Zum Inhalt

Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.

Slovianski

von StefKo, 24. November 2019

Beiträge: 501

Sprache: Esperanto

sergejm (Profil anzeigen) 17. Dezember 2019 19:41:59

Simile en la rusa, sed бы oni skribas aparte
Я был бы
Ты был бы
Он был бы
Она была бы
Мы были бы
Вы были бы
Они были бы

nornen (Profil anzeigen) 17. Dezember 2019 19:50:44

sergejm:Ĉu la leĝo de Wackernagel laboras en MS?
Mi nur rapide traserĉis "La Malgranda Princo", kaj ŝajnas ke la leĝo validas. Ekz meze de propozicio aperas kaj "me" kaj "mene", sed komence de propozicio nur aperas "mene". Same pri "mi" kaj "mně", kaj same pri "ti" kaj "tobě".
Tio kompareblas al la antikva hispana, kiam tiu leĝo ankoraŭ validis (hodiaŭ ne plu: antikve "Díjome." -> nuna "Me dijo.").

StefKo (Profil anzeigen) 17. Dezember 2019 20:00:56

nornen:
sergejm:Ĉu la leĝo de Wackernagel laboras en MS?
Mi nur rapide traserĉis "La Malgranda Princo", kaj ŝajnas ke la leĝo validas. Ekz meze de propozicio aperas kaj "me" kaj "mene", sed komence de propozicio nur aperas "mene". Same pri "mi" kaj "mně", kaj same pri "ti" kaj "tobě".
Tio kompareblas al la antikva hispana, kiam tiu leĝo ankoraŭ validis (hodiaŭ ne plu: antikve "Díjome." -> nuna "Me dijo.").
Ĉu me - mene... ne estas la pronomoj neakcentitaj kaj akcentitaj kiel ekzemple en la franca (se mi bone memoras): me - moi...? Ĉu la hodiaŭa hispana ne havas analogiajn pronomojn?
En la pola estas analogie: mi - mnie, ci - tobie...

nornen (Profil anzeigen) 17. Dezember 2019 20:04:09

Jes, estas en la hispana pronomoj akcentitaj kaj neakcentitaj (mí = me, ti = te, ktp), sed la leĝo de Wackernagel jam ne validas.

Prae, propozicioj ne povis komenciĝi per neakcentitaj pronomoj. Ekzemple "Ayer me habló" eblis, sed "Me habló" ne eblis kaj devis esti "Hablome" aŭ "A mí me habló". En la nuna hispana "Me habló" estas la kutima formo.

sergejm (Profil anzeigen) 17. Dezember 2019 20:12:32

Wackernagel infuas nur neakcentitaj formoj - ti sed ne tobě, mi sed ne mně, me sed ne meně k.t.p.
Ĝi influas ĉu diri byl jesm aŭ ja jesm byl
Certe ke "se" oni metas post verbo sed ne en la duan lokon.
Se en unu loko kolektiĝas multaj tiaj neakcentitaj vortetoj, ili devas ordiĝi laŭ rango. En parto de rangoj en la hispana Wackernagel ankoraŭ laboras.

StefKo (Profil anzeigen) 17. Dezember 2019 20:23:06

La afero komplikiĝas... Ĝi iĝas taŭga por lingvistoj. Ĝusta tempo por io mallaca, leĝera. Eble Katja havas tiaĵon?

nornen (Profil anzeigen) 17. Dezember 2019 20:45:27

Kion mi intencis diri, estas, ke sxajne nekcentitaj pronombroj en la MS estas baritaj de la unua loko de frazo. Kio estas unu el konsekvencoj de la menciita legxo, se bone mi memoras.

"*Me vidĕ." ne eblas, sed ja "Vidĕ me" kaj "Mene vidĕ." Cxe la propozicikomenco.
Se en unu loko kolektiĝas multaj tiaj neakcentitaj vortetoj, ili devas ordiĝi laŭ rango. En parto de rangoj en la hispana Wackernagel ankoraŭ laboras.
Sendube. En la hispana: Refl > 2P > 1P > 3P.
Se me la llevó. (prae: Llevósemela) = Li forprenis ŝin de mi (por mia malavantaĝo, dativus ethicus).

