Tartalom

Mi havas kelkajn necertaĵojn

_alecxjo_-tól, 2019. október 10.

Hozzászólások: 16

Nyelv: Esperanto

_alecxjo_ (Profil megtekintése) 2019. október 10. 14:46:49

Saluton ĉiuj!

Mi parolis Esperanton dum iom da tempo kaj mi mergiĝis en la komunumo. Tamen, iuj necertaĵoj ekestis pri mia nivelo de estonta intereso kaj engaĝiĝo al Esperantujo.

Unue mi pensas, ke la komunumo povas havi iujn aspektojn iom malagrablajn (t.e. finvenkismo, iom da troadorado de Zamenhof, kompleta kaj malamika malvoleco ŝanĝi la lingvon iel ajn). Due, la estetiko de Esperanto ŝajnas, iamaniere, tro artefarita. Mi komprenas, ke ĝi estas konstruita lingvo kaj ke tio povas okazi. Tamen mi ankoraŭ sentas, ke ia estetiko povas ŝajni iom nenatura. Kiom mi ŝatas la ĉapelajn diakritikojn, lingvoj kiel Interlingua pli taŭgas por komputiloj kaj ŝajnas pli naturaj (kvankam tro facile por aliaj por legi)

Ne necesas diri, ke estas pozitivaj aspektoj por Esperantujo. Unu estas ke mi ŝatas povi paroli kun aliaj esperantistoj sen ke aliaj homoj aŭskultas, precipe la hispanparolantoj kaj kreolingvanoj en mia lernejo, kiuj faras la saman malantaŭ mi. Ankaŭ mi ŝatas la abundon de disponeblaj rimedoj en Esperanto.

Tamen mi sentas min necerta kaj mi sentas, ke mi povus ŝanĝi alian internacian lingvon kiel Interlingua aŭ Toki Pona. La realeco, laŭ mi, estas ke la lingvo foje devas iel ajn ŝanĝiĝi.

Opinioj estas bonvenaj, sed bonvolu estu respektaj! ridulo.gif

(Bonvolu senkulpigi iujn erarojn)

MiMalamasLaAnglan (Profil megtekintése) 2019. október 10. 15:54:49

Lingvoj kiel Loĵbano estas multe pli taŭga ol Esperanto por komputiloj. Ĉar Esperanto havas denaskulojn, ĝi fakte estas natura lingvo.

Ĉu vi parolas Tokiponon? Mi parolas ĝin.

sina wile pi toki pona la mi mute li ken. sina wile anu seme?

_alecxjo_ (Profil megtekintése) 2019. október 10. 16:11:28

Per diri "pli taŭgas por komputiloj" mi ne celas la kapablon parsiĝi komputile, sed mi celas la facilecon de tajpi en normalaj klavaroj kaj komputiloj. La ĉapeldiakritikojn, kiel mi ilin nomas, mi ŝatas sed ili ne bone taŭgas en komputila funkcio.

novatago (Profil megtekintése) 2019. október 10. 17:46:11

Vi nur trovos perfektan artefaritan lingvon se tiu lingvo nur estas parolata de vi kaj viaj plej bonaj amikoj. Vi nur malkovris tion, ke en la mondo estas homoj kiuj opinias pli kiel vi, aliaj iom malsame kaj aliaj tute male. Atentu, mi tute ne celas konsili ion ajn al vi. Mi nur celas konsciigi al vi pri tio, kion vi mem diris.

