본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Slovianski

글쓴이: StefKo, 2019년 11월 24일

글: 501

언어: Esperanto

IgorSokoloff (프로필 보기) 2020년 1월 9일 오후 2:08:29

Izdavaje se, že sej pederastičny kokoško jest zaisto trohu šizofreničny.

Jxusteno (프로필 보기) 2020년 1월 9일 오후 2:17:47

글을 감추었습니다.

StefKo (프로필 보기) 2020년 1월 9일 오후 6:43:01

nornen:Tio ŝajnas esti rilata al praslava d' en diversaj ĉirkaŭoj. Ekz:

утвердить
утверждать
утверждение

zatwierdz
zatwierdz
zatwierdzenie

Tamen la ekzaktan proceson mi ne konas.
Procezoj en kiuj formiĝis la sonoj жд (rusa) kaj dz (pola) estiĝis en VI-VII jarcento. Ĉar mankas fontdokumentoj el tiu tempo, estas malfacile precizigi tion (slavaj lingvoj ne havis siajn alfabetojn en tiuj tempoj).
Sia flanke mi rigardas kun respekto antaŭ via interesiĝo kaj esploremo pri lingvistikaj problemoj eĉ tiuj rilataj al malproksimaj slavaj lingvoj! Szacunek! почит! павага! poštovanje! úcta! уважение! поштовање! esteem! повагу! (el: google translate)

nornen (프로필 보기) 2020년 1월 9일 오후 7:10:32

sergejm:Nuna rusa lingvo devenas de tri fontoj: la eklezia slava (el nunaj slavaj lingvoj la plej proksima estas la bulgara), komuna orienta slava (komp. la ukrainan kaj belorusan) kaj malnova novgoroda dialekto.
Kiel vi mem en viaj ekemploj povas vidi, жд ankaŭ estas en bulgara.
жд aperas en loko de д ĉe palatizado, sed ĝi povas iĝi ж (утвержу)
Dankon. Kion mi ne komprenas, estas tio:
Ni trovas ж(д) antaŭ nepalatizigantaj vokaloj у kaj а (утвержу / утверждать).
Ni trovas д antaŭ palatiziganta vokalo и (утвердить), sed aliflanke ni trovas ж(д) antaŭ alia palatiziganta vokalo е (утверждение).
Rigardante nur la palatizigo, mi anticipus *утвердение anstataŭ утверждение, kaj same *утвердённый anstataŭ утверждённый.
Kiel malsamas la fonetikaj ĉirkaŭoj "д + и" unuflanke, kaj "д + е" kaj "д + ё" aliflanke?
Procezoj en kiuj formiĝis la sonoj жд (rusa) kaj dz (pola) estiĝis en VI-VII jarcento. Ĉar mankas fontdokumentoj el tiu tempo, estas malfacile precizigi tion (slavaj lingvoj ne havis siajn alfabetojn en tiuj tempoj).
Sia flanke mi rigardas kun respekto antaŭ via interesiĝo kaj esploremo pri lingvistikaj problemoj eĉ tiuj rilataj al malproksimaj slavaj lingvoj! Szacunek! почит! павага! poštovanje! úcta! уважение! поштовање! esteem! повагу! (el: google translate)
Dankon. Por mi persone, lingvoj estas la plej interesaj studobjektoj.

sergejm (프로필 보기) 2020년 1월 9일 오후 9:29:35

Ne gravas kiu vokaloj estas antaŭ post д/ж/жд estas nun, gravas kiuj estis en tiuj V-VII jarcentoj.
Estis tri palatizadoj
1 k' => ĉ, ĥ' => ŝ, g' => ĵ, t' => ?, d' => ?
2 iu diftongoj iĝis ě (ѣ).
kě => cě, ĥě => ?, gě => zě, tě => ?, dě => ? - 2a palatizado ne okazis en novgoroda dialekto
sed *kwět => цветок (ruse), kwiat (pole)
3 ěk => ěc, ...

ę (ѧ) kaj ų (ѫ) estis nazaj vokaloj, en nuna rusa ili estiĝis ordinaraj я kaj ю, sed en la pola restis nazaj.

ь kaj ъ estis mallongaj vokaloj (reduktitaj), kiu nun aŭ malaperis aŭ iĝis е aŭ о - tio estas falado de la reduktitaj.

