Meddelanden: 75
Språk: Esperanto
nornen (Visa profilen) 15 november 2019 22:24:07
Zam_franca (Visa profilen) 16 november 2019 07:50:59
nornen:Nek trovebleco en neoficialaj vortaroj nek vasta konateco oficialigas vorton.Mi ne diris tion. Mi nur diris, ke ĉiuj esperantistoj konas la vorton "mojosa" kaj multe da lernaj vortaroj enhavas ĝin.
Mi kredas, ke la Akademio estas iomete morta...Ĝia retejo preskaŭ ne havas novaĵojn.
akueck (Visa profilen) 16 november 2019 17:30:44
nornen:Jen sugesto por legado: "La 7a alineo de la Antauparolo al la Fundamento: Pri novaj vortoj".
Tio estas: Zamenhof invitas nin riĉigadi la lingvon per novaj vortoj. Tamen ni ne altrudu ilin al aliaj Esperantistoj. Parolante kun nekonatuloj, ni penu uzadi nur oficialajn vortojn por certigi la kompreneblecon.
akueck (Visa profilen) 17 november 2019 08:21:54
Zam_franca:nornen:Mi kredas, ke la Akademio estas iomete morta...Ĝia retejo preskaŭ ne havas novaĵojn.Parte vi ne pravas, char nepre iom rimarkeble aktivas la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto.
Parte vi pravas, char la Akademio devus aktivi iom pli taskokonscie. Ekzemple ghi povus fari ian deklaron pri seksneutralaj personaj pronomoj; jen mia propono por io tia.
Altebrilas (Visa profilen) 17 november 2019 09:19:24
akueck:La esprimo "kiuj estas rigardataj kiel la plej autoritataj en nia lingvo" aspektas al mi iom malpreciza kaj fonto de disiĝo: ĉiuj ne agnoskas la samajn aŭtoritatojn kaj tio ofte estigas konfliktojn. Tial oni kreis racion, kiu ebkigas solvi tiun aŭtoritatan problemon: aplikante konatajn regulojn, pri kiuj ĉiu interkonsentas, oni povas decidi pri kiu pravas sen longaj disputoj kie finfine la plej forta -aŭ la plej ruza - venkas.nornen:Jen sugesto por legado: "La 7a alineo de la Antauparolo al la Fundamento: Pri novaj vortoj".
Tio estas: Zamenhof invitas nin riĉigadi la lingvon per novaj vortoj. Tamen ni ne altrudu ilin al aliaj Esperantistoj. Parolante kun nekonatuloj, ni penu uzadi nur oficialajn vortojn por certigi la kompreneblecon.
Mi supozas, ke en la 7a alineo temas pri AdE, kies aŭtoritaton oni agnoskas, enirante la movadon. Plie, Zamenhof ne rekomendas blinde obei, sed skribis ke" tiuj chi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj".
Zorge precizigi aŭtoritatajn kriteriojn estas grava afero, se ni ne deziras, ke svarmu aro da memproklamitaj aŭtoritatoj, kiuj opinias, ke defendo de justa afero permesas al ili fari ion ajn. Ĉar tiu "io ajn" baldaŭ konfliktus kun la "io ajn" de defendantoj de aliaj justaj aferoj, kaj tio dividus nian movadon. Kaj nia Majstro nepre volis eviti tion.
Frano (Visa profilen) 17 november 2019 10:08:01
akueck:... la Akademio devus aktivi iom pli taskokonscie. Ekzemple ghi povus fari ian deklaron pri seksneutralaj personaj pronomoj; jen mia propono por io tia.1. Kio estas "la autoritata centra institucio (ACI)" reale?
ACI:ACI opinias:2. Alivorte: ACI en tiu ĉi Deklaro nur konstatas sian maltrankviliĝon pri la problemo. Ĉu ne?
La uzado de ri ankorau ne estas tiel matura, ke prie ACI proponu novan regulon jam nun.
La uzado de ri, por plenumi la supre menciitajn funkciojn, ne estu rigardata, kiel kontrau-Fundamenta, por ke ne estu malhelpate, ke eventuale necesan novan regulon estontece ACI povu dedukti kaj laubezone ech oficialigi.
P.S.
FUNDAMENTA GRAMATIKO DE LA LINGVO ESPERANTO EN KVIN LINGVOJ:Noto II. Presejoj, kiuj ne havas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ komence povas uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.Ĉu ACI (la autoritata centra institucio) ankoroŭ ne havas tiujn literojn?
(traduko el la rusa)
akueck (Visa profilen) 17 november 2019 12:02:14
Frano:"Autoritata centra institucio" estas dufoje menciita en la Antauparolo. Mi ne scias, kio ACI estas reale. Chu eble la Akademio de Esperanto?
1. Kio estas "la autoritata centra institucio (ACI)" reale?
Frano:Temas nur pri malneto verkita de mi (kaj mi ne estas ACI). Se estus ia autoritata centra institucio kaj se tiu chi estus taskokonscia, ghi povus deklari tion, kion mi proponas ghis nun nur, kiel malneton.
Alivorte: ACI en tiu ĉi Deklaro nur konstatas sian maltrankviliĝon pri la problemo. Ĉu ne?
Frano:Ĉu ACI (la autoritata centra institucio) ankoroŭ ne havas tiujn literojn?Mi ne scias. Demandu al ACI

sergejm (Visa profilen) 17 november 2019 15:47:49
Frano:Ĉi tiujn literojn ne havas akueck. Se li havas eblecon, li ne uzas ilin, uzante menciitan permeson.akueck:P.S.FUNDAMENTA GRAMATIKO DE LA LINGVO ESPERANTO EN KVIN LINGVOJ:Noto II. Presejoj, kiuj ne havas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ komence povas uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.Ĉu ACI (la autoritata centra institucio) ankoroŭ ne havas tiujn literojn?
(traduko el la rusa)
akueck (Visa profilen) 17 november 2019 16:30:30
Altebrilas:Eble. Chiuokaze estas tiel, ke - en la kunteksto de la principoj de vorto-uzado - Zamenhof interpretis la terminon "nova vorto" tiuefike, ke enkonduko je tia ne bezonas la permeson de la Lingva Komitato; jen la indikajho pri tio.
Mi supozas, ke en la 7a alineo temas pri AdE, kies aŭtoritaton oni agnoskas, enirante la movadon.
Altebrilas (Visa profilen) 17 november 2019 23:13:03
Sed pri la fakaj terminoj, mi dubas, ke oni povas verki ekz. komputikan libron sen uzi neologismojn, t.e. vortojn elektitajn en la nacia lingvo de la ĉefaj disvolvigintoj de tiu tekniko, t.e. la anglan.
Kunmetaĵoj eblas nur pri la vortoj kiuj atingas la publikon, kiel "komputilo" (anstataŭ "komputero"). Se iuj esperantistoj disvolvus novan sciencon, ili povus uzi pri ĝi esperantajn vortojn kiuj iĝus agnoskitaj kiel internaciaj.