Till sidans innehåll

Esperanta komputila programlingvo

av MiMalamasLaAnglan, 8 september 2019

Meddelanden: 135

Språk: Esperanto

adamto99 (Visa profilen) 11 november 2019 12:53:49

MiMalamasLaAnglan:
Altebrilas:Mi daŭre ne komprenas, kial oni bezonas plian programlingvon. Se temas nur pri amuzo, provu plej simpligitan programlingvon kajusa today protonmail provu funkciigi ĝin senerare.
Se ekzistus Esperanta programlingvo kun unikaj eblecoj, pli homoj ol nur Esperantistoj lernis ĝin. Tio kuraĝigos, ke la uzantoj lernu Esperanton.

Kiel nomiĝos la programlingvo? Ĉu iu havas proponojn?

Kio estas la programlingvo kun la plej bona gramatiko?

Kiun programlingvon vi plej volus uzi Esperante?
Mi ne certas, ĉu estas bona ideo uzi energion por krei Esperantan programlingvon. Mi pensas, ke pli bone estus uzi energion por krei Esperantlingvajn programojn. Sed jam ekzistas multaj programoj, kiujn oni povas traduki en Esperanton.

MiMalamasLaAnglan (Visa profilen) 11 november 2019 16:43:57

adamto99:Mi ne certas, ĉu estas bona ideo uzi energion por krei Esperantan programlingvon. Mi pensas, ke pli bone estus uzi energion por krei Esperantlingvajn programojn. Sed jam ekzistas multaj programoj, kiujn oni povas traduki en Esperanton.
Rigardu la Github-ligilon, kiun mi jam aldonis. Ĝi pli-malpli estas nur .h-dosiero por la programlingvo C.

Metsis (Visa profilen) 14 november 2019 10:05:40

Bonega! Nova trudmesaĝa roboto!

MiMalamasLaAnglan (Visa profilen) 16 november 2019 20:09:59

Metsis:Bonega! Nova trudmesaĝa roboto!
Ridgardu ĉi tion: https://www.whowhatwear.com/best-and-worst-carry-o...

VirinoInterseks (Visa profilen) 16 augusti 2023 21:57:43

Mi ekkreis vortaron por Lisp-o (Listprilaboro, malĝenerale komuna lispo kaj skimo) ĉar ĝi estas tre simpla programlingvospeco. per h-sistemo de Esperanto, Esperanto povas uziĝi je lispiloj (Komuna Lispo: SBCL; Skimo: MIT Scheme, Chicken, kaj Gauche; k.s) sen unikodo kaj ajn loke anglalingvo uzebla.

Glosoj (Angla → Esperanto)

Ĝeneralaj

* LISt Processing (LISP) → LISt(o)Prilaboro (LISP/o)
* Contents of Address Register (CAR) → Enhavoj de Adresan Nombrujon (EAN)
* Contents of Decrement Register (CDR) → Enhavoj de Malplian Nombrujon (EMN)
* Symbolic expression (S-expr) → Simbola esprimo (S-espro)
* Form → Form/o

Lispanoj

* Clojure → Kloĵur/o
* Common Lisp → Komuna Lisp/
* Allegro → Alegr/o
* Embeddable Common Lisp (ECL) → Eniĝebla Komuna Lispo (EKL)

Funktoj

* cond (condition(s)) → kond (kondiĉo/j)
* apply → apliku
* list → listo
* atom → simbolo
* quote → cit/u
* Construct Memory Object (cons) → Konstru Memoraĵon (kons)
* eq(ual) → eg(alu)

Altebrilas (Visa profilen) 17 augusti 2023 10:17:12

Ĉu via programligvo uzas anķaŭ ĉapelitajn literojn ?

VirinoInterseks (Visa profilen) 18 augusti 2023 18:12:01

Jes.

Ankaŭ kio estas tiu subkomo?

VirinoInterseks (Visa profilen) 18 augusti 2023 18:19:19

Meddelandet är dolt.

VirinoInterseks (Visa profilen) 18 augusti 2023 18:19:35

Esperanto programlingvo estas bona ideo ĉar nun komputilologio estas anglocentrisma; ĝi estas facile uzeebla en ĉiu komputilo dizajniĝis post 1970.

Altebrilas (Visa profilen) 18 augusti 2023 18:52:18

VirinoInterseks:Jes.

Ankaŭ kio estas tiu subkomo?
Tajperaro. Mi puŝis tro longtempe la kejon.

Kial ne inventi novan programlingvon? La nunaj jam estas internaciaj. Pli bone oni inventu novan, kun advantaĝoj kiuj instigus homojn uzi ĝin.

Tillbaka till toppen