目次へ

閉じられた

La vira sufikso -iĉ-.

Jxusteno,2019年11月22日の

メッセージ: 66

言語: Esperanto

Metsis (プロフィールを表示) 2019年11月25日 7:50:22

Povas esti, ke la uzado de -iĉ estas en ordo laŭ AdE, sed mi ne povas vidi bezonon por uzi ĝin. Anstataŭ emfazi, ke iu estas ina, malina…, bonvolu renkonti tiun kiel homo.

Jxusteno (プロフィールを表示) 2019年11月25日 13:11:04

Certe, sed oni ja povas precizigi la inan aldoninte la sufikson -in- al seksneŭtrsla vorto, dum oficiala vira sufikso ne ekzistas en Esperanto.
Ekzemple, la vortoj ano, estro, ido, isto, ulo, amiko, gasto, kato, mastro, najbaro, orfo, pasaĝero, viktimo estas seksneŭtralaj. Oni povas precizigi inan sekson, aldoninte la sufikson -in- al la seksneŭtralaj vortoj: anino, estrino, idino, istino, ulino, amikino, gastino, katino, mastrino, najbarino, orfino, pasaĝerino, viktimino, dum por precizigi la viran sufikson oficiala sufikso ne ekzistas. Tamen oni ja povas uzi la neoficialan viran sufikson -iĉ- por precizigi la viran sekson: aniĉo, estriĉo, idiĉo, istiĉo, uliĉo, amikiĉo, gastiĉo, mastriĉo, najbariĉo, pasaĝeriĉo, viktimiĉo..

Anh_cutegirl (プロフィールを表示) 2019年11月25日 15:50:57

hi

Anh_cutegirl (プロフィールを表示) 2019年11月25日 15:59:11

nice to meet everyone

Anh_cutegirl (プロフィールを表示) 2019年11月25日 16:26:08

i will try to learn ESPERANTO

Altebrilas (プロフィールを表示) 2019年11月25日 17:39:39

You can use this website to learn it. Click on the "course" section. You can choose your language (english, vietnamese or other) using the menu in the lower left corner.

Welcome in Esperantio!

Turfalko (プロフィールを表示) 2019年11月25日 20:53:09

iĉ estas aĉ!

robinvdv (プロフィールを表示) 2019年11月25日 22:09:22

Turfalko:iĉ estas aĉ!
Ne ĉiu iĉ' estas aĉa. #NeĈiujIĉoj

novatago (プロフィールを表示) 2019年11月26日 12:36:11

Jxusteno:Tamen oni ja povas uzi la neoficialan viran sufikson
Neoficiala ne, kontraŭfundamenta kaj neEsperanta. Tiu sufikso, male al aliaj oficiale enkondukitaj, ŝanĝas la gramatikon kaj tial ĝi ne estas akceptebla*. Eĉ se oni uzas ĝin laŭfundamente, ĝi kreas problemojn ĉar: ĝi kreas senbezonan escepton pro ne tute speguli la uzadon de -in, do ĝi malfaciligas la lernadon (en lingvo, kiu nepre restu facile lernebla) kaj pro la kontraŭ fundamenta uzado, ĝi kreas konfuzon, rilate al kiel kompreni estaĵajn radikojn. Mallongigite: ĝi kreas plurajn problemojn por solvi neproblemon. Jen via logiko.

Esperanto ne bezonas tiun sufikson, nek vian helpon, nek reformistojn, nek trolojn.

*Atentu, Esperanto ne ŝanĝiĝis pasintece, oni nur aldonis senproblemajn radikojn kaj afiksojn.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Jxusteno (プロフィールを表示) 2019年11月26日 15:28:45

novatago:

En Esperanto jam nun ekzistas seksneŭtralaj vortoj (ekzemple, la adverbaj participoj, kies lasta sufikso estas -ant-/-at-/-int-/-it-/-ont-/-ot-, la vortoj ano, estro, ido, isto, ulo, amiko, feo, gasto, homo, kato, kelnero, mastro, majstro, membro, monarĥo, najbaro, nobelo, orfo, parenco, pasaĝero, persono, viktimo) kaj evidente iĉaj vortoj (ekzemple, avo, bubo, fianĉo, filo, frato, fraŭlo, knabo, kuzo, nepo, nevo, onklo, patro, sinjoro, vidvo, viro). Al vortoj el ambaŭ kategorioj oni povas aldoni la sufikson -in-, precizigante la inan sekson/genron. Sed almenaŭ ankoraŭ ne ekzistas oficiala sufikso por precizigi la iĉan sekson/genron ĉe la seksneŭtralaj vortoj. Tre bone por tiu ĉi celo povas servi la neoficiala sufikso -iĉ-.
Por uzi ĉi tiun sufikson nek mi, nek espereble aliaj esperantistoj intencas peti permeson de la uzanto, kiu nomiĝas "novatago".
"Ĝis"? Ĝis kio? Ĉu ĝis la sekvonta insulto?

先頭にもどる