Ankaŭ menciindas tion, ke vi mem decidis lerni, kaj paroli ĝis nun, lingvon en kiu estas especifa regulo pri ne ŝanĝi ĝin, kaj vi plendas ĉar la parolantoj de tiu lingvo observas tiun regulon.
La ĉapeldiakritikojn, kiel mi ilin nomas, mi ŝatas sed ili ne bone taŭgas en komputila funkcio.
Tipa plendo de angloparolanto. Bonvenon al pluralfabeta mondo, t.e.: Bonvenon al ne anglalingva mondo.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

MiMalamasLaAnglan (Profil megtekintése) 2019. október 12. 1:32:10

_alecxjo_:Per diri "pli taŭgas por komputiloj" mi ne celas la kapablon parsiĝi komputile, sed mi celas la facilecon de tajpi en normalaj klavaroj kaj komputiloj. La ĉapeldiakritikojn, kiel mi ilin nomas, mi ŝatas sed ili ne bone taŭgas en komputila funkcio.
Oni povas uzi la iks-sistemon kaj kompreniĝi. Multaj homoj tajpas lingvojn kiel la ĉina kaj la japana, kiuj uzas ne-alfabetajn skribmanierojn.

toki pona li kepeken e sitelen luka luka tu tu taso. ni li lili a!

Urho (Profil megtekintése) 2019. október 12. 7:39:52

MiMalamasLaAnglan:
_alecxjo_:Per diri "pli taŭgas por komputiloj" mi ne celas la kapablon parsiĝi komputile, sed mi celas la facilecon de tajpi en normalaj klavaroj kaj komputiloj. La ĉapeldiakritikojn, kiel mi ilin nomas, mi ŝatas sed ili ne bone taŭgas en komputila funkcio.
Oni povas uzi la iks-sistemon kaj kompreniĝi. Multaj homoj tajpas lingvojn kiel la ĉina kaj la japana, kiuj uzas ne-alfabetajn skribmanierojn.

toki pona li kepeken e sitelen luka luka tu tu taso. ni li lili a!
Nuntempe estas tre facile tajpi ekz-e en Esperanto, ĉar ni ja havas Unikodon (Unicode). — Plie, estus bone legi ĉi tiun (mallongan) fadenon: Pri X-metodo en lernu!.

Altebrilas (Profil megtekintése) 2019. október 12. 9:50:43

Zamenhof ne estis kontraŭ reformoj, li eĉ proponis mem kelkajn. Sed, vidante, ke tiuj proponoj ne estigos interkonsenton en la esperanta komunumo, li rezignis pri ili. Lia doktrino, kiel oni povas legi en la antaŭparolo de la Fundamento (legindega teksto!), estas ke la reguloj enhavataj de tiu Fundamento ne devas ŝanĝi, ĝis kiam la estonteco de la lingvo estos sekurigita de internacia aŭtoritato, kiu garantios ĝian unuecon.

De Beaufront provis fari tion pri Ido (reformita Esperanto), sed ŝtelpaŝe kaj kadre de ne sufiĉe aŭtoritata Delegacio. Rezulto: niaj samideanoj dividiĝis, Ido fiaskis kaj de Beaufront ekhavis perfidulan fifamon en Esperantio.

Kiam UNO aŭ EU adoptos Esperanton kiel oficialan lingvon, mi ne kontraŭus la forigon de la diakritikojn, de la deviga akuzativo, nek pli fleksibligon de la verba sistemo, se tio estus nepra kondiĉo por tiu adopto. Sed atendante tio, mi daŭre elturniĝas per la X sistemo (kiam la ĉapeloj ne estas tuj facile uzeblaj), kaj provas atentigi miajn samideanojn pri akuzativo kaj pri verbaj ecoj (transitivaj aŭ ne, agaj aŭ stataj), ĉefe kiam ili preparas ekzamenon.

Esperanto havas riĉan kulturon kaj literaturon. Estus domaĝe, ke ili estus perditaj pro tio ke la nuna esperanto iĝus morta lingvo. La rusa lingvo reformis sian alfabeton, sed la verkoj estis represitaj en la reformita alfabeto. Nedevigeco de akuzativo, kiam la objekto estas post la verbo, ne malhelpos la komprenon kaj plibonigus milojn da esperantistoj kiuj regule forgesas ĝin.

