidents" en Rusio kaj en aliaj landoj ricevas "grants" de la "State Department".
Ili silentas pri la odioza "juvenala justicio" en Okcidenta Eŭropo, laŭ kiu oni detruas familiojn (plejparte de "orient-eŭropaj" enmigrantoj), forrabante kun bagatelaj pretekstoj iliajn infanojn, kiuj post tio fojfoje estas transdonitaj al gejaj kaj lesbaj paroj aŭ al familioj de islamanoj (ĉe tio "juvenalaj" funkciuloj ne riskas tuŝi infanojn de islamanoj, komprenante ke tio danĝeras).
Okcidentaj ĵunalistoj disvastigas primitivan mensogadon pri "entrudiĝo de kovardaj rusoj" en alilandajn elektojn kaj aliajn fremdajn aferojn, kvankam ili certe scias ke ĝuste Usono okupiĝas pri tio; ili mensogas pri la "venenigo" de Skripal, sendube komprenante ke tio estas ridinda brita provoko; ili mensoge bruis pri la "state doping programme" in la rusia sporto, ne havante reale fidindajn pruvojn.
Kaj plej esencas, ke la okcidenta "ĵurnalista tribo" silentas pri tio, ke multaj ekonomiaj, politikaj kaj aliaj problemoj en la mondo kaŭzatas pro la egoismo kaj pretendo al ekskluziveco flanke de Usono kaj de la landoj de tiel nomata "ora miliardo", kiuj fakte adeptas ne tiom "democracy", kiom "neocolonialism".
Zam_franca (הצגת פרופיל) 27 באוגוסט 2019, 15:14:49
Dirante kion vi diris, vi ne tute respektas la knabojn, kiuj interalie mortis en Nico. Bonvolu reflekti pri la graveco de kion vi diras.