Mergi la conținut

Kion vi pensas pri la actuala situacio en Honkongo ?

de Zam_franca, 21 august 2019

Contribuții/Mesaje: 60

Limbă: Esperanto

Zam_franca (Arată profil) 26 august 2019, 07:23:06

Vi tute pravas. Bedaŭrinde, mi ne scias se la ĉinoj vere konas kion okazis en Tia'anmen. Laŭ mia referenco (Francujo-Kulturo), la ĉinoj ne vere konas tion kaj estas malinformitaj per la registaro. Ĝi ankaŭ diras, ke la sola ebleco de koni tion estas iri...en Honkongo, la plej libera ĉina urbo ! En la ĉina reto, oni kromnomigas tiun eventon "35 majo".

IgorSokoloff (Arată profil) 26 august 2019, 11:44:24

Plej verŝajne ĝuste vi, "okcident-demokratuloj", ne scias la realan situacion en Ĉinio, nek en la mondo, nek en viaj propraj landoj. Ĝuste viaj "mass-media" prezentas unuflankan malobjektivan informon. En Rusio kaj Ĉinio homoj havas eblon spekti ankaŭ eksterlandaj TV-kanalojn kaj povas do kompari, analizi kaj konkludi. Mi mem ofte spektas CNN, DW, BBC, France 2, Euronews, kaj mi vidas, ke pri multaj gravaj eventoj ĉi-informiloj aŭ silentas, aŭ komunikas pri ili supraĵe. Kaj koncerne al Rusio, Ĉinio kaj aliaj "kontraŭloj" oni plej ofte prezentas ne tiom da reala informo, kiom da primitivaj antaŭjuĝaj komentoj.
Al tiuj, kiuj efektive volas scii pri la reala situacio en Honkongo kaj en aliaj lokoj de l' mondo, mi konsilas de tempo al tempo spekti "kremlan propagandecan" TV-kanalon RT (Russia Today), kiun "demokratiaj" okcidentaj registaroj strebas silentigi. Oni ankaŭ povas spekti "sendependajn" vid-materialojn en Youtube, en kiuj videblas agoj de honkongaj protestantoj kaj ankaŭ "instrukciistoj" kun eŭropecaj vizaĝoj, kelkaj el kiuj estas identigitaj kiel "okcidentaj" diplomatiaj funkciuloj.

baba79 (Arată profil) 26 august 2019, 14:47:48

IgorSokoloff:Mi mem ofte spektas CNN, DW, BBC, France 2, Euronews, kaj mi vidas, ke pri multaj gravaj eventoj ĉi-informiloj aŭ silentas, aŭ komunikas pri ili supraĵe. Kaj koncerne al Rusio, Ĉinio kaj aliaj "kontraŭloj" oni plej ofte prezentas ne tiom da reala informo, kiom da primitivaj antaŭjuĝaj komentoj..
Mi estus ŝatanta, ke vi klerigu al ni ĉuij tiujn gravajn eventojn kaŝataj, kaj tiujn primitivajn antaŭjuĝajn komentojn.


IgorSokoloff:Al tiuj, kiuj efektive volas scii pri la reala situacio en Honkongo kaj en aliaj lokoj de l' mondo, mi konsilas de tempo al tempo spekti "kremlan propagandecan" TV-kanalon RT (Russia Today), kiun "demokratiaj" okcidentaj registaroj strebas silentigi. Oni ankaŭ povas spekti "sendependajn" vid-materialojn en Youtube, en kiuj videblas agoj de honkongaj protestantoj kaj ankaŭ "instrukciistoj" kun eŭropecaj vizaĝoj, kelkaj el kiuj estas identigitaj kiel "okcidentaj" diplomatiaj funkciuloj.
Se ĉi-tiuj registaroj strebas silentigi RT-on, mi povas konstati ilian plenan fiaskon. Almenaŭ en Francio, kie mi loĝas, mi ofte vidas RT-ajn artikolojn ĉe Google news.

Zam_franca (Arată profil) 26 august 2019, 20:21:34

Igor, vi uzas antaŭjugojn pri okcidentanoj, kiuj 'estus manupilitaj per la malbonaj kanaloj kaj gazetoj' sed mi kaj la aliaj ockidentaj esperantistoj tie ne parolas blinde.
Se oni parolas pri la malbonaj gazetoj, eble ni devus ankaŭ paroli pri 'Sputnik' kreita per la rusa registaro, kiu ekzemple simple dissendis en unu el ĝiaj artikoloj pepon (en la angla "tweet") de iu, kiu diras ke Macron estas, mi citas "diktatoro".