Pri la verboj, estas iom pli malsimple. Reformontoj devos cerbumi kaj akordiĝi pri solvo kiu havus la logikon de Ido, la simplecon de la angla (kp. "marry" kun "edziĝi", "geedzigi",... ktp.) kaj restus kongrua kun la nuna sistemo. Esperanto restu viva lingvo.

Se vi revenas en tiun forumon, mi esperas, ke mia respondo estas sufiĉe detala por viaj demandoj. Ĉiukaze, estas por mi okazo por klarigi kial ŝanĝoj en Esperanto estas tiom delikata problemo.

novatago (Profil megtekintése) 2019. október 12. 12:02:31

Altebrilas:Zamenhof ne estis kontraŭ reformoj, li eĉ proponis mem kelkajn.
Verdire kaj dirende, li proponis Esperanton 1894 cele de vidigi tion, ke la insistegaj reformproponoj simple ne rezultus je pli bona lingvo. Tial la tiama komunumo ne akceptis Esperanton 1894. Tiu propono nur estis kaŝita prirido de Zamenhof al insistaj absurdaĵoj.

Altebrilas:Sed, vidante, ke tiuj proponoj ne estigos interkonsenton en la esperanta komunumo, li rezignis pri ili. Lia doktrino, kiel oni povas legi en la antaŭparolo de la Fundamento (legindega teksto!), estas ke la reguloj enhavataj de tiu Fundamento ne devas ŝanĝi, ĝis kiam la estonteco de la lingvo estos sekurigita de internacia aŭtoritato, kiu garantios ĝian unuecon.
Vidante, ke tiuj proponoj endanĝerigis la tutan aferon.

Jes, kompreneble li ne kontraŭis la reformojn tiam (kaj nepre de lingvaj fakuloj), kiam Esperanto ne estis lingvo, sed proponata gramatiko. Sed ĝi baldaŭ iĝis naskiĝanta lingvo, kaj same baldaŭ iĝis evidente ke ĉiu sentis sin kapabla por "plibonigi" ĝin.

Ĉiel, la netuŝebleco, ĝis kiam la estonteco de la lingvo estos sekurigita de internacia aŭtoritato, kiu garantios ĝian unuecon, estas akceptenda parto de Esperanto. Kaj tial, mi montris tion, ke estas nekohera plu uzi Esperanton, se oni ne konsentas la netuŝeblecon, kaj estas pli nekohera kritiki Esperantoparolantojn, kiuj akceptas tiun parton de Esperanto. La problemo ne estas en tiuj, kiuj uzas senprobleme la lingvon kaj plej, kiel eble observas la regulojn, sed en tiuj, kiuj ne komprenas ke paroli Esperanton ne estas devigo, sed ja estas devigo akcepti ĝiajn ecojn se oni decidas paroli ĝin.

Ĉu mi akceptos reformon, se iam internacia aŭtoritato garantias unuecon? Jes, kompreneble. Eĉ pli, mi akceptos eĉ alian artefaritan internacian lingvon.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Zam_franca (Profil megtekintése) 2019. október 12. 12:27:04

Mi ne samopinias. Fakte mi estimas, ke se volapuk' aŭ ido estus proponita kiel internacia lingvo, mi estus kontraŭ.
Tamen estus bonega afero, ĉar tio signifus, ke homaro ekkonsciiĝus, ke ĝi bezonas komunlingvon. Kaj tiumomente ni esperantistoj povos efektivigi la finan venkon.

Altebrilas (Profil megtekintése) 2019. október 12. 14:32:54

Estimata Novatago, mi ne bone komprenas, ĉu niaj vidpunktoj havas malsamajn konsekvencojn (kaj se jes, kiujn?) aŭ ĉu estas nur alternativa maniero esprimi la saman vidpunkton.

Zamenhof favoris ian "lumiigitan dogmecon", t.e. petante al siaj anoj adopti dogmon, sed klarigante al ili kial tiu dogmeco estas grava por la afero.

Vissza a tetejére