閉じられた
最大 500メッセージ
Slovianski
StefKo,2019年11月24日の
メッセージ: 501
言語: Esperanto
IgorSokoloff (プロフィールを表示) 2020年1月9日 14:08:29
Jxusteno (プロフィールを表示) 2020年1月9日 14:17:47
メッセージは隠されています
StefKo (プロフィールを表示) 2020年1月9日 18:43:01
nornen:Tio ŝajnas esti rilata al praslava d' en diversaj ĉirkaŭoj. Ekz:Procezoj en kiuj formiĝis la sonoj жд (rusa) kaj dz (pola) estiĝis en VI-VII jarcento. Ĉar mankas fontdokumentoj el tiu tempo, estas malfacile precizigi tion (slavaj lingvoj ne havis siajn alfabetojn en tiuj tempoj).
утвердить
утверждать
утверждение
zatwierdzić
zatwierdzać
zatwierdzenie
Tamen la ekzaktan proceson mi ne konas.
Sia flanke mi rigardas kun respekto antaŭ via interesiĝo kaj esploremo pri lingvistikaj problemoj eĉ tiuj rilataj al malproksimaj slavaj lingvoj! Szacunek! почит! павага! poštovanje! úcta! уважение! поштовање! esteem! повагу! (el: google translate)
nornen (プロフィールを表示) 2020年1月9日 19:10:32
sergejm:Nuna rusa lingvo devenas de tri fontoj: la eklezia slava (el nunaj slavaj lingvoj la plej proksima estas la bulgara), komuna orienta slava (komp. la ukrainan kaj belorusan) kaj malnova novgoroda dialekto.Dankon. Kion mi ne komprenas, estas tio:
Kiel vi mem en viaj ekemploj povas vidi, жд ankaŭ estas en bulgara.
жд aperas en loko de д ĉe palatizado, sed ĝi povas iĝi ж (утвержу)
Ni trovas ж(д) antaŭ nepalatizigantaj vokaloj у kaj а (утвержу / утверждать).
Ni trovas д antaŭ palatiziganta vokalo и (утвердить), sed aliflanke ni trovas ж(д) antaŭ alia palatiziganta vokalo е (утверждение).
Rigardante nur la palatizigo, mi anticipus *утвердение anstataŭ утверждение, kaj same *утвердённый anstataŭ утверждённый.
Kiel malsamas la fonetikaj ĉirkaŭoj "д + и" unuflanke, kaj "д + е" kaj "д + ё" aliflanke?
Procezoj en kiuj formiĝis la sonoj жд (rusa) kaj dz (pola) estiĝis en VI-VII jarcento. Ĉar mankas fontdokumentoj el tiu tempo, estas malfacile precizigi tion (slavaj lingvoj ne havis siajn alfabetojn en tiuj tempoj).Dankon. Por mi persone, lingvoj estas la plej interesaj studobjektoj.
Sia flanke mi rigardas kun respekto antaŭ via interesiĝo kaj esploremo pri lingvistikaj problemoj eĉ tiuj rilataj al malproksimaj slavaj lingvoj! Szacunek! почит! павага! poštovanje! úcta! уважение! поштовање! esteem! повагу! (el: google translate)
sergejm (プロフィールを表示) 2020年1月9日 21:29:35
Estis tri palatizadoj
1 k' => ĉ, ĥ' => ŝ, g' => ĵ, t' => ?, d' => ?
2 iu diftongoj iĝis ě (ѣ).
kě => cě, ĥě => ?, gě => zě, tě => ?, dě => ? - 2a palatizado ne okazis en novgoroda dialekto
sed *kwět => цветок (ruse), kwiat (pole)
3 ěk => ěc, ...
ę (ѧ) kaj ų (ѫ) estis nazaj vokaloj, en nuna rusa ili estiĝis ordinaraj я kaj ю, sed en la pola restis nazaj.
