ورود به محتوا

Seksneŭtralaj vortoj en Esperanto

از Jxusteno, 20 نوامبر 2019

پست‌ها: 45

زبان: Esperanto

Jxusteno (نمایش مشخصات) 21 نوامبر 2019،‏ 6:24:34

La vortoj "sahodo" kaj "ĉaĉo" havas hindan devenon. "Eŝo" havas turkan deveno.

Jxusteno (نمایش مشخصات) 21 نوامبر 2019،‏ 6:24:38

La vortoj "sahodo" kaj "ĉaĉo" havas hindan devenon. "Eŝo" havas turkan devenon.

Frano (نمایش مشخصات) 21 نوامبر 2019،‏ 9:36:13

Jxusteno:
La celoj de "mia" (fakte, ĝi unuafoje estis farita de aliaj personoj) propono:
1) Povi paroli pri la homo sen mencii rian sekson (nu, oni ja povas paroli pri homo sen mencii rian aĝon aŭ naciecon).
2) Povi paroli pri la homo, kies sekso estas nekonata
3) Povi paroli pri la neduumulo
...
Kiel mi vidas en la unua okazo vi uzas pronomon ri. Kiujn pronomojn vi proponas por la dua kaj tria okazoj?

Jxusteno (نمایش مشخصات) 21 نوامبر 2019،‏ 10:02:34

Ankaŭ la pronomon "ri".

Jxusteno (نمایش مشخصات) 21 نوامبر 2019،‏ 10:05:06

Pli detale pri la etimololoj de la novaj vortoj bonvolu legu tie ĉi:
https://lingvakritiko.com/2019/11/11/survoje-al-se...

Frano (نمایش مشخصات) 21 نوامبر 2019،‏ 10:57:08

Jxusteno:Ankaŭ la pronomon "ri".
Por paroli pri la homo, kies sekso estas nekonata aŭ tute nemenciante la sekson, Zamenhof konsilis uzi pronomon ĝi.
Eble, iu neduumulo ne traktas sian sekson kiel "io nekonata" aŭ "malinda je la mencio" kaj postulos uzi apartan pronomon same kiel ŝi kaj li por duumuloj. Kaj nova pronomo ri estus taŭga en ĉi tio okazo. En aliaj okazoj, kiam la sekso de iu viro, virino aŭ neduumulo estas nekonata aŭ tute negrava, ni uzus zamenhofan ĝi.

robinvdv (نمایش مشخصات) 21 نوامبر 2019،‏ 12:54:55

Frano:Por paroli pri la homo, kies sekso estas nekonata aŭ tute nemenciante la sekson, Zamenhof konsilis uzi pronomon ĝi.
Eble, iu neduumulo ne traktas sian sekson kiel "io nekonata" aŭ "malinda je la mencio" kaj postulos uzi apartan pronomon same kiel ŝi kaj li por duumuloj. Kaj nova pronomo ri estus taŭga en ĉi tio okazo. En aliaj okazoj, kiam la sekso de iu viro, virino aŭ neduumulo estas nekonata aŭ tute negrava, ni uzus zamenhofan ĝi.
PMEG klarigas, ke la praktika lingvouzado tute ne sekvis tiun konsilon de Zamenhof, sed anstataŭe rezervis la uzon de "ĝi" al bestoj kaj aĵoj laŭ la Fundamenta Gramatiko, kaj al (malgrandaj) infanoj laŭ ekzemploj en la Fundamenta Ekzercaro.
Aldone PMEG klarigas, ke uzado de "ĝi" povas impresi kiel objektiga kaj ofenda. Tial mi preferas nepre eviti tion.
Fonto: https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria....

Se oni ĉiuokaze akceptas "ri" por neduumuloj, mi ne vidas ajnan problemon akcepti ĝin pli ĝenerale. Intertempe ankaŭ PMEG jam klarigas la pronomon "ri" en aparta sekcio.
Fonto: https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria....

Jxusteno (نمایش مشخصات) 21 نوامبر 2019،‏ 14:14:56

Frano:
Jxusteno:Ankaŭ la pronomon "ri".
Por paroli pri la homo, kies sekso estas nekonata aŭ tute nemenciante la sekson, Zamenhof konsilis uzi pronomon ĝi.
Eble, iu neduumulo ne traktas sian sekson kiel "io nekonata" aŭ "malinda je la mencio" kaj postulos uzi apartan pronomon same kiel ŝi kaj li por duumuloj. Kaj nova pronomo ri estus taŭga en ĉi tio okazo. En aliaj okazoj, kiam la sekso de iu viro, virino aŭ neduumulo estas nekonata aŭ tute negrava, ni uzus zamenhofan ĝi.
Fran esprimis interesan ideon. Sed alia demando estas, kial ĝi pensas, ke Zamenhofo konsilis tian uzon.

Jxusteno (نمایش مشخصات) 21 نوامبر 2019،‏ 14:16:54

Mi persone ne estas kontraŭ tia uzo, sed vi kredeble ĵus mem konvinkiĝis, kiel tio aspektas en la praktiko.

Frano (نمایش مشخصات) 21 نوامبر 2019،‏ 14:45:05

robinvdv:PMEG klarigas, ke la praktika lingvouzado tute ne sekvis tiun konsilon de Zamenhof, sed anstataŭe rezervis la uzon de "ĝi" al bestoj kaj aĵoj laŭ la Fundamenta Gramatiko, kaj al (malgrandaj) infanoj laŭ ekzemploj en la Fundamenta Ekzercaro.
Aldone PMEG klarigas, ke uzado de "ĝi" povas impresi kiel objektiga kaj ofenda. Tial mi preferas nepre eviti tion.
Fonto: https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria....

Se oni ĉiuokaze akceptas "ri" por neduumuloj, mi ne vidas ajnan problemon akcepti ĝin pli ĝenerale. Intertempe ankaŭ PMEG jam klarigas la pronomon "ri" en aparta sekcio.
Fonto: https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria....
Por pluralo oni ne uzas apartajn pronomojn ĝij, rij, lij, ŝij sed nur ili. Kaj neniu protestas, dirante ke uzado de "ili" povas impresi kiel objektiga kaj ofenda ĉar tiu ĉi pronomo estas kutime uzata ankaŭ por bestoj kaj aĵoj. Se iu sentas la unuecon de la tuta universo, tiam kial ne uzi la ununuran pronomon ĝi por dio, homo, besto, planto, viruso, mineralo ...

La vastigita signifo de la pronomo ri ne ebligos esprimi neduumecon de persono.

بازگشت به بالا