Messaggi: 45
Lingua: Esperanto
Jxusteno (Mostra il profilo) 21 novembre 2019 06:24:34
Jxusteno (Mostra il profilo) 21 novembre 2019 06:24:38
Frano (Mostra il profilo) 21 novembre 2019 09:36:13
Jxusteno:Kiel mi vidas en la unua okazo vi uzas pronomon ri. Kiujn pronomojn vi proponas por la dua kaj tria okazoj?
La celoj de "mia" (fakte, ĝi unuafoje estis farita de aliaj personoj) propono:
1) Povi paroli pri la homo sen mencii rian sekson (nu, oni ja povas paroli pri homo sen mencii rian aĝon aŭ naciecon).
2) Povi paroli pri la homo, kies sekso estas nekonata
3) Povi paroli pri la neduumulo
...
Jxusteno (Mostra il profilo) 21 novembre 2019 10:02:34
Jxusteno (Mostra il profilo) 21 novembre 2019 10:05:06
https://lingvakritiko.com/2019/11/11/survoje-al-se...
Frano (Mostra il profilo) 21 novembre 2019 10:57:08
Jxusteno:Ankaŭ la pronomon "ri".Por paroli pri la homo, kies sekso estas nekonata aŭ tute nemenciante la sekson, Zamenhof konsilis uzi pronomon ĝi.
Eble, iu neduumulo ne traktas sian sekson kiel "io nekonata" aŭ "malinda je la mencio" kaj postulos uzi apartan pronomon same kiel ŝi kaj li por duumuloj. Kaj nova pronomo ri estus taŭga en ĉi tio okazo. En aliaj okazoj, kiam la sekso de iu viro, virino aŭ neduumulo estas nekonata aŭ tute negrava, ni uzus zamenhofan ĝi.
robinvdv (Mostra il profilo) 21 novembre 2019 12:54:55
Frano:Por paroli pri la homo, kies sekso estas nekonata aŭ tute nemenciante la sekson, Zamenhof konsilis uzi pronomon ĝi.PMEG klarigas, ke la praktika lingvouzado tute ne sekvis tiun konsilon de Zamenhof, sed anstataŭe rezervis la uzon de "ĝi" al bestoj kaj aĵoj laŭ la Fundamenta Gramatiko, kaj al (malgrandaj) infanoj laŭ ekzemploj en la Fundamenta Ekzercaro.
Eble, iu neduumulo ne traktas sian sekson kiel "io nekonata" aŭ "malinda je la mencio" kaj postulos uzi apartan pronomon same kiel ŝi kaj li por duumuloj. Kaj nova pronomo ri estus taŭga en ĉi tio okazo. En aliaj okazoj, kiam la sekso de iu viro, virino aŭ neduumulo estas nekonata aŭ tute negrava, ni uzus zamenhofan ĝi.
Aldone PMEG klarigas, ke uzado de "ĝi" povas impresi kiel objektiga kaj ofenda. Tial mi preferas nepre eviti tion.
Fonto: https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria....
Se oni ĉiuokaze akceptas "ri" por neduumuloj, mi ne vidas ajnan problemon akcepti ĝin pli ĝenerale. Intertempe ankaŭ PMEG jam klarigas la pronomon "ri" en aparta sekcio.
Fonto: https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria....
Jxusteno (Mostra il profilo) 21 novembre 2019 14:14:56
Frano:Fran esprimis interesan ideon. Sed alia demando estas, kial ĝi pensas, ke Zamenhofo konsilis tian uzon.Jxusteno:Ankaŭ la pronomon "ri".Por paroli pri la homo, kies sekso estas nekonata aŭ tute nemenciante la sekson, Zamenhof konsilis uzi pronomon ĝi.
Eble, iu neduumulo ne traktas sian sekson kiel "io nekonata" aŭ "malinda je la mencio" kaj postulos uzi apartan pronomon same kiel ŝi kaj li por duumuloj. Kaj nova pronomo ri estus taŭga en ĉi tio okazo. En aliaj okazoj, kiam la sekso de iu viro, virino aŭ neduumulo estas nekonata aŭ tute negrava, ni uzus zamenhofan ĝi.
Jxusteno (Mostra il profilo) 21 novembre 2019 14:16:54
Frano (Mostra il profilo) 21 novembre 2019 14:45:05
robinvdv:PMEG klarigas, ke la praktika lingvouzado tute ne sekvis tiun konsilon de Zamenhof, sed anstataŭe rezervis la uzon de "ĝi" al bestoj kaj aĵoj laŭ la Fundamenta Gramatiko, kaj al (malgrandaj) infanoj laŭ ekzemploj en la Fundamenta Ekzercaro.Por pluralo oni ne uzas apartajn pronomojn ĝij, rij, lij, ŝij sed nur ili. Kaj neniu protestas, dirante ke uzado de "ili" povas impresi kiel objektiga kaj ofenda ĉar tiu ĉi pronomo estas kutime uzata ankaŭ por bestoj kaj aĵoj. Se iu sentas la unuecon de la tuta universo, tiam kial ne uzi la ununuran pronomon ĝi por dio, homo, besto, planto, viruso, mineralo ...
Aldone PMEG klarigas, ke uzado de "ĝi" povas impresi kiel objektiga kaj ofenda. Tial mi preferas nepre eviti tion.
Fonto: https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria....
Se oni ĉiuokaze akceptas "ri" por neduumuloj, mi ne vidas ajnan problemon akcepti ĝin pli ĝenerale. Intertempe ankaŭ PMEG jam klarigas la pronomon "ri" en aparta sekcio.
Fonto: https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria....
La vastigita signifo de la pronomo ri ne ebligos esprimi neduumecon de persono.