ь kaj ъ estis mallongaj vokaloj (reduktitaj), kiu nun aŭ malaperis aŭ iĝis е aŭ о - tio estas falado de la reduktitaj.
ё aperis multe poste.
nornen (プロフィールを表示) 2020年1月9日 23:05:11
sergejm:Ne gravas kiu vokaloj estas antaŭ post д/ж/жд estas nun, gravas kiuj estis en tiuj V-VII jarcentoj.Evidente gravas la (mal)moleco je la tempo de la evoluo, kaj ne je la nuntempo. Mi ne scias, kiun mi pensadis. Hazarda atako de stulteco.
Estis tri palatizadoj
1 k' => ĉ, ĥ' => ŝ, g' => ĵ, t' => ?, d' => ?
2 iu diftongoj iĝis ě (ѣ).
kě => cě, ĥě => ?, gě => zě, tě => ?, dě => ? - 2a palatizado ne okazis en novgoroda dialekto
sed *kwět => цветок (ruse), kwiat (pole)
3 ěk => ěc, ...
ę (ѧ) kaj ų (ѫ) estis nazaj vokaloj, en nuna rusa ili estiĝis ordinaraj я kaj ю, sed en la pola restis nazaj.
ь kaj ъ estis mallongaj vokaloj (reduktitaj), kiu nun aŭ malaperis aŭ iĝis е aŭ о - tio estas falado de la reduktitaj.
ё aperis multe poste.
Ŝajnas, ke praslava (PS, праславянский язык) d' regule iĝis жд en la malnova orienta slava (MOS, древнерусский язык) kaj la transformo de жд al ж okazis pli poste.
Ekzemple будить:
malmola (senŝanĝe):
(PS) *buditi -> (MOS) бѹдити -> (RU) будить
(PS) *budiši -> (MOS) бѹдиши -> (RU) будишь
mola (palatizigo):
(PS) *bud'ǫ -> (MOS) бѹждѫ -> (RU) бужу
(PS) *bud'enъ -> (MOS) бѹждєнъ -> (RU) бужен
(PS) *bud'enьje -> (MOS) бѹждєньѥ -> (RU) ???
Ĉu en la rusa la verba substantivo de будить estas бужение aŭ буждение?
sergejm (プロフィールを表示) 2020年1月9日 23:57:42
Estas пробуждение, sed ne буждение.
Same estis nenia будиши, estis nur будишь, sed ь estis reduktita sono, kiu dum falo de la reduktitaj malaperis.
Substantivo de будить estas побудка.
nornen (プロフィールを表示) 2020年1月10日 1:59:29
sergejm:Same estis nenia будиши, estis nur будишь, sed ь estis reduktita sono, kiu dum falo de la reduktitaj malaperis.Ŝajnas ke mi fuŝis denove. Mi uzis kiel referencon la Повѣсть времѧньныхъ лѣтъ, kaj trovis ekzemple:
рекоша же деревлѧне, што хощеши оу насъ. ради даємъ медомь и скорою.Kaj mi interpretis хощеши kiel la 2a persono singulara nuntempa de la verbo хотѣти.
Pri -ение mi trovis vortojn kiel видѣньѥ, помышл҄єньѥ, станьѥ.
Ĉu tiu teksto ne estas en la malnova orienta slava, sed en la eklezia slava? Kio okazas?
sergejm (プロフィールを表示) 2020年1月10日 4:17:50
хощеши estas pasinta tempo 3a persona multenombra de хотѣти.
Pli tio atestas щ, en la rusa estus ч.
Sed деревлѧне estas plenvokala, tio estas en la rusa, en eklezias slava estus древлѧне
sergejm (プロフィールを表示) 2020年1月10日 4:58:08
И якоже хощеши, устрой о мне вещьĈi tio estas el preĝo, en eklezia slava, kaj sendube la 2a persono singulara nuntempa.
Mi ne estas lingvisto, kaj povas erari.