Mi lasas vin diris, ke okcidentaj landoj kiel Hispanujo, Britanujo, Francujo aŭ Kanado ne estas demokratioj. Sed mi nur diros tion al vi : en okcidentaj landoj, la knaboj lernas kiel liberpensi kaj havi ilian propan opinion, memstare el registaroj.

Mi estimas, ke Garry Kasparov kaj la aliaj rusaj demokratoj ne deziras, ke Rusujo iĝi "sklavo de la "demokrataj" okcidentaj registaroj", sed memstara lando, el kiu la civitanoj vere elektas ilian registaron.

Zam_franca (Arată profil) 26 august 2019, 20:22:37

Mi tamen devas memorigi ke, tiu temo estas pri Hongonko

Altebrilas (Arată profil) 27 august 2019, 09:53:10

Vi pravas, sed la demando pri ebleco taksi demokration en aliaj landoj ol la sia estas grava. Se ni esperantistoj, nur reflektas la antaŭjuĝojn de niaj propraj landoj, esperanto utilas al nenio. Ni devas disvolvigi originalan penson, kiu helpas la pacon.

Demokratio estas anstataŭi militon per baloto. Sed tio postulas, ke ĉiuj flankoj agnoskos la rezulton de la baloto, kaj konsentos apliki ĝin. Tio supozas ordon, ĉar ne eblas organizi balotojn nek atenti lojalan aplikadon se estas tumultoj, ĉar la perdinto tuj provos obteni perforte tion, kion li ne obtenis balote.

Sed ordon oni ne povas obteni kontraŭ la volo de la homoj, kaj se la regantoj devas foje "restarigi la ordon", ofte ili eniras en malvirtan rondon el kiu ili ne plu povas eliri: subpremo, malkontentigo, ribelo, tumultoj, subpremo, ktp...

Interesaj estas la vikipediaj statistikoj, ne pro sia objektiveco (mi supozas, ke ili iel spegulas "okcidentecan" vidpunkton), sed pri la evoluo de la nombroj laŭ la jaroj. Komparu Ĉinion, Rusion kaj Venezuelon.

Mia lando ne estas tiom demokrata ol mi deziras, sed sufiĉe por kritiki ĝin: ju pli kritikebla, des malpli kritikinda!

Metsis (Arată profil) 27 august 2019, 13:58:39

Altebrilas:Demokratio estas anstataŭi militon per baloto. Sed tio postulas, ke ĉiuj flankoj agnoskos la rezulton de la baloto, kaj konsentos apliki ĝin.
Ne sufiĉas. Aŭtokrataj reĝimoj organizas balotojn, sed tiuj ne estas liberaj. Ne iu ajn rajtas kandidati, kandidatoj ne rajtas prezenti siajn ideojn, ne ĉiuj rajtas voĉdoni, voĉdonintoj ne eblas libere formi siajn opiniojn, oni falsas la rezultojn ktp. Ĉi tial ĉiajn Vladimir Putin -ojn Xi Jinping -ojn oni elektas denove kaj denove, kaj ili povas diri, ke la popolo balotis ilin en povon.

La pli grava mezuro de demokratio estas reala ebleco ŝanĝi la nunan reganton per iu alia.

Zam_franca (Arată profil) 27 august 2019, 14:24:03

Metsis:
Altebrilas:Demokratio estas anstataŭi militon per baloto. Sed tio postulas, ke ĉiuj flankoj agnoskos la rezulton de la baloto, kaj konsentos apliki ĝin.
La pli grava mezuro de demokratio estas reala ebleco ŝanĝi la nunan reganton per iu alia.
Jes, sed en demokrata ŝtato ĉiu devas ebli fari ĝin, ne nur militaro or riĉularo.

IgorSokoloff (Arată profil) 27 august 2019, 14:35:41

Okcidentaj amaskomunikiloj silentas pri la reala situacio en Sirio, pri Mosul kaj Guta, pri tio ke t.n. "okcidenta koalicio" reale ne militas kontraŭ ISIL, sed subtenas ĉi-strukturon, kiu fakte estas ĝuste "okcidenta" kreaĵo. Okcidentaj propagandistoj volonte uzas "kemiajn" spektaklojn, filmitaj fare de la "Blankaj kaskoj", kvankam ili certe scias, ke tiuj filmetoj estas "fakes" kaj ke ĉi-grupeto da "kinistoj" estas fakte brita kreaĵo. Ili silentas pri la reala situacio en Ukrainio, pri nuntempaj naziaj batalionoj, kiuj militas kontraŭ "donbasaj" separatistoj sub flagoj kun "svastiko"; ili silentas pri evidentaj rompoj de homaj rajtoj kaj murdoj de honestaj ĵurnalistoj, pri tio ke nunaj ukrajnaj estroj estas fakte "usonaj" vasaloj.
Okcidentaj amaskomunikiloj silentas aŭ mensogas koncerne Krimeon, kiu efektive "revenis hejmen" post laŭleĝa referendumo kaj kiu estis "rusa" eĉ dum la kurta periodo de ukrajna regado, kiam ukrajno Ĥruŝĉov arbitre transdonis ĉi tiun duoninsulon sub ukrajna administrado. Ili mensogis pri la "kartvela" milito en 2008-a jaro, silentis pri tio, ke tiun konflikton iniciatis la "usona" marioneto Saakaŝvili, ke la abĥazoj kaj la osetoj neniam volis esti kartvelaj regatoj, ke ĝuste kartvelo Stalin despote aligis tiujn regionojn al Kartvelio. Antaŭ dudek jaroj okcidentaj ĵurnalistoj mensogis pri la serboj kaj poste aprobis la bombadon de Serbio.
Okcidentaj ĵurnalistoj ne tre atentas la maljustan persekuton kaj areston de Julian Assange, kvankam ili devus esti solidaraj kun ĉi tiu reale libera kaj sendependa kolego kaj indigni pri tiela maljusteco koncerne lin. Ili ankaŭ ne tre atentis la revelojn de Edward Snowden kaj ne indignis pri tio ke usona NSA spionas eŭropajn ŝtat-estrojn.
Ili silentas pri tio, ke t.n. "dissidents" en Rusio kaj en aliaj landoj ricevas "grants" de la "State Department".
Ili silentas pri la odioza "juvenala justicio" en Okcidenta Eŭropo, laŭ kiu oni detruas familiojn (plejparte de "orient-eŭropaj" enmigrantoj), forrabante kun bagatelaj pretekstoj iliajn infanojn, kiuj post tio fojfoje estas transdonitaj al gejaj kaj lesbaj paroj aŭ al familioj de islamanoj (ĉe tio "juvenalaj" funkciuloj ne riskas tuŝi infanojn de islamanoj, komprenante ke tio danĝeras).
Okcidentaj ĵunalistoj disvastigas primitivan mensogadon pri "entrudiĝo de kovardaj rusoj" en alilandajn elektojn kaj aliajn fremdajn aferojn, kvankam ili certe scias ke ĝuste Usono okupiĝas pri tio; ili mensogas pri la "venenigo" de Skripal, sendube komprenante ke tio estas ridinda brita provoko; ili mensoge bruis pri la "state doping programme" in la rusia sporto, ne havante reale fidindajn pruvojn.
Kaj plej esencas, ke la okcidenta "ĵurnalista tribo" silentas pri tio, ke multaj ekonomiaj, politikaj kaj aliaj problemoj en la mondo kaŭzatas pro la egoismo kaj pretendo al ekskluziveco flanke de Usono kaj de la landoj de tiel nomata "ora miliardo", kiuj fakte adeptas ne tiom "democracy", kiom "neocolonialism".

Zam_franca (Arată profil) 27 august 2019, 15:14:49

Estas simple aberacio. Vi diris, ke okcidentaj landoj kreis ISIL, kiu mortigis centoj kaj centoj da homoj en Eŭropo kaj pli ankaŭ en la tutmondo. Ĉu vi nur imagas kion vi diris ? Vi signifas, ke okcidentanoj krei ISIL por renversas Assadon subtenitan per Putin' ? Sed rigardu Belorusujon. Belorusa registaro ŝatas Putinon (kial vi ne tradukus la esperantan "putinon" ?), Putin' ŝatas Belorusujon... Sed ĉu Usono aŭ imaga kontraŭrusa asocio kreis teroristan ĉelon, saman kiel, laŭ vi, ili faris en Ukrainujo ? NE. ISIL kreiĝis sole, el religiaj extremistegoj.

Dirante kion vi diris, vi ne tute respektas la knabojn, kiuj interalie mortis en Nico. Bonvolu reflekti pri la graveco de kion vi diras.

Înapoi mai sus