Späť na obsah

Kimetsu no yaiba - esperanta traduko de la animeo

od Tx0n, 14. októbra 2019

Príspevky: 21

Jazyk: Esperanto

agadar (Zobraziť profil) 26. novembra 2019 15:20:53

Mi komencis rigardi,
En traduko estas eraroj ĉefe literaj, sed ankaŭ gramatikaj, nu kaj "okej" ne estas esperanta vorto.

Ĝenerale mi opinias, ke tio estas vere bonega ideo, GRANDAN DANKON pro via laboro ridulo.gif
Tekstoj estas facilaj, tial taŭgas por praktiki Esperanton, kaj ankaŭ la historio estas interesa kaj ridinda.
Cetere nun mi havas seriozan argumenton en disputo kun mia nevo (kiu ŝategas japanajn animeojn) ĉu Esperanto estas lerninda ridulo.gif

Zam_franca (Zobraziť profil) 26. novembra 2019 16:23:53

'Okej' ne estas esperantaĵo, ĉu? Bonvolu rigardi la vortaron 'angla-esperanta' de lernu.net.

Jxusteno (Zobraziť profil) 26. novembra 2019 19:06:06

Laŭ mi, estas preferinde diri bone, kompreniteenorde, ol "okej", sed se oni diras "okej", oni prefere skribu "o kej" (kun spaceto), sed se oni volas pluskribi "okej", oni nepre metu akcenton je "o", ĉar en Esperanto la akcento estas je la antaŭlasta silabo.

Zam_franca (Zobraziť profil) 27. novembra 2019 6:29:33

Jxusteno:Laŭ mi, estas preferinde diri bone, kompreniteenorde, ol "okej", sed se oni diras "okej", oni prefere skribu "o kej" (kun spaceto), sed se oni volas pluskribi "okej", oni nepre metu akcenton je "o", ĉar en Esperanto la akcento estas je la antaŭlasta silabo.
'Bone' taŭgas ĉi tie, same la 'okej' :
- Kiel diri 'ekzemplo' en Eo?
- Nu, ekzemplo
- Bone/Okej.

Sed ^ "konsentite" ne vere funkcias ĉi-kaze.

agadar (Zobraziť profil) 27. novembra 2019 15:39:51

'Okej' ne estas esperantaĵo, ĉu? Bonvolu rigardi la vortaron 'angla-esperanta' de lernu.net.
Mi ne uzas vortaron de Lernu, sed mi kredas al vi, ke OKEJ estas en ĝi. Mi preferas ĉi tiun vortaron.

Miaopinie OKEJ estas tute malnecasa, ja jam estas vorto BONE.
Ĉu vorto BONE ne estas ĝusta, ne taŭgas por esprimi tion, kion aŭtoro pripensis, ĉu ne estas sufiĉe komprenebla kaj klara, ĉu havas alian signifon?

OKEJ ne estas esperanta vorto, sed angla vorto skribata laŭ esperanta maniero. Nombro de ĉi tiaj "angle sonantaj monstretoj" kreskas. Jes, ĉiu lingvo estas "viva organismo", kiu ŝanĝiĝas tutan tempon, eĉ Esperanto, sed ĉi tiaj "esperantaĵoj" nur kaŭzas, ke nia lingvo perdas sian ellaboritan dum pli ol 130 jaroj karakteron.

Zam_franca (Zobraziť profil) 27. novembra 2019 15:56:25

Nu, mi ŝatas tiun vorton, kaj ĝi ne sole ekzistas en la angla. Sed konsentite, mi ekuzos "bone", kiu estas pli esperanta. Sed mi ne plene forlasos "okej", ĉar estas tamen internacia vorto kiu estas agrabla miaaŭde.
Post-skribo : Mi jam konas la PIV-on.

agadar (Zobraziť profil) 27. novembra 2019 19:39:20

En Esperantujo estas du mondoj.
En la unua oni ne devas esti perfekta, tio estas mondo de korespondado, amikaj renkontiĝoj, dum kiuj neniu detranĉos vian kapon, kiam vi eraros, forgesos akuzativon, aŭ uzos iun strangan vorton, ktp.
Cetere ekz. manko de akuzativo dum interparolo plej ofte estas neaŭdebla, sed kiam mankas akuzativo en teksto, tio jam estas videbla.
Se iu verkas, kreas ion, kio iras en mondon, al homoj, tio devas esti korekta, bonega kaj bonstila - jen estas la dua mondo. Kial? Ĉar per libroj, artikoloj, filmoj homoj lernas lingvon. Grava demando: ĉu ili ellernos korektan Esperanton, aŭ kun eraroj, kiujn ili poste repetados (ĝis kiam iu bonvolemulo ne korektos ilin).

Esperanto donas liberecon al siaj uzantoj (kion mi tre ŝatas kaj estimas), tial mi ne intencas detranĉi kiun ajn kapon nur pro vorto "okej". Tamen estante esperantistino, kiu preferas "tradician" Esperanton mi elektas vorton "bone", ĉar ĝi estas (kiel vi mem skribis) pli esperanta.

Mi ne dubis, ke vi konas PIV-on okulumo.gif

P.S.
Profesorino de mia franca e-amiko ege mallaŭdas ĉiun, kiu uzas "okej" dum e-kurso.

Zam_franca (Zobraziť profil) 27. novembra 2019 21:06:48

Jes, vi pravas, sed mi nur aplikis kion mi vidis en lernu! .
Tiu profesorino ŝajnas ja strangega.

Metsis (Zobraziť profil) 2. decembra 2019 12:35:19

Notu, ke multaj uzas vorton "bone" laŭ japana maniero, t.e. ke ĝi signifas, ke mi aŭdis tion, kion vi diris, sed ne necese konsentas, kiel la japana esprimo はい (hai).

Tx0n (Zobraziť profil) 11. decembra 2019 9:12:02

Nu, okej estas tute en ordo. Kaj la plejparto de la eraroj estas aŭ mistajpoj, aŭ eraroj pro atento (traduki tiom da epizodoj postulis multe da tempo). Se vere estas gramatikaj eraroj, afiŝu ilin ĉi tie, mi korektos ilin kaj vidos, ĉu tio estas pro mia atento

Nahor