Til innholdet

Marbesto: Sennoma en Esperanto?

fra gootube2000,2019 10 18

Meldinger: 2

Språk: Esperanto

gootube2000 (Å vise profilen) 2019 10 18 18:55:13

Ekzistas moluska marbesto, kiu nomiĝas "clam" angle, "palourde" france, "vongola" itale, kaj "almeja" hispane. Tamen mi ne povas trovi vorton, krom iuj, kiuj estas tro precizaj, kiel "mitulo" aŭ "tridakno."

Ĉu "duvalvulo" estas sufiĉe rekonebla? Ĝi tre bone signifas la ideon, sed mi ne certas, ĉu ĝi estas nur zoologia fakvorto aŭ ofta vorto (inter tiuj, kiuj parolas pri marmanĝaĵo)

nornen (Å vise profilen) 2019 10 18 22:31:36

La problemo estas, ke "clam", "almeja" etc ne rilatas al unu marbesto aŭ al unu genro de marbestoj, sed ĝi estas ĝenerala vorto por multe da malsamaj bestoj el malsamaj genroj.

"Duvalvulo" ja estas biologia kategorio, kaj ĝia nomo en la Universala Vortaro (t.e. en la Fundamento) estas KONKO. Kvankam PIV diras, ke konko signifas nur la ŝelon de molusko, laŭ la Univesala Vortaro tiu vorto ankaŭ signifas la beston mem. PIV enhavas "konkulo" kiel "molusko havanta konkon".

Tibake til toppen