ё aperis multe poste.

nornen (프로필 보기) 2020년 1월 9일 오후 11:05:11

sergejm:Ne gravas kiu vokaloj estas antaŭ post д/ж/жд estas nun, gravas kiuj estis en tiuj V-VII jarcentoj.
Estis tri palatizadoj
1 k' => ĉ, ĥ' => ŝ, g' => ĵ, t' => ?, d' => ?
2 iu diftongoj iĝis ě (ѣ).
kě => cě, ĥě => ?, gě => zě, tě => ?, dě => ? - 2a palatizado ne okazis en novgoroda dialekto
sed *kwět => цветок (ruse), kwiat (pole)
3 ěk => ěc, ...

ę (ѧ) kaj ų (ѫ) estis nazaj vokaloj, en nuna rusa ili estiĝis ordinaraj я kaj ю, sed en la pola restis nazaj.

ь kaj ъ estis mallongaj vokaloj (reduktitaj), kiu nun aŭ malaperis aŭ iĝis е aŭ о - tio estas falado de la reduktitaj.

ё aperis multe poste.
Evidente gravas la (mal)moleco je la tempo de la evoluo, kaj ne je la nuntempo. Mi ne scias, kiun mi pensadis. Hazarda atako de stulteco.

Ŝajnas, ke praslava (PS, праславянский язык) d' regule iĝis жд en la malnova orienta slava (MOS, древнерусский язык) kaj la transformo de жд al ж okazis pli poste.

Ekzemple будить:

malmola (senŝanĝe):
(PS) *buditi -> (MOS) бѹдити -> (RU) будить
(PS) *budiši -> (MOS) бѹдиши -> (RU) будишь

mola (palatizigo):
(PS) *bud'ǫ -> (MOS) бѹждѫ -> (RU) бужу
(PS) *bud'enъ -> (MOS) бѹждєнъ -> (RU) бужен
(PS) *bud'enьje -> (MOS) бѹждєньѥ -> (RU) ???

Ĉu en la rusa la verba substantivo de будить estas бужение aŭ буждение?

sergejm (프로필 보기) 2020년 1월 9일 오후 11:57:42

-ение estas eklezia slava, en malnova orienta slava estas pli mallongaj - vidu ukrainan.

Estas пробуждение, sed ne буждение.
Same estis nenia будиши, estis nur будишь, sed ь estis reduktita sono, kiu dum falo de la reduktitaj malaperis.

Substantivo de будить estas побудка.

nornen (프로필 보기) 2020년 1월 10일 오전 1:59:29

Sergejm, dankon pro via respondo.

sergejm:Same estis nenia будиши, estis nur будишь, sed ь estis reduktita sono, kiu dum falo de la reduktitaj malaperis.
Ŝajnas ke mi fuŝis denove. Mi uzis kiel referencon la Повѣсть времѧньныхъ лѣтъ, kaj trovis ekzemple:
рекоша же деревлѧне, што хощеши оу насъ. ради даємъ медомь и скорою.
Kaj mi interpretis хощеши kiel la 2a persono singulara nuntempa de la verbo хотѣти.

Pri -ение mi trovis vortojn kiel видѣньѥ, помышл҄єньѥ, станьѥ.

Ĉu tiu teksto ne estas en la malnova orienta slava, sed en la eklezia slava? Kio okazas?

sergejm (프로필 보기) 2020년 1월 10일 오전 4:17:50

Повѣсть времѧньныхъ лѣтъ kiel multaj aliaj libroj estas skribita en eklezia slava, ne rusa. Sed ni ne scias originalon, sed reskriboj en postaj jarcentoj, kiuj iuj vortoj skibis kiel kutime al ilia lingvo.
хощеши estas pasinta tempo 3a persona multenombra de хотѣти.
Pli tio atestas щ, en la rusa estus ч.
Sed деревлѧне estas plenvokala, tio estas en la rusa, en eklezias slava estus древлѧне

sergejm (프로필 보기) 2020년 1월 10일 오전 4:58:08

И якоже хощеши, устрой о мне вещь
Ĉi tio estas el preĝo, en eklezia slava, kaj sendube la 2a persono singulara nuntempa.
Mi ne estas lingvisto, kaj povas erari.

다시 위로