Meldinger: 21
Språk: Esperanto
agadar (Å vise profilen) 2019 11 26 15:20:53
En traduko estas eraroj ĉefe literaj, sed ankaŭ gramatikaj, nu kaj "okej" ne estas esperanta vorto.
Ĝenerale mi opinias, ke tio estas vere bonega ideo, GRANDAN DANKON pro via laboro
Tekstoj estas facilaj, tial taŭgas por praktiki Esperanton, kaj ankaŭ la historio estas interesa kaj ridinda.
Cetere nun mi havas seriozan argumenton en disputo kun mia nevo (kiu ŝategas japanajn animeojn) ĉu Esperanto estas lerninda
Zam_franca (Å vise profilen) 2019 11 26 16:23:53
Jxusteno (Å vise profilen) 2019 11 26 19:06:06
Zam_franca (Å vise profilen) 2019 11 27 06:29:33
Jxusteno:Laŭ mi, estas preferinde diri bone, komprenite aŭ enorde, ol "okej", sed se oni diras "okej", oni prefere skribu "o kej" (kun spaceto), sed se oni volas pluskribi "okej", oni nepre metu akcenton je "o", ĉar en Esperanto la akcento estas je la antaŭlasta silabo.'Bone' taŭgas ĉi tie, same la 'okej' :
- Kiel diri 'ekzemplo' en Eo?
- Nu, ekzemplo
- Bone/Okej.
Sed ^ "konsentite" ne vere funkcias ĉi-kaze.
agadar (Å vise profilen) 2019 11 27 15:39:51
'Okej' ne estas esperantaĵo, ĉu? Bonvolu rigardi la vortaron 'angla-esperanta' de lernu.net.Mi ne uzas vortaron de Lernu, sed mi kredas al vi, ke OKEJ estas en ĝi. Mi preferas ĉi tiun vortaron.
Miaopinie OKEJ estas tute malnecasa, ja jam estas vorto BONE.
Ĉu vorto BONE ne estas ĝusta, ne taŭgas por esprimi tion, kion aŭtoro pripensis, ĉu ne estas sufiĉe komprenebla kaj klara, ĉu havas alian signifon?
OKEJ ne estas esperanta vorto, sed angla vorto skribata laŭ esperanta maniero. Nombro de ĉi tiaj "angle sonantaj monstretoj" kreskas. Jes, ĉiu lingvo estas "viva organismo", kiu ŝanĝiĝas tutan tempon, eĉ Esperanto, sed ĉi tiaj "esperantaĵoj" nur kaŭzas, ke nia lingvo perdas sian ellaboritan dum pli ol 130 jaroj karakteron.
Zam_franca (Å vise profilen) 2019 11 27 15:56:25
Post-skribo : Mi jam konas la PIV-on.
agadar (Å vise profilen) 2019 11 27 19:39:20
En la unua oni ne devas esti perfekta, tio estas mondo de korespondado, amikaj renkontiĝoj, dum kiuj neniu detranĉos vian kapon, kiam vi eraros, forgesos akuzativon, aŭ uzos iun strangan vorton, ktp.
Cetere ekz. manko de akuzativo dum interparolo plej ofte estas neaŭdebla, sed kiam mankas akuzativo en teksto, tio jam estas videbla.
Se iu verkas, kreas ion, kio iras en mondon, al homoj, tio devas esti korekta, bonega kaj bonstila - jen estas la dua mondo. Kial? Ĉar per libroj, artikoloj, filmoj homoj lernas lingvon. Grava demando: ĉu ili ellernos korektan Esperanton, aŭ kun eraroj, kiujn ili poste repetados (ĝis kiam iu bonvolemulo ne korektos ilin).
Esperanto donas liberecon al siaj uzantoj (kion mi tre ŝatas kaj estimas), tial mi ne intencas detranĉi kiun ajn kapon nur pro vorto "okej". Tamen estante esperantistino, kiu preferas "tradician" Esperanton mi elektas vorton "bone", ĉar ĝi estas (kiel vi mem skribis) pli esperanta.
Mi ne dubis, ke vi konas PIV-on
P.S.
Profesorino de mia franca e-amiko ege mallaŭdas ĉiun, kiu uzas "okej" dum e-kurso.
Zam_franca (Å vise profilen) 2019 11 27 21:06:48
Tiu profesorino ŝajnas ja strangega.
Metsis (Å vise profilen) 2019 12 2 12:35:19
Tx0n (Å vise profilen) 2019 12 11 09:12:02