Se ĉeestas du triapersonaj pronomoj, la dativo fariĝas reflexiva:
Le regalé las cosas -> Se las regalé.
Ĝi influas ĉu diri byl jesm aŭ ja jesm byl
En "La malgranda Princo" troviĝas 14 fojojn "byl jesm" kaj nur 1 fojon "jesm byl" ("Kogda jesm byl
maly hlapec, ..."). 14 fojojn "(u)viděl jesm" kaj nur 1 fojon "jesm viděl".

- - - -
En la slavaj lingvoj, kiuj vortoj krom la neakcentitaj pronomoj estas klitikoj, kaj sekve trafata ed la Wackernagela Leĝo? бы? же? не?

nornen (Profil anzeigen) 17. Dezember 2019 22:35:54

Mi devas konfesi, ke al mi jam treege plaĉas la interslava, kvankam mi nur ekvidis ĝin antaŭ nemulte da tagoj. Ĝi ŝajnas al mi pli viva, pli reala, pli homa ol Esperanto. Dum la interslava aspektas kiel natura lingvo, Esperanto aspektas kiel Frankensteina artefaritaĵo el laboratorio.

nornen (Profil anzeigen) 17. Dezember 2019 23:11:30

Chaim Weizmann, prvy prezident Izraelja, s Albertom Einsteinom někogda pojehal korabom v Ameriku. Poslě putovanja on byl pytany, kak on provedl vrěme podčas dolgogo prěhoda.
Weizmann skazal: —Einstein objasnjal mně svoju teoriju odnositeljnosti vse vrěme.
—A čto vy mnite?
—Mnju, čto on razuměje ju.

KatjaMcFlores (Profil anzeigen) 21. Dezember 2019 13:56:50

Ahoj, drugari...
Jen ankoraű unu anekdoto el la kolekto "Kruko kaj Baniko".
----------
En katolika edukejo estas festo por la lernantinoj de la lasta klaso.
Ili ĵus finis la studadon, kaj la monaĥino-direktorino demandas ilin, kion ĉiu faros post laso de la edukejo.
— Mi, — diras Volta. — estos misiistino, por konverti la kompatindajn sovaĝulojn.
— Belege. Tio plaĉos al Dio. Kaj vi, Poleta?
— Mi, patrina moŝto, estos kuracistino kaj tiel kvietigos homajn suferojn.
— Bone, tre bone. Kaj vi, Armina?
— Mi simple estos edzino kaj patrino.
— Ankaŭ tio estas laŭdinda. Kaj vi, mia eta Prelunta?
— Mi fariĝos prostituitino.
— Kion vi diris?
— Jes, patrina moŝto, mi intencas fariĝi prostituitino.
— Ha! Dio estu dankata! Unue mi komprenis “protestantino”.
----------
In a Catholic boarding school there is a party for the female students of the last class.
They have just finished their studies, and a nun, who is the head mistress, wants to know what each of them is going to do after leaving the school.
"I'll become a missionary," says Volta. "For converting the poor savages."
"Oh, it's great! That will surely please our God. And you, Poleta?"
"And I, Mother, will be a doctor to ease human suffering."
"Oh, wonderful... It's very good. And you, Armina?"
"I am going to be just a wife and a mother."
"That is also commendable. And you, my little Prelunta?"
"I'm going to be a prostitute."
"What did you say?"
"Yes, Mother, I intend to become a prostitute."
"Oh, thanks, God!.. At first I misunderstood it as a "protestant".
----------
V katoličskoj škole jest prazdnična zabava dlja učenic poslednego klasa. One doprva zakončili svoje studiovanje, i glavna monahynja, ktora jest rektorka, zapyta jih, čto každa namerja delati posle izhoda iz ŝkoly.
— Ja budu misionarka, — kaže Volta. — da by obračati bednyh tuzemcev.
— O, velikolepno!.. To zaisto bude prijemno našemu Bogu. A ty, Poleta?
— A ja, Matuška, budu lekarka, da by oblegčati ljudski stradanji.
— O, slavno... To jest velmi dobro. A ty, Armina?
— Ja namerjam byti prosto žena i mati.
— To je takože pohvalno. A ty, moja mala Prelunta?
— A ja budu prostitutka.
— Čto ty jesi rekla?
— Da, Matuŝka, namerjam byti prostitutka.
— O, hvala Bogu!.. Izprva me izdalo se, kako bys rekla "protestantka".

Zurück nach oben