Esperanta komputila programlingvo
от MiMalamasLaAnglan, 8 сентября 2019 г.
Сообщений: 135
Язык: Esperanto
MiMalamasLaAnglan (Показать профиль) 4 ноября 2019 г., 16:45:37
https://github.com/NeKrokodilu/c-eo
Bonvolu diri se vi trovis erarojn aŭ malpravajn tradukojn.
Vinisus (Показать профиль) 5 ноября 2019 г., 17:41:05
MiMalamasLaAnglan (Показать профиль) 5 ноября 2019 г., 20:38:15
Vinisus:Jam ekzistas pluraj versioj, kiuj uzas la kernon de Linuso. tute senpagaj laŭ mi la plej bela estas "Deepin" t. e. la Ĉina mastruma sistemo. Nutu bone ! Ne temas pri reklamo. estas nur vidpunkto. Esperanto ne bezonas programlingvon, sed parolantojn. Bv. ne malami la Anglan. Ĉu vi ajm aŭdis Johnny Mathis kanti "CHACES ARE"-n?Mi ne kreis Linuksidon, mi kreis C-lingvan .h-dosieron por traduki la ŝlosilvortojn en Esperanton. Ĉu mi prave komprenis, kion vi diris? Mi pensas ke ne.
Mi rajtas malami la anglan, ĉar mi denaske parolas ĝin.
Vinisus (Показать профиль) 5 ноября 2019 г., 22:15:58
MiMalamasLaAnglan (Показать профиль) 6 ноября 2019 г., 14:54:29
Vinisus:Okazas al mi kontraŭe, mi denaske parolas la portugala kaj mi amas ĝin!Tio akceptindas ĉar la portugallingvanoj (almenaŭ ŝajne) ne volas ke ĉiuj parolu la portugalan. Estas malsame kun la angla.
Zam_franca (Показать профиль) 6 ноября 2019 г., 15:09:05
Vinisus:Okazas al mi kontraŭe, mi denaske parolas la portugala kaj mi amas ĝin!Forgesis vi, sendube senintence, akuzativon.
Mi mem ŝatas la anglan, sed bedaŭrinde ne estas mia.
Estas malsame kun la angla.Ĉu vi memoras ? Antaŭ 2017, hispanlingvan version havis la blankdoma retejo !
MiMalamasLaAnglan (Показать профиль) 6 ноября 2019 г., 20:25:37
Zam_franca:Ne plu. https://qz.com/1204953/the-white-houses-spanish-la... Tamen ankoraŭ ekzistas https://obamawhitehouse.archives.gov/espanol
Ĉu vi memoras ? Antaŭ 2017, hispanlingvan version havis la blankdoma retejo !
Ĉu vi pensas, ke la hispana iĝos ofica lingvo de Usono? Mi aŭdis, ke iam estonte Usono iĝos la lando kun la plej granda nombro de hispanlingvanoj. La angla interese ne estas laŭleĝe la ofica lingvo de Usono.
Metsis (Показать профиль) 8 ноября 2019 г., 7:25:28
abc_vz (Показать профиль) 8 ноября 2019 г., 21:51:15
Vinisus:Esperanto ne bezonas programlingvon, sed parolantojn.Sendube Esperanto ĉefe bezonas pliiĝon de la nombro de siaj parolantoj.
Sed mi pensas, ke la Esperanta programistaro bezonas bonajn Esperantajn programlingvojn kun iliaj rimedoj kaj plenaj dokumentaroj en Esperanto. Programistoj-esperantistoj povu grupiĝi por krei programadajn projektojn. Aliĝu al ili ankaŭ pentristoj, muzikistoj, verkistoj. Aperu firmaoj, en kiuj Esperanto estus labora lingvo. Tiuj firmaoj faru aplikaĵojn ne nur por la Esperanto-movado, sed ankaŭ por la tuta mondo. Kaj la firmaoj profitu. Tio ja ne estas utopio, ĉu?
MiMalamasLaAnglan (Показать профиль) 8 ноября 2019 г., 